Alvoko por la 43a Esperantologia Konferenco

UK-2021La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2021, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La 43a Esperantologia Konferenco okazos kadre de la Universala Kongreso de 2021 – depende de la cirkonstancoj, aŭ en Belfasto aŭ virtuale. Ĉiuokaze, ĝi pritraktos temon aktualan kaj gravan, kiu ankaŭ tuŝas la formaton de la konferenco mem: “Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita”.

La konferenca temo rekte rilatas al la nuna situacio de la mondo – t. e., virtualaj versioj de la Universala Kongreso, Esperanto-renkontiĝoj kiuj pli ofte okazas interrete, juna esperantistaro kiu plifortiĝas pro retaj lingvo-kursoj kaj, pli grave, lingvo-uzado kiu ŝanĝiĝas pro la fakto ke distanco ne same gravas kiam temas pri ne-vidalvida komunikado. Krome, ĉi tiu temo same bonvenigas esploristojn, kiuj analizas ĉeestan komunikadon en mondo ĉiam pli virtuala.

La konferenco okazos en tri partoj: la unua konsistos el dudek-minutaj prezentoj pri referaĵoj ĉirkaŭ la konferenca temo. La dua parto temos pri mallongaj, tri-minutaj prezentoj, surbaze de unu bildo, pri esploroj rilataj al la ĉefa temo aŭ pri Esperantologio pli ĝenerale. La tria parto enhavos rondan tablon, malferman al la partopreno de ĉiuj ĉeestantoj, pri lingvo-uzado, aktivado kaj esplorado dum la kronvirusa pandemio.

Ni invitas ĉiujn fakulojn – aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri referaĵoj (por la unua parto de la konferenco) kaj/aŭ pri mallongaj prezentoj (por la dua parto). La proponoj – enhavantaj inter 150 kaj 200 vortoj – devas esti sendataj, kiel eble plej baldaŭ, al la retadreso de la du organizantoj: guilhermefians@gmail.com kaj oraola@gmail.com. Ni ankaŭ petas ke la proponantoj indiku ĉu ili emas prezenti nur ĉeeste, nur virtuale aŭ en ambaŭ okazoj.

La limdato por la proponoj estas la 30a de aprilo 2021.

Ni antaŭĝojas ricevi vian kontribuon kaj revidi vin dum la Esperantologia Konferenco!

Guilherme Fians
Orlando Raola

Organizantoj de EK 2021

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №927.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi