IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4 kaj 11 aprilo)

UEAKadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) organizata de TEJO inter la 2a ĝis la 5a de aprilo 2021 okazas pluraj podiaj diskutoj pri scienca kaj faka agado, kiel anoncite en la marta numero de la revuo Esperanto. Podia diskuto pri Scienca Agado okazos laŭ inicato de UEA dimanĉon, la 4an de aprilo, inter 14:00-15:30 UTC. La Zoom-adreso estas huji.zoom.us/j/7508982919. La panelanoj estos Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca agado kaj prezidanto de Akademia Internacia de la Sciencoj (AIS), Orlando Raola, estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj, Wendel Pontes, prezidanto de ISAE, Francesco Maurelli, aktivulo de ISAE.

Krome okazos dum IRIS (3-4 aprilo) podiaj diskutoj pri pluraj sciencaj branĉoj: lingvistiko, sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj, astronomio, Inĝenierarto kaj biologio, matematiko/fiziko, fervojoj. Pliaj detaloj inkl. la tempojn kaj Zoom-ligilojn: iris.tejo.org/

La 11an de aprilo inter 13:30-15:00 UTC UEA okazigos la retan eventon Faka Forumo 2, daŭriga sesio de la sukcesa Faka Forumo, kiu okazis en la Virtuala Kongreso. Fakaj Asocioj, kiuj ŝatus partopreni kaj sin prezenti, anonciĝu ĉe amri@huji.ac.il. La Zoom-adreso estos huji.zoom.us/j/7508982919. UEA kaj TEJO bonvenigas ĉiujn interesatojn pri scienco kaj faka agado al ambaŭ eventoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №941.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi