La frosta Poludnica

Poludnica

La esperantistoj ne nur diskutas pri la akuzativo, ili ankaŭ vojaĝas (Foto: Vladimír Škuta)

La 35a renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj “Poludnica 2017” okazis la 5-8an de januaro en Malaltaj Tatroj (Slovakio). La tuta renkontiĝo okazis en vintra vetero, kiam la temperaturo variis inter –15°C kaj –20°C. La vetero turmentis la suprenirantojn sabate sur la antaŭpinto de Poludnica per la frosto –25°C.

La supreniro sur la pinton Poludnica (1 549 m) estis nur unu programero el la riĉa kvartaga programo. La antaŭpinton atingis 25 suprenirantoj el kvar landoj kaj kvin el ili sukcesis atingi la ĉefpinton. La plej juna partoprenanto estis la 14-jara slovakino Tereza Holúbeková, kaj la plej frue naskiĝinta partoprenanto estis la 67-jara ĉeĥo Karel Votoček. Tradicie esperantistoj kaj amikoj de Esperanto plukonstruis la Esperanto-obon, al kiu ili kontribuis 21,3 kg da suprenportitaj ŝtonoj el 12 landoj. Nun la Esperanto-obo havas 831,9 kg da ŝtonoj el la tuta mondo.

La ĉeftemo estis “Geokaŝado”, pri kiu prelegis Marek Blahuš (Ĉeĥio), kiu gvidis ankaŭ praktikan ekzercon. Al sporta aktivado apartenis naĝado en termala baseno, vizito de saŭno kaj ekskursoj en la valoj Jánska Dolina kaj Demänovská Dolina. Vizito de moderna kaj interaktiva Slovaka muzeo de naturprotektado kaj speleologio en la urbo Liptovský Mikuláš estis agrabla surprizo por ĉiuj.

Dum kvar tagoj estis prezentitaj 13 prelegoj pri diversaj vojaĝoj. Inter ili estis prelegoj pri la 12a Internacia Himalaja Renkontiĝo (Aleksander Zdechlik), pri la pola salminejo Kłodawa (Zofia Śmistek), pri Madagaskaro (Mária Pilková kaj Ján Vajs), pri Skandinavio (Adam Wilkus) kaj aliaj. Sciojn de geografio, vojaĝado kaj Esperanto prezentis konkursantoj en du duonfinalaj kaj unu finala kvizoj. En la kvizo venkis Karel Votoček antaŭ Mária Pilková kaj Robert Kamiński.

Unu programero estis dediĉita al la retejo de Poludnica, kie krom informoj pri la renkontiĝoj estas publikigitaj raportoj pri vojaĝoj kaj turismaj ekskursoj de esperantistoj. La renkontiĝo de vojaĝantoj enhavis ankaŭ kulturan dimension. Vendrede vespere estis lanĉitaj du ekspozicioj en la vilaĝa kulturdomo de la civito Liptovský Ján. La unua estis ekspozicio de artaj bildoj pri Poludnica de du pentristoj – patro Pavol Petráš kaj filo Pavol Petráš. Krom la partoprenantoj de la renkontiĝo ĉeestis ankaŭ vilaĝanoj, familianoj kaj amikoj de la artpentristoj. En la sama Kulturdomo estis instalita fotoekspozicio pri la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. Tri aŭtoroj Peter Baláž, Peter Rybín kaj Vladimír Škuta prezentis interesajn momentojn el la kongreso.

La riĉa kaj bunta programo estis interesa por 34 partoprenantoj el kvar landoj kaj ok slovakaj regionoj. La organizantoj daŭre preparas programon kiu estas malfermita por ĉiuj, ne nur esperantistoj. Dum la tuta renkontiĝo sonis Esperanto, kiu estis la plej bona formo de ĝia reklamado.

La sekva renkontiĝo okazos la 6-7an de januaro 2018.

Detala raporto kaj fotogalerio: www.poludnica.esperanto.sk.

Ján Vajs

Ĉi tiu teksto aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/01/slovakio-13

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi