Reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”

Klimata

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) organizas la interretan seminarion “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”. La seminario donos la ŝancon al 30 junuloj lerni pri la temoj de naturmedio kaj homaj rajtoj. Niaj partoprenantoj per la seminario havos la ŝancon:

  • Lerni pli pri la ligo inter mediprotektado/daŭripovo kaj respekto de homaj rajtoj;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciojn kaj bonajn praktikojn kaj lerni de la aliaj partoprenantoj;
  • Ricevi enkondukon al la konceptoj de Edukado pri Homaj Rajtoj kaj rajtbazita aliro al junuloj rilate al naturmedia daŭripovo;
  • Disvastigi la rezultojn de la seminarion en iliaj lokaj komunumoj rilate al klimata agado kaj homaj rajtoj.

La seminario okazos interrete ene de 3 semajnoj: de la 3a de majo ĝis la 23a de majo 2021. La laborlingvoj de la reta seminario estos la angla aŭ esperanto, laŭ la prefero de la partoprenantoj. Ne estas kotizo por partopreni. >Ĝi estos farita nesinkrone, depende de la disponeblo de ĉiu partoprenanto. Aldone estos unu interreta nedeviga kunveno semajne en la sekvaj datoj:

  • Lundon, 10an de majo 18:00-19:30 CEST;
  • Merkredon, 19an de majo 18:00-19:30 CEST;
  • Merkredon, 26an de majo 18:00-19:30 CEST.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj estas:

  • Inter 18-35 jaraj;
  • Respektemaj kaj lernemaj;
  • Interesitaj pri la media daŭripovo kaj homaj rajtoj, sen aŭ kun malgranda scio pri la temo, sed granda intereso lerni pli kaj alporti ŝanĝon en la socio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis dimanĉon, la 25-an de aprilo 2021. Vi povas kontakti ker@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Fonto: https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi