Aliĝu al la 74a IJK en Hispanio

Ijk

Inter la 4a kaj la 11a de aŭgusto en en Badaĥozo (Badajoz, Hispanio)okazos la 74a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Tiam estos somera tempo en la norda okcidento, do forgesu vian jakon kaj venu feriumi kaj ripozi kun esperantistoj.

Ĉi-foje la IJK okazos ĵus post la fino de la 103a Universala Kongreso en Lisbono. La ĉefurbo de Portugalio estas nur 200 kilometrojn for de Badajoz. Tial, se vi pensas multe vojaĝi por partopreni la UK-on, meritas resti pli longe por Esperantumi en la IJK.

Se vi fajfas pri la UK, ne havas tiom da libera tempo aŭ monon aŭ nur volas partopreni unu Esperantan renkontiĝon, ne dubu: TEJO mojosas kaj ni ĉiuj certas ke vi havos neforgeseblan eventon.

Aliĝu ĝis la 31a de januaro por profiti la plej malmultekostan aliĝperiodon.

Fonto: http://tejo.org/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi