Retpoŝtadreso de la revuo Esperanto

revuo Esperanto

Karaj kontribuantoj kaj legantoj de la revuo Esperanto! En la periodo inter la 22a kaj 28a de februaro 2017 povis okazi problemoj pri la liverado de viaj retleteroj al la redakcia retpoŝtadreso redakcio@revuoesperanto.org. Ili okazis pro la antaŭpreparoj, lige kun la lanĉo de nova retejo de la revuo.

Ni petas vin, se vi sendis retmesaĝojn al redakcio@revuoesperanto.org dum tiu ĉi periodo, bonvolu sendi ilin ankoraŭfoje, kaj bonvolu prefere uzi la retadreson revuoesperanto@gmail.com, kiu estos ekde nun ankaŭ la ĉefe uzata konto por kontakti la redaktorojn de la revuo Esperanto. Ni antaŭdankas kaj pardonpetas pro eblaj malfacilaĵoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №675.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi