Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko

Varsovio

La konferencanoj antaŭ la Mazovia Instituto de Kulturo (Foto: Andrzej Sochacki)

De la 28a ĝis la 30a de aprilo sub la aŭspicio de Unesko okazis en Varsovio konferenco, dediĉita al la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. Al la konferenco venis pli ol 140 partoprenantoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Danio, Francio, Germanio, Japanio, Kanado, Kroatio, Latvio, Ukrainio kaj Pollando. La Konferencon patronis la marŝalo de Mazovia Vojevodio, Muzeo pri Historio de Polaj Judoj “Polin”, kaj Mazovia Instituto de Kulturo en kiu la konferenco okazis.

Niaj honoraj gastoj kaj prelegantoj estis Margareta Zaleski-Zamenhof – pranepino de nia majstro, Barbara Despiney kiel multjara reprezentanto de UEA ĉe Unesko en Parizo, kaj Mark Fettes – prezidanto de UEA. Inter aliaj prelegantoj kaj gastoj estis Ulrich Lins el Germanio, kiu prelegis pri “Ludoviko kaj Ludovikito. La granda eldonprojekto de Itô Kanzi”, Spomenka Štimec el Kroatio traktis temon “Verki en Esperanto”, Nina Danylyuk el Ukrainio parolis pri “Originala poeziaĵo de Ludoviko Zamenhof”, Ilona Koutny pri “Esperanto: de la planlingvo de Zamenhof ĝis natura lingvo”, Andrzej Bach pri “Esperanto tujefika kuracilo”. Nina Pietuchowska el Bjalistoko proksimigis al ni “Bjalistokan infanecon de Ludoviko”.

<…>

<…>

<…>

<…>

Alina Mozer
prezidantino de la Varsovia Filio de PEA

Ĝi estas komenco de la artikolo de Alina Mozer, publikigita en la junia numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi