Etikedaj arkivoj: Flo Martorell

JoMo okcitanas: antaŭmenda kampanjo

La sendependa eldonejo Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.

Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La aparta Festo

Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | 1 komento

Viva Vento 2014

La 27-29an de aŭgusto en Visaginas (Litovio) okazos internacia seminario (kun subteno de la projekto Grundtvig) kaj Internacia Muzika Festivalo Viva Vento 2014. Partoprenos artistoj el Pollando, Italio, Francio, Skotlando, Litovio, Latvio kaj aliaj landoj. Inter la esperantistaj artistoj estas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

FESTO 2013: Estis bonega festivalo!

Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.

Etikedigita , , , , , , , , , , , | 9 Komentoj

FESTO: la programo konturiĝas

FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo. La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Patric ekkantis en Esperanto!

Vinilkosmo anoncis pri eldono de nova albumo en Esperanto: Okcitanio. Floréal Martorell (Flo), la respondenculo de Vinilkosmo, nomis min unu el la “kulpantoj” pri la apero de la disko. Tio ĝojigas kaj timigas min samtempe. Ĝojigas pro tio, ke realiĝis … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell

Aalen. – La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13an kulturpremion al la konata Esperanto-muzikisto kaj -eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la 24-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en la lingvo internacia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

La lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo

Por atingi FESTOn 2012 necesis veturi tra la Ĵurasa montaro kaj veni al la skistacio de Métabief piede de la Ora Monto (Mont d’Or) ĉe la limo inter Francio kaj Svislando. Estas belega montara loko kaj ankaŭ relative disa kun … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | 1 komento

La Artista Datumbazo reaktiviĝas

La Artista Datumbazo estis kreita en la jaro 2005 de E@I, EUROKKA kaj TEJO, sub la gvido de David Emil Wickström, kiu tiam aktivis en ĉiuj tiuj organizoj. La datumbazaro malaktiviĝis ekde 2008 pro manko de kunlaborantoj. Dum lastaj monatoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Necerta estonteco de Vinilkosmo

La 18an de septembro 2011 la ekzercejo №7 de Vinilkosmo suferis incendion, pro kiu forbrulis la ekzercejo kaj stokejo kun sonmaterialo, instrumentoj de la studio kaj de EUROKKA kaj parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo. Ni petis al … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , | 4 Komentoj

Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto

La dua hiphopa… Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendo de savitaj diskoj

Vinilkosmo lanĉis subtenan kampanjon post savado de diskoj, kiuj ne forbrulis, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingado de la incendio. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis tion … Legi plu

Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto

IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair. Krom la prelegoj, laborgrupoj, … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011

Esperanto Subgrunde renaskiĝas 11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj. Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton