TEJO: Malferma Tago por Patronoj

patronoj de TEJO

Ĉiuj patronoj de Tejo estas invititaj al la Malferma Horo por Patronoj! Estos okazo babili kun estraranoj de TEJO kaj aliaj patronoj, rakonti al ni viajn spertojn, konsilojn, ideojn, grumbli pri avangarda lingvouzo, miri kaj informiĝi pri niaj lastatempaj agadoj kaj kiel via subteno utilas al la junulara Esperanto-movado!

Por ke patronoj el la tuta mondo povu partopreni, ĝi okazos dufoje je malsamaj horoj:
Sabate la 13an de marto je 8:00 UTC,
Sabate la 20an de marto je 17:00 UTC.

Persona retmasaĝo estis sendita al ĉiuj! Se vi havas demandojn, ne hezitu skribi al Klára Ertl, la respondeca estrarano de TEJO pri rilatoj kun patronoj: klara@tejo.org.

Fonto: https://www.tejo.org/malferma-tago-por-patronoj/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi