La aprila Ondo

La Ondo de EsperantoAntaŭ tri semajnoj, la 1an de aprilo estis publikigita la aprila numero de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare aperas kiel bitgazeto. La kvaran ĉi-jaran Ondon malfermas la artikolo Membronombroj de UEA: Malkresko ekde jardekoj, verkita de la konata germana Esperanto-aktivulo Lu Wunsch-Rolshoven.

La ĉefteman artikolon sekvas sur 21 paĝoj la movada sekcio Eventoj kun pluraj artikoloj pri diverstemaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko, interalie, pri la Himalaja renkontiĝo al kiu ĉi-jare venis grupo da montgrimpemaj esperantistoj el Slovakio.

Ĉi-jare en la sekcio Tribuno komenciĝis la nova rubriko Vidpunkto, en kiu pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolas konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas identaj kun la ideoj de la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado. En aprilo en la nova rubriko gastas Carlo Minnaja, kiu dediĉas sian atenton al kelkaj punktoj rilataj al kulturo en la dokumento Strategiaj prioritatoj de UEA, kiu estas apendico de la Strategia Laborplano de UEA 2013-2017. Krome en Tribuno estas, interalie, prezento de lingvistika esplorado de Esperanto en la universitato Erciyes (Turkio) kaj la artikolo Per la angla lingvo la usona kaj brita imperioj sklavigis la mondon de Zlatko Tišljar.

La plej ampleksaj tekstoj de la aprila Ondo, ambaŭ seppaĝaj, aperis en la sekcioj Arkivo kaj Kulturo. La unua estas la eseo de Aleksander Korĵenkov Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile… pri la lastaj vivojaroj kaj forpaso de la aŭtoro de Esperanto, okaze de ties centa mortodatreveno. La dua estas Bargamoto kaj Garasko – Paska rakonto de Leonid Andrejev, tradukita de Igor Sokolov kadre de la literatura konkurso Liro. Krome, en Kulturo atentindas recenzo de Paŭlo Moĵajevo pri la disko Sen elizi’ de Ĵak le Puil.

En la sekcio Mozaiko estas nova vers-enigmo de Valentin Melnikov,Spritaj splitoj kaj preskeraroj de István Ertl, kaj – okaze de la Zamenhofa jaro – plia kolekto de Zamenhofaj ŝercoj kaj anekdotoj, aperintaj en lia revuo La Esperantisto antaŭ pli ol 120 jaroj.

Pluraj tekstoj kaj tekstofragmentoj (ankaŭ la enhavtabelo) el la aprila Ondo estas, kiel kutime, legeblaj en la demonstra pdf-versio en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto aperas ĉiumonate (krom aŭgusto) kiel bitgazeto laŭ la normoj pdf kaj ePub. Jarfine la abonantoj ricevos senpagan literaturan suplementon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj por la tuta jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia monpaga sistemo PayPal.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi