Invitu la Universalan Kongreson en 2021 aŭ en 2022

UEAPost Lahtio (2019) kaj Montrealo (2020) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto, estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2021 kaj 2022 la Estraro de UEA planas decidi plej laste dum la 104a UK en Lahtio.

La fakto, ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj, ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Por 2021 kaj 2022 estas prefero, ke post Amerika UK en 2020 la kongreso okazu en Eŭropo, ne en apuda regiono, kie okazis la kongreso en proksima pasinteco. Tamen kompreneble la Estraro povas konsideri ankaŭ kandidatiĝojn el ekster-Eŭropaj urboj.

La kandidataj urboj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (urban transporton, manĝejojn, hotelojn, gastejojn k.a.), apogon de la lokaj instancoj kaj registaro, kaj ili estu turisme allogaj kaj facile atingeblaj.

La limdato por sendi la kandidatiĝojn estas la 15a de aprilo 2019.

Reprezentanto de la Centra Oficejo de UEA devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Tiuj vizitoj estas plene financataj de la invitantaj urboj kaj la vojaĝoj okazu ĝis junio 2019.

Pliaj detaloj legeblas ĉe https://uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo.

La kandidatiĝojn kaj eventualajn demandojn bonvolu sendi al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@co.uea.org) kaj al la Konstanta Kongresa Sekretario (kongresoj@co.uea.org) aŭ al la poŝta adreso de la Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №767.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi