La 2an de februaro en Soĉi dum nokta dormo forpasis
Vladimir Ivanoviĉ Bespalov (1940–2017)
esperantisto ekde 1963, li dum pluraj jardekoj propagandis kaj instruis Esperanton en Soĉi kaj estis multjara prezidanto de la urba Esperanto-klubo Laro. Li aktivis ankaŭ landskale kiel komitatano de SEJM (1966-1969), estrarano de ASE (1979-1989), estrarano de SEU-REU (1990-1999, kun du paŭzoj), kaj partoprenis en la agado de IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo). Dum la lastaj jaroj li ĉiuaŭtune organizis en Soĉi la esperantistan renkontiĝon TILE (Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto).
Ni funebras kaj kondolencas al la proksimuloj de Volodja Bespalov, kiu estis nia delonga amiko kaj populariganto de La Ondo de Esperanto en la Suda Ruslando.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Vere trista novaĵo. Mi konis Vladimiron ne tro proksime, sed dum niaj malmultaj renkontiĝoj (laste – somere 2016) li ĉiam impresis kiel plej agrabla kaj afabla persono. Pacon al lia cindro!