Fernando Maia Jr.: Entuziasma laboranto

MaiaKial vi decidis kandidati?

Esti estrarano en UEA spegulas tion, kion mi kredas grava por mia Esperanto-agado: kunlabori en internacia teamo por la celoj de la Asocio, por la Asocio mem, por la Esperanto-movado ĝenerale kaj por la socio. Ja estas por mi tre instige, ke pere de la agado en UEA ni povas porti la valorojn de Esperanto kaj de nia kulturo al malsamaj sociaj grupoj, kontribuante por la homaro laŭ niaj ebloj. Evidente por efike plenumi tion necesas havi bone funkciantan strukturon: tial nepras plu labori por la financa ekvilibrigo de nia Asocio kaj samtempe ampleksigi ĝian agadaron por pli kaj pli inkluzivi iniciatojn, kies celoj estu plibonigi la homan kondiĉon kaj kiuj rekte helpu la atingojn de programoj kiel la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. La fina decido kandidati por la posteno de Prezidanto okazis post aktiva subteno de kolegoj en la nuntempaj Estraro kaj Komitato de UEA kaj inter la aktivularo ĝenerale. Ĉar temas pri homoj, kiujn mi tre admiras pro iliaj sukcesoj kaj kun kiuj mi povis kunlabori ekde mia esperantistiĝo, tia subteno portis al mi sufiĉe da kuraĝo por provi plenumi la komunajn celojn de nia Asocio en tiel grava posteno.

Pri kio vi okupiĝas nuntempe en Esperantujo?

Mi estas ano de la Estraro de UEA, oficiale zorganta pri la fakoj Kongresoj, Kulturo, Afriko kaj Rilatoj kun la Centra Oficejo (CO), sed kunlaboranta pri aliaj fakoj, kiel Ameriko, Donacvarbado kaj Membraro. Ĝis junio mi ankoraŭ estas Financa Direktoro de Brazila Esperanto-Ligo (BEL).

Vi estis alelektita al la Estraro pasintjare. Viaj repondeckampoj estas Afriko, kulturo, kongresoj kaj la Centra Oficejo. Iom maloportune, almenaŭ pri la lastaj du: Lahtio verŝajne estos la plej malgranda eŭropa UK post la dua mondmilito, kaj la CO – almenaŭ laŭ la plano de la nuna prezidanto – estas sur la plej rekta vojo al likvidiĝo. Ĉu vi tamen povus prezenti ion pozitivan pri viaj laborkampoj?

Unue estas erare diri, ke la CO estas sur rekta vojo al likvidiĝo laŭ la plano de la nuna prezidanto: Mark Fettes neniam diris tion. Okazis, ke pro financaj postuloj konataj de ĉiuj estis proponita revizio de kontrakto al la nuntempaj oficistoj, sen tamen intenco malfondi la oficejon. La CO estas tre valora por la nuntempa kaj mi povas diri por la venonta Estraro, se mi estos en ĝi. La 51-a Malferma Tago jam estas anoncita por la ĉi-jara novembro. Estas ege grave zorge prezenti la situacion por ne ekspluati el falsaj informoj. Cetere, certe eblas prezenti pozitivajn atingojn pri ĉiuj menciitaj agadkampoj. Dum la evoluigoj de la laboroj mi ĉiam provis kunligi la plurajn estrarajn fakojn sub mia respondeco por optimumigi la laboradon. Komencante pri la Rilatoj kun la CO, sciinte, ke la oficistoj opinias, ke ne estas spaco por ke ili prezentu siajn ideojn al la Estraro, tuj post mia estraraniĝo en aŭgusto 2018 mi decidis persone vojaĝi al Eŭropo por i.a. partopreni kaj mem helpi organizi la Malferman Tagon en novembro, profitante la okazon por kunsidi kun ĉiu oficisto, kompreni iliajn atendojn kaj meti min je plena dispono por trakti kun ili pri kiu ajn temo, kio ankoraŭ validas. El tio naskiĝis kelkaj kunlaborebloj, kiujn mi konsideras tre fruktodonaj, ĉefe rilate al la Libroservo kaj al la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), kio rekte tuŝas du miajn laborkampojn: Kulturo kaj Kongresoj.

Kun la Libroservo ni sukcesis plenumi kelkajn laborojn, kiel la dissendo de libroj pere de la Biblioteka Apogo Bachrich kaj la regula propono (kaj reklamo) de specialaj ofertoj, kiuj portis relative bonajn vendojn (la inaŭguro de la retbutiko de UEA en Facebook ankaŭ aldoniĝas al tiuj klopodoj). Rilate al la KKS, ekde la komenco mi metis min kiel lia kunlaboranto, respektante lian sperton pri la organizado de la Universala Kongreso (UK). Tiel mi povis kun li sekvi ĉiun etapon de la preparlaboroj: ekde la disponigo de la reta aliĝilo ĝis la ankoraŭ kurantaj taskoj. Se oni rigardas la historion, estas normale, ke la aliĝoj al iu UK malkresku post relative sukcesa UK, kio okazas nun inter Lahtio kaj Lisbono. Tial mi metis kiel minimuman celon labori por ke Lahtio superu la markon de Bonaero (706), kio jam okazis. Nun ni plu laboras por altigi la nunan aliĝnombron, sed endas konscii, ke plej gravas, ke la UK ne estu deficita. Tial ni konstante laboras atente pri la buĝeto, tiel, ke ni povu proponi bonan kongreson kun ekvilibra financa rezulto. Tiu UK ja havos florantan kulturan programon: krom la esperantologia kaj internacia kongresa universitata programeroj fokusitaj pri indiĝenaj lingvoj, menciindas la okazigo de la 70-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA, kiu tre verŝajne prezentos rekordajn rezultojn. Rilate la agadojn pri Afriko, mi listigus la laborojn por la okazigo de la 1-a AKVo (Afrika Kongreso de Virinoj), okazinta en Madagaskaro, la reprenon de la programo Ni Semas, la preparlaborojn por la 7a AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) kaj la komisiadon de Heidi Goes pri Angolo, lando al kiu ŝi ĵus vojaĝis en instrumisio kaj pri kies loka membraro ni laboras.

Fine, pri Membraro mi mencius la kunflegadon de Fondaĵo Canuto, kiu senteble junigas la membro-komunumon de nia Asocio kaj garantias la kreskon de nia membraro, kaj pri Donacvarbado mi mencius la inaŭguron de la programo Alianco 365, per kiu nun eblas donaci po 1 eŭro tage por UEA. Kompreneble nenion el tio, kion mi supre parolis, eblus fari sola: malantaŭ kaj eĉ antaŭ ĉio estas granda grupo da sindonemaj homoj, kiuj ne malofte silente kunlaboras por la bono de nia afero. La fina merito estu ilia kaj do de UEA, kiu reprezentu la komunan sukceson de tiu unuiĝo kaj solidareco.

Pli frue vi estis alelektita ankaŭ al la Komitato. Por iĝi prezidanto vi devus unue denove eniri la Komitaton. Kiel vi planas fari tion? Ĉu vi intencas denove kandidati por komitataneco C? Kial vi ne submetiĝis al la “opinisondado” kadre de la elektoj de komitatanoj B, en kiuj rajtas partopreni ĉiu individua membro de UEA?

La Komitaton mi eniros kiel Komitatano A indikita de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). Mi ja konsideris partopreni la baloton por komitatanoj B, sed mi rezignis por ne disputi kun kolegoj, kies ĉeeston en la Komitato mi trovos ege pozitiva. Mi konsentas, ke estintus tre interese submetiĝi al la “sondado” kadre de la baloto por B, ĉar estas tre pozitive havi reprezentanton de la membraro en la Estraro (kiel povas esti la situacio de Duncan Charters kaj Aleks Kadar). Sed samtempe gravas, ke komitatanoj B povu roli kiel aktivaj observantoj por kontroli ĉu la atendoj de la membroj estas plenumataj de estraranoj (kiel povas okazi al Didier Janot kaj Michael Boris). Tial, kiam mi rimarkis el la publikaj manifestadoj de homoj, ke ni havus pli da kandidatoj ol postenoj por B, mi rezignis pri partopreno en la baloto. La samo validas pri la baloto por komitatanoj C: por egale ne malhelpi la ĉeeston de kernaj aktivuloj en la Komitato, fine montriĝis do strategie taŭge akcepti la indikon de BEL por la posteno de A.

Ĉu kiel prezidanto vi daŭrigus la programon de Mark Fettes?

Mark Fettes kaj lia teamo donacis al nia Asocio Strategian Planon, kiu laŭ mi elstare prezentas la filozofion laŭ kio UEA devas labori, nome pri Kunordigo, Konsciigo, Komunumo kaj Kapabligo. Estas ende plu konstrui surbaze de la havataj atingoj. Daŭrigi do signifu ne ignori tion, kion oni bone faris, kaj plu labori por tio, kion ni bezonas ankoraŭ atingi. Se mi rajtus iun K aldoni al la Strategia Plano, tiu estus Kapitaligo: laŭ mi ni devas revizii ĉiun agadon, tiel ke ili povu kiel plej eble inteligente porti rimedojn aŭ okazi kun plej malgranda influo al niaj financaj rezultoj. Tio signifas ĉiam evidentigi donaceblojn, ĉiam kapti sponsorojn, ĉiam faciligi kaj diversigi pagojn kaj ĉiam proponi repagojn kaj kompensojn laŭ la formo de asociaj servoj, krom aparte listigi ĉiujn eblojn kaj rutinojn por bone administri investojn kaj financojn ĝenerale. Fine indas pli amplekse mencii trajtojn de Fettes – kiel bonvenigo de ideoj, inkluzivemo de homoj kaj flegado de bona kunlaboretoso – kiuj laŭ mi devus utili kiel inspiro por ĉiu venonta Prezidanto de UEA.

Kiun Esperanto-libron vi laste legis? Kiu estas via plej ŝatata?

Mi laste legis Utila Estas Aliĝo de Ulrich Lins. Tion mi faris en tre taŭga momento, ĉar per tiu verko mi povis rememorigi al mi la ideojn de Hector Hodler lernitajn el Novaj vojoj, krom retrovi eksplicite, kiel grava estas la misio de UEA. Miaj plej ŝatataj verkoj pro iliaj literaturaj proponoj estas proze Fadenoj de l’ amo de Gerrit Berveling kaj La skandalo pro Jozefo de Valdemar Vinař kaj poezie La infana raso de William Auld, kvankam trovas specialan lokon en mia koro la popularaj verkoj de Sten Johansson (speciale Trans maro kaj morto) kaj la poemaro de Eli Urbanová, virino, kiun mi ege admiras pro tio, kion mi nomas arta kuraĝo.

Kion pozitivan vi povas diri pri la du aliaj kandidatoj: Duncan Charters kaj Adalberto Soczówka?

Mi apenaŭ konas Adalberton, sed el tio, kion ni travivis kune dum la 49-a Malferma Tago, mi povas diri, ke temas pri simpatia kaj samtempe vigla homo, fidela esperantisto kun pasioplena motoro por reklamado. Pri Duncan mi povas diri, ke temas jam pri tre kara majstro, kiun la unuan fojon mi konis en mia frua esperanta tempo pere de disko eldonita de UEA, Tiel sonis, en kiu li deklamas la rakonton Mia eksterlanda vojaĝo. Mi tuj ekamis la spritan deklamadon, kiun poste tre entuziasme mi disprezentis al proksimaj amikoj. Por mi estis agrabla surprizo, kiam ni troviĝis kiel kandidatoj por la sama posteno. De tio mi kontaktis lin por ekkoni kaj konigi planojn, kundividi ideojn kaj pripensi kunlaboron. Ja ni definitive ne estas en malamikaj flankoj, kaj se ni povas havi komunajn celojn, kial ne konstrui pontojn por dialogo? Tion ni faris. Favore al la demokratia ekzerco ni decidis, ke estas grave doni al la Asocio verajn elektojn, kio igis nin ne rezigni pri kandidateco. Sed interŝanĝo de pensoj plu okazas, kaj mi povas diri, ke je ĉiu mesaĝo ricevita de Duncan mi sentas min pli riĉa – kaj eĉ pli ĝoja. Li havas specialan malfermecon por paca dialogado, kion kaj kian ni devas atendi de ĉiuj ni esperantistoj. Mi ne dubas, ke li portos gravan valoron por UEA, sendepende de la posteno okupata en la Estraro, kaj mi sincere esperas, ke li sukcesos en la baloto kiel Komitatano B.

Kaj kial vi pensas, ke tamen vi estus pli bona kiel prezidanto de UEA?

Mi ne pensas. Mi ne havas la ilojn por mezuri tion kaj mi ne scias ĉu estus juste provi tion fari, kiam ni ambaŭ (parolante pri mi kaj Duncan) povas proponi bonajn kontribuojn. Certe ni havas malsamajn trajtojn kaj indas zorgi pri la harmonia kunigo de tiuj malsamecoj por la komuna profito de la Asocio. La elementoj ĉirkaŭ tio, kio emigas iun elekti unu aŭ la alian, estas tre diversaj. Do kio fine devas diri, kiu estus pli bona kiel prezidanto, tio estas la plimulto de la Komitato. Kaj ni devas fruktodone sekvi laŭ tiu elekta decido. Mi povas nur diri, ke antaŭ ĉio mi entuziasme ĝuas tiun laboradon jam nun kiel estrarano kaj same la preparlaborojn kiel kandidato por esti Prezidanto. Nutras tiun entuziasmon profunda espero pri la rolo de nia Asocio kaj pri la lingvo Esperanto, kiun mi neniam lasos kredi esti grava instrumento por pli bona mondo.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/06/Maia

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi