La Verko de la Jaro

NDKLa premio La Verko de la Jaro estis aljuĝata per referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro, kiu iniciatis la premion en 1975 kaj aljuĝis ĝin ĝis 1986. Sekvis dekjara paŭzo ĝis la premio reviviĝis en 1997, ekde tiam la premio estas atribuata al poezio en la neparnombraj jaroj kaj al prozo en la jaroj parnombraj. Post 2012 la premiado ne okazis.

1976. Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano
1977. De tempo al tempo de Giorgio Silfer
1978. La granda kaldrono de John Islay Francis
1979. Ĉu li bremsis sufiĉe de Johán Valano, La turoj de l’ ĉefurbo de Mauro Nervi
1980. Sur la vivopado de Nicolino Rossi
1981. La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ
1982. Lappar, la antikristo de Endre Tóth
1983. La blinda birdo de István Nemere
1984. Ne aljuĝita
1985. La monto de István Nemere
1986. La alta akvo de István Nemere
1987-1996. Ne aljuĝita
1997. El miaj sonoraj soloj de Miguel Fernández
1998. Durankulak de Sabira Ståhlberg, La Tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld, Tien de Johán Valano
1999. Karnavale de Abel Montagut
2000. Neniu ajn papilio de Trevor Steele
2001. Havenoj de Mauro Nervi
2002. La fermata konko de Julian Modest, Krias la silento de István Nemere, Tilla de Spomenka Štimec
2003. Cetercetere de Jarlo Martelmonto
2004. Memor’ mortiga de Sten Johansson, Tarokoj kaj epokoj de Christian Declerck
2005. Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj de Ulrich Becker
2006. Hodler en Mostar de Spomenka Štimec
2007. La lingvo serena de Baldur Ragnarsson
2008. Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra
2009. Kajto de Mikaelo Bronŝtejn
2010. Vizaĝoj (novelaro de diversaj aŭtoroj)
2011. Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova
2012. Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele

Kompilis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo, prenita el la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK), aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/premio-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi