La 26an de februaro Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) okazigis seminarion omaĝe al Allama Muztar Abbassi (1931-2004) – la fondinto de la Esperanto-movado en Pakistano kaj fondinto de PakEsA. En biblioteko de Multan kunvenis gravaj personoj pri literaturo, reprezentantoj de aliaj organizaĵoj, estraranoj kaj anoj de PakEsA. Post la seminario okazis estrarkunsido de PakEsA.
Oni diskutis pri historio de Esperanto en Pakistano, kaj pri la graveco kaj rolo de Esperanto en Pakistano kaj en la tuta mondo. Oni parolis pri la gravegaj servoj de Allama Muztar Abbassi kiu verkis librojn pri Esperanto, tradukis la Sanktan Koranon kaj vojaĝis en multaj urboj de Pakistano por Esperanto-klasojn kaj fortigi lokajn Esperanto-klubojn.
Shabbir Ahmad Sial
Prezidanto de PakEsA
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/pakistano