Je la Tago de la Libro: Bitlibro por ĉiu abonanto de La Ondo

Dum naŭdek jaroj ekde 1927 la 15an de decembro je la naskiĝdatreveno de la aŭtoro de la Unua Libro L. M. Zamenhof en Esperantujo oni festas la Tagon de la Libro. De tiam, laŭ la Enciklopedio de Esperanto, «oni konsideras morala devo de ĉiu “vera” Esperantisto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu Esperanto-libron». Por ke ĉiu abonanto de la internacia sendependa gazeto La Ondo de Esperanto povu realigi ĉi tiun “moralan devon”, la redakcio de La Ondo je ĉi-jara Zamenhofa Tago disponebligis kiel literaturan suplementon por ĉiuj abonantoj la amuzan novelon Superforta ambicio de Aleksandr Saĥarov, verkitan antaŭ pli ol cent jaroj.

Agrablan Zamenhof-vesperon!

deziras
Halina Gorecka, eldonanto
Aleksander Korĵenkov, redaktoro
La Ondo de Esperanto

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Je la Tago de la Libro: Bitlibro por ĉiu abonanto de La Ondo1

  1. 1. En la dekdua monato de la jaro, en la dekkvina tago de tiu monato, festu la Feston de la libro. 2. Festo de spirito ĝi estas kaj sopiro de niaj eldonistoj. 3. Vespere kunvenu en viaj rondoj kaj grupoj, jubilu pro la potenco de nia verda afero. 4. Apogu viajn korojn per ĝojo kaj rido, kantoj kaj poemoj aŭdiĝu inter vi. 5. Kaj memoru en la fino de la festo dankoferaĵon meti sur mian altaron: en formo de nova bela libro estu tiu dankoferaĵo. 6. Ĉar mia animo soifas belan verdan libron kaj ĝia posedanto trovas plaĉon en miaj okuloj.

    7. Kulturpopolo estas la verdularo, popolo de libro. 8. Kaj plena de literaturo estas la verda mondo. Tial literatura mondo fariĝu via preferaĵo. 9. Subtenu la verdajn librojn, ĉar ili estas la brikoj, per kiuj vi konstruas templon por mi. Kaj mia beno estos sur vi. 10. Ĉar ĉiuj feliĉoj kaj potencoj pasas kiel ombro. 11. Sed la verdularo fidas al la libro, ĝia feliĉo kaj potenco estas ĝi. 12. Subtenu do la verdan literaturon, ĉar ĝi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiaŭ: 13. Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin! Faru donacon de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed aĉetu ilin.

Respondi