Ĉio ŝanĝiĝu por ke nenio ŝanĝiĝu: UEA kaj la movado ĉe vojkruciĝo

Renato CorsettiMultaj ŝatantoj de statistikoj produktis longajn seriojn de numeraloj por klarigi, ke la membronombro de UEA falas kaj ke la nombro de paĝoj en Vikipedio kreskas. Ili certe faras utilan laboron, sed kiu ajn movadano konstatas sen statistikoj, ke UEA kaj la tradicia movado postlamas la evoluon de la mondo. Tion oni simple vidas en la Esperanto-klubo de iu ajn granda urbo de Eŭropo (ekzemple, Londono aŭ Moskvo).

Tradicie, ĝis la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento oni normale estis varbita por kurso en sia urbeto, aŭ hazarde vidis kaj aĉetis lernolibron en sia librovendejo, lernis la lingvon, aliĝis al loka klubo, pere de ĝi kontaktis la landan asocion, kaj pere de la landa asocio kontaktis la internacian movadon. Tiu tuta procedo postulis kelkajn jarojn, dum kiuj firmiĝis la lojalecoj al la diversnivelaj tavoloj de la movado. Tiam, se oni volis resti parto de la movado, nepre oni bezonis la kluban bultenon, la landan revuon aŭ la revuon de UEA.

En la nuna mondo oni lernas ĉefe rete. Fenomenoj kiel Duolingo aŭ lernu.net pruvas tion. Iusence ili estas la moderna versio de la amasaj kursoj de Andreo Cseh. De la reta lernado oni transiras al la filmetoj en Jutubo kaj poste al skajpo kaj Fejsbuko kaj kompreneble oni faras tion tute senpage. La loka klubo, la landa asocio kaj UEA venas poste, se entute ili venas.

Se entute ili venas, ĉar la novaj lernintoj ne sentas iun ajn lojalecon al la strukturoj de la tradicia movado, kaj ili ankaŭ ne bezonas tiujn strukturojn. Por pruvi tion, mi interrompis la verkadon por pruvi, ke per la reto oni trovas ĉion. Mi entajpis “esperantistoj Ulan Bator” en serĉ-programo, kaj tuj mi trovis kelkajn informojn pri mongolaj esperantistoj, sen bezono pri la jarlibro. Se mi dediĉus iom pli da tempo, certe mi povus trovi eĉ la koloron de la okuloj de la sekretario de la loka ulanbatora klubo pere de la fako “bildoj” de Guglo.

Do, ne estas mirinde, ke UEA (kaj ĉiuj aliaj esperantistaj asocioj, grupoj, kluboj) havas konsiderindan penon trovi homojn, kiuj estas pretaj pagi aliĝkotizon por servoj, kiujn ili ne plu bezonas.

Restas unu servo, kiu malgraŭ ĉiuj ŝanĝiĝoj ankoraŭ altiras homojn, kaj tio estas la homaj kunvenoj kaj de la lokaj grupoj kaj de landaj asocioj kaj de UEA, la Universalaj Kongresoj. Malgraŭ ĉiuj teĥnikaj komunikiloj homoj ankoraŭ ŝatas rigardi aliajn homojn en la okuloj kaj rekte interparoli en Esperanto. Eĉ usonaj lernantoj de Duolingo iniciatas serĉi loĝantojn en la propra regiono por renkontiĝi. Bonŝance homoj ankoraŭ restas homaj.

Tamen, ĉu la tradiciaj strukturoj estas ankoraŭ utilaj? Pri ĉi tiu punkto la opinioj malsamas. Mi mem opinias, ke ili estas ankoraŭ necesaj. Monda asocio, kiu reprezentu nin ĉe Unesko, ankoraŭ estas bezonata. Landaj asocioj, kiuj postulu leĝojn pri instruado de Esperanto en la landaj lernejoj kaj informu en sia lingvo, ankoraŭ estas bezonataj. Lokaj kluboj, kiuj kontaktu urbajn estrarojn kaj informu pri Esperanto en sia medio, ankoraŭ necesas.

Aliflanke por ke ili restu en la centro de la movado kaj kun la tradicia gvida rolo, alivorte por ke nenio ŝanĝiĝu en la strukturo de la movado, ili devas komplete renoviĝi, ĉio devas ŝanĝiĝi.

Imponaj fizikaj sidejoj kaj oficejoj en multekostaj landoj fariĝas malpli kaj malpli bezonataj. Jam de jardekoj firmaoj migris al pli kosto-favoraj landoj kaj transportis tien siajn servojn. Se oni telefonas informpete al la propra banko en Britujo, plej ofte respondas barata telefonisto, kiu sidas ie en Barato. Oficistoj cedas sian lokon pli kaj pli al aŭtomatigitaj procedoj. Se oni ne kredas pri tio, oni demandu sindikatistojn, kial ili protestas pro perdo de laborlokoj en Francujo aŭ en similaj landoj.

Paperaj revuoj estas io de la pasinteco. Oni bezonas ilin por la generacio, kiu estas malaperanta, sed ne por la novaj generacioj. Mi konas kelkajn junajn intelektulojn, kiuj neniam aĉetis ĵurnalon dum sia tuta vivo, kaj mi mem estas postĉasata de gazetoj kiel Le monde diplomatique aŭ The Economist, kiuj daŭre proponas al mi kelkajn siajn artikolojn senpage en la reto en la espero, ke mi iam pretos pagi por la papera versio.

“Librojn legu la verkisto”, – diris fama poemo de Baghy. Fakte ankaŭ la publiko legu ilin sed prefere en elektronika legilo. Mi volas diri, ke la tradiciaj libroservoj estas ĉie en krizo, kiel enkrizas kaj fermiĝas la librobutikoj de niaj urboj. Ni ne povas pretervivi la normalan mondon.

Do, se neniu servo, krom la renkontiĝoj, altiras homojn, kion organizu la tradiciaj strukturoj? Al kio ili dediĉu sin? Unue ili dediĉu sin al sia moderniĝo laŭ la supraj rimarkoj. Ne temas pri io facila. Mi ne envias la estraranojn de UEA kaj de la landaj asocioj, kiuj devas fari la decidojn kontraŭ maljunaj membroj, kiuj protestas, ĉar oni tro rapide transformiĝas, kaj kontraŭ junaj membroj, kiuj protestas, ĉar oni tro malrapide transformiĝas.

Poste ili dediĉu sin al la vera kaj sola kialo, por kiu la Esperanto-organizaĵoj ekzistas, al la daŭrigo de la tasko de Zamenhof, al la disvastigo de la ideo de internacia lingvo kiel ilo de frateco inter la popoloj kaj de paco.

Eble mi estas iom ekstrema, sed la Esperanto-movado rajtas ekzisti nur pro tiu unu sola ideo de Zamenhof, kaj danke al ĝi ni travivis ekstreme sangan jarcenton kaj rezistis persekutojn kaj militojn. La mondo bezonas, ke ni parolu pri ĝi ĉefe al tiuj, kiuj ne volas aŭskulti ĝin. Se ni ne faras tion, ni estas sensignifaj por la mondo.

Tamen por esti liberaj fari tion, ni devas transformi nin de asocioj por vartado de la nunaj parolantoj de Esperanto en tradicia maniero al asocioj de agadoj por Esperanto, de asocioj de membroj al asocioj de partoprenantoj en kaj financantoj de agadoj por plibonigi la mondon.

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/05/corsetti

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Ĉio ŝanĝiĝu por ke nenio ŝanĝiĝu: UEA kaj la movado ĉe vojkruciĝo

  1. Svetlana diras:

    Kara Renato, Vi pravas de chiuj flankoj en Via artikolo.Kulpas ne nur UEA, ankau tutmonda ekonomia situacio, superregado de la angla lingvo kaj multaj aliaj obstakloj.Estas multaj pridiskutendaj problemoj, kiujn endas solvi ne nur en CO de UEA , sed ankau surloke.

  2. Audietur altera diras:

    eĉ se tiu kun la plej grava kaj konstanta deficito.

  3. Jovana diras:

    Zlatko sugestas ke “Eble UEA kunvoku internacian konferencon de junaj aktivaj E-parolantoj por trakti la temon pri estonto de la movadaj institucioj.” UEA eĉ ne enketis pri la bezonoj de sia membraro, por almenaŭ vidi kio estas, laŭ ĝi, prioritata en la organizaĵo, kiu ne apartenas al la estraro sed al la membraro. Do, kial UEA faru tion por la tuta movado? Ĝi estas nur unu ero en ĝi, eĉ se la plej grava.

  4. Ian Fantom diras:

    Zlatko, la solaj kiuj komprenis la situacion, kiam mi en mia landa asocio suferis la sorton kiun suferis Ivo Lapenna tri jardekojn pli frue, estis ĉiuj, kun nur unu escepto, pli ol 75-jaraĝaj. Mi kiel junulo en la sepdekaj jaroj estus kompreninta La Puĉon se mi estus sciinta pri la ‘Afero Connor’ dudek jarojn antaŭ tio. Mi miris kaj ege bedaŭris, ke tiuj kiuj sciis ĉion pri tiu afero, kiujn mi renkontis semajnon post semajno ĉe La Londona Esperanto-Klubo entute silentis pri ĝi. Mi mem eltrovis, nur ĉar mi okupiĝis dum kelkaj horoj en la Biblioteko Butler en Londono por eltrovi la fonton de la antagonismo inter Lapenna kaj Auld, du bonaj kaj sinceraj Esperantistoj.

    Frue en 1974 mi demandis al Ivo Lapenna, ĉu povus esti, ke la fonto de la Afero Connor kaj de la tiutempa kampanjo kontraŭ li povus esti la sama. Nun mi opinias, ke mi entute pravis, kaj plue, ke la fonto de postaj similaj subfosaj kampanjoj estas ankaŭ la samo. La problemo estas, ke homoj evitas la temon. Mi mem provis daŭre atentigi pri evidentaĵoj, sed eĉ la plej mildaj komentoj en La Libera Folio estas de la redaktoro forcenzurataj.

    Mi ĵus skribis al malnova amiko pri la brita nacia gazeto The Guardian, kiu multrilate similas al La Libera Folio. Sed tie grupo de ĵurnalistoj kiuj tiom malkontentis pri la cenzurado kaj tordado de la novaĵoj fondis sian propran retgazeton, Off-Guardian (https://off-guardian.org/2018/05/26/offg-is-partially-down-for-undetermined-reasons/), por fari tion kion tradicie faris esplor-ĵurnalistoj, se ne plu faras. La Afero Skripal evidentigis al ordinanaraj angloj, ke aferoj ne estas kiaj ili ŝajnas esti.

    En 1999 mi prelegis kaj artikolis sub la titolo ‘Nova Epoko, Nova Pensado’, kaj antaŭvidis ĝuste kion Renato nun priskribas. Mi havis rekomendojn por ne nur eviti tian situacion, sed por utiligi la novan teknologion por multobligi la influon de Esperanto. La Prezidanto de la landa asocio ĉe la Brita Kongreso aspektis enuita. Sed la Estraro ne ignoris; ili faris absolute la malon de tio kion mi rekomendis, kaj la rezulto estas, ke la movado kolapsis. Kaj la kunvojaĝantoj de Giorgio Silfer estis tute en la mezo de tiu afero.

    La solvo: FORIGU LA TABUOJN!

  5. Zlatko Tišljar diras:

    Pro la nova mondo kreskanta antau ni en dimencioj neantauvideblaj, la E-movadon de estonto difinu junaj homoj. Nek mi nek Corsetti iel ajn konvenas por tio. Eble UEA kunvoku internacian konferencon de junaj aktivaj E-parolantoj por trakti la temon pri estonto de la movadaj institucioj.
    Zlatko

  6. Giorgio Silfer diras:

    Nek Corsetti nek Arosev komentarias gravan motivon por la agonio de UEA: dum la lasta jardeko la produktado malkreskis kvante kaj kvalite.

    UEA pli kaj pli malaperis kiel eldonejo, perdante fidelan klientaron. Samtempe falis la kvalito de la revuo (terure kun la hungara redaktoro) kaj de la jarlibro (katastrofe por 2017).

    Elimini servojn kaj produktojn (proponante virtualigon) egalas al memkastrado.

  7. Grigorij Arosev diras:

    Mi ege gxojas, ke estimata sinjoro Corsetti skribas tion, kion (per iom da aliaj vortoj) mi skribis en 2010 aux 2011.

  8. Audietur altera diras:

    Ofte oni ne vidas kialon por alighi al UEA. Sed oni ankau vidas kialojn por NE alighi.

    Ne alighi, char lojaleco al UEA facile finighas per piedbato: vidu la sorton de Stano Marchek, redaktoro.

    Ne alighi, char UEA havas tro da skeletoj en sia historia shranko: ekzemple nazia vicprezidanto en 1934-35, fashista chefgeneralo kiel alta protektanto en 1968, polaj eventoj en 1985-86.

    Ne alighi, char… kaj char…

Respondi