Ni lavis la barbon de Zamenhof… ankaŭ la memorŝtonon

Budapeŝto

En la jaro 1966a okazis la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto. Kadre de ĝi estis inaŭgurita la Esperanto-parko ĉe la piliero de la ponto Erzsébet, kiu eĉ estis trovebla dum longa tempo per tiu nomo sur la mapoj de la urbo. La tiama urbestro mem inaŭguris la parkon, kie estis trovebla ankaŭ Esperanto-fontano kun ĉ. kvinmetra diametro, memorŝtono kun alto 70 cm, kaj statuo de Zamenhof.

La fontano antaŭlonge paneis, sed la Esperanto-memorŝtono kaj la statuo havas regulajn turistajn vizitantojn, kaj ankaŭ mi mem ofte haltas ĉi tie dum urborigaradaj ekskursoj kun esperantistaj grupoj.

BudapeŝtoDum la kvin pasintaj jardekoj al la ŝtono kaj statuo algluiĝis amaso de polvo, malpuraĵo, kaj lastatempe ni hontis pro ilia aĉa aspekto antaŭ la eksterlandaj vizitantoj. Pro tio kun kelkaj volontuloj de la Fondaĵo Eszperantó ni decidis, ke ni alportos kelkajn viŝbroŝojn, purigenzojn kaj akvon, kaj ni lavos la barbon de Zamenhof kaj kompreneble la tutan statuon kaj ankaŭ la memorŝtonon.

Ni sukcesis forigi 25-30 jaran malpuraĵon e; la pasinta 50-jara historio, sed restis ankoraŭ 20 jaroj por la sekva printempo…

Dankojn al la volontuloj de Fondaĵo Eszperantó en Hungario!

Szilvási László

P.S. Verŝajne ankaŭ aliaj ZEO-j kaj memorŝtonoj ĝojus pro ioma purigado…

Fonto: Diskutlisto por membroj de UEA

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi