La 6an de majo 2019 post longa malsano forpasis
Olga Marčeková (1956-2019)
sekretariino de direktoroj en paperindustria fabriko kaj en hospitalo, lerninta Esperanton en 1978 post la geedziĝo kun Stano Marček. Ŝi ofte akompanis kaj helpis lin dum renkontiĝoj kaj kongresoj, servis en libroservoj k. s.
Mi funebras pro la morto de Olga kaj kondolencas al ŝia vidvo Stano kaj al iliaj gefiloj Linda kaj Viktor.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov