Balotado pri Komitatanoj B komencita

UEAUnuafoje en la historio de UEA, la membroj povos voĉdoni rete en “via spaco” en la retejo de UEA. Ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne havas retpoŝtadreson aŭ kie la retpoŝtadreso en la pasinteco iel ne funkciis, tamen ricevos paperan balotilon poŝte kaj devas resendi ĝin poŝte.

Partopreno eblas por ĉiu membro, kiu jam kotizis por la jaro 2019. Tiel la membroj elektas la reprezentantojn de la indvidua membraro en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2019-2022. Temas pri demokratia elemento de nia asocio. Voĉdono ne nur estas rajto, sed ankaŭ demokratia devo. Inter la 8 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas ankaŭ ĉe: https://uea.org/asocio/elektoj/kkb2019, eblas voĉdoni por 5 kandidatoj. La voĉdono estas plene anonima.

Reta voĉdono eblas ĝis la 28a de junio. Paperaj balotiloj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la sama dato.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №802.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi