La Azia-Oceania Komisiono de UEA renovigis sin

UEAKonforme al la trijara mandato por ofichavantoj en UEA, la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) estas ĵus renomumita de la estraro de UEA. 14 aliĝintaj landaj asocioj de UEA rajtis rekomendi po unu reprezentanton por kune konsistigi la komisionon. Dum tri jaroj ili gvidos la movadon de du kontinentoj.

Por efike kunlabori, KAOEM dividis sin en jenajn 4 regionojn:
* Okcidenta kaj Centra Azio: Irano (Hamid babadi Akasheh), Israelo (Eran Yuval-Vodevoz), Taĝikio (Firdaus Ŝukurov);
* Suda Azio: Barato (Giridahar Rao), Nepalo (Mukunda Raj Pathik Wagle), Pakistano (Irfan Mehdi);
* Sud-Orienta Azio kaj Oceanio: Aŭstralio (Sandor Horvath), Indonezio (Sondang Ilia Sumilfia Dewi), Nov-Zelando (Bradley McDonald), Vjetnamio (Nguyen Thi Phuong Mai);
* Orienta Azio: Ĉinio (Wang Ruixiang), Japanio (Nisinaga Atusi), Koreio (Oh Soonmo), Mongolio (Chimedtseren Enkhee).

La nove konsistigita gvido-teamo de KAOEM estas jena:
Prezidanto. S-ro Nisinaga Atusi;
Vicprezidanto. S-ino Nguyen Thi Phuong Mai;
Sekretario. S-ino Oh Soonmo;
Vicsekretario. S-ino Sondang Ilia Sumilfia Dewi.

KAOEM okazigas sian kongreson en ĉiu tria jaro, ŝanĝante la kongreslandon simile kiel UK. Laste, de la 25a ĝis la 28a de aprilo 2019, okazis la 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Danang, Vjetnamio, en kiu partoprenis 281 esperantistoj el 22 landoj. La 10a kongreso okazos en Busan (Koreio) en 2022.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №807.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi