Sukcesa 3a interlingvistika seminario en Lombardio

iicLa 17an de oktobro Itala Interlingvistika Centro (IIC) celebris la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko per sukcesa seminario en la urbo Salò, kiun interalie partoprenis la skabeno pri kulturo, d-ino Annarosa Bianchini. Al tre interesata publiko prelegis Alessio Giordano (pri kio estas interlingvistiko), Carlo Minnaja (pri la historio de esperanto en Italio) kaj Giorgio Silfer (pri lingva inventado kaj kinematografio). La ĉefa organizanto estis Lorena Bellotti, vicprezidanto de IIC.

“Ĉiuj tri prezentoj estis tre interesaj kaj mi tre profitis la tagon, same kiel la cetera publiko, kun rimarkinda ĉeesto de gejunuloj. Impresis min la renkonto de tiaj eminentuloj kiaj prof. d-ro Carlo Minnaja kaj d-ro Giorgio Silfer”, – komentariis unu el la ĉeestintoj.

Skabeninon Bianchini aparte kortuŝis la japana delikateco de la nuna Konsulo de la Esperanta Civito, Riichi Karibe, kiu aprobis la donacon de selektita fako pri interlingvistiko al la loka biblioteko, kiel dankon pro la gastigado de la parlamenta sesio en la urbodomo de Salò, printempe 2019. La Kapitulon reprezentis Manuela Blanco, unuafoje en sia ofico de vickonsulo pri socialaj aferoj, anstataŭante la malsanan vickonsulon pri kulturaj aferoj, Julio Herrero.

Kadre de la centa datreveno de la naskiĝo de prof. d-ro Alessandro Bausani, fine de majo 2021 en Mantuo IIC dediĉos sian kvaran interlingvistikan seminarion al la sekretaj lingvoj kaj al la kriptaj aspektoj de esperanto.

Fonto: HeKo 745 6-B, 17 okt 2020

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi