UEA serĉas grafikistojn

UEA serĉas grafikistojn por ĉiuspecaj grafikaj laboroj, de la plej simplaj ĝis la plej defiaj.

Se vi spertas pri iu(j) el jenaj laboroj:

  1. retpaĝaspektigo
  2. libroaspektigo
  3. enpaĝigo
  4. kompostado
  5. reklamgrafikarto
  6. hejmstilkreado
  7. ajna alia grafika aspektigo

Se vi emas labori sub la jenaj kondiĉoj:

  1. UEA pagas laŭ fakturo
  2. Vi laboras en via loĝloko, laŭ komisio pri unuopaj projektoj aŭ taskoj, eventuale ankaŭ pri kelkaj konstantaj taskoj kun antaŭvidebla enspezo
  3. La laboro estas plene rekompencata nur, se la limdatoj antaŭe interkonsentitaj estas respektitaj

UEA serĉas vin!

Kandidatiĝu ĝis la 14a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo la 6an de decembro 2016! Vian kandidatiĝon sendu al direktoro@co.uea.org, kaj ĝi konsistu el:

  • Esperantaj vivresumo kaj motivletero
  • ekzemploj de jamaj grafikaj verkoj
  • propono pri kiu aspekto de la laboro vi interesiĝas
  • propono pri rekompenco por via laboro

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №651.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi