Kreaktiva: Nova albumo de Jonny M

Jonny MLa fama regekantisto Jonny M post lia paŭzo por veki kreemon kaj kolekti kantojn, nun publikiĝis sian novan albumon Kreaktiva.

14 freŝnovaj kantoj, interalie, kunlabore kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj jOmO, dancigaj ritmoj kaj bone pripensitaj tekstoj atendas vin. Aldone estas kaptipovaj, kunkantindaj melodioj, kiuj sen via volo ekdancigas viajn piedojn.

La plej vigla kanto Ni estas fortaj jam havis sukceson en indonezia kongreso. Pliaj verkoj estas ekzemple la kanto Por mia patro, kiun Jonny M verkis por sia mortinta patro, la socio-kritika Ribeluloj kun Dolchamar, aŭ la kanto Bam bam, kiu temas pri la konservado de la medio kaj vegana manĝaĵo.

Jonny M jam faris koncertojn ĉie en la mondo, kaj kun tiu ĉi nova, mojosa verko li denove koncertos tra Esperantujo. Se vi volas viglan dancadon kaj kunkantantajn homojn en via kongreso, ne hezitu inviti lin!

Jonny M en tiu albumo estas:

Aŭtoro, ĉefvoĉoj: Jonas Marx.
Fonvoĉoj: Tabea Thomaschke kaj G-NA.
Gastaj kantistoj: La Perdita Generacio (Tomio Frejarö, Anna Burenius…) en Alte kaj espere, Dolchamar (Patrik Austin) en Ribeluloj. JoMo (voĉo kaj gitaro) en Bonvenon.
Registrita en Körner Studio (Kolonjo, Germanio)

La albumo Kreaktiva estas disponebla por la publiko ĉe Vinilkosmo en diversaj formatoj (sekvu la ligojn indikitajn por cxiu formato):
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205/2-kreaktiva.html

Krome la albumo disponeblas en la justa elsendfluejo 1D tusx (touch) alirebla tra la ABONKLUBO de Vinilkosmo:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Flo!
nome de la tuta teamo de Vinilkosmo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi