BET-34 en Veisiejai (1998)

BET-34
En la inaŭguro de la Zamenhof-monumento en Veisiejai.

Veisiejai gastigis BET-34

De la 17a ĝis la 24a de julio 1998 en agrikultura lernejo de Veisiejai gastis kaj laboris 253 esperantistoj el 14 landoj, partoprenantoj en la 34aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La partoprenantoj estis: el Litovio – 157, el Pollando – 56, el Finnlando – 13, el Latvio – 9, el Estonio – 5, el Svedio – 3, el Belorusio – 3, el Aŭstralio, Britio, Danio, Francio, Germanio, Nederlando, Ukrainio – po 1. Kiel kutime, dominis virinoj (64 procentoj).

Laŭ aĝo la statistiko jena: junuloj ĝis 18 jaroj: el Litovio 22, el eksterlandoj 7, entute 29; 19-25-jaruloj: el Litovio 24, el eksterlandoj 8, entute 32; 26-60-jaruloj: el Litovio 94, el eksterlandoj 44, entute 138; pli ol 60-jaraĝaj: el Litovio 17, el eksterlandoj 37, entute 54.
BET-34
La programo estis tradicia: diversnivelaj E-kursoj (ilin gvidis Trevor Steele, Nina Pietuchowska, Danuta Kowalska kaj Monika Bilnik); somera universitato; seminarioj por klubestroj kaj por E-instruistoj; debatoj pri situacio de E-movado; ekskursoj al Druskininkai kaj Liškiava; spektado de filmoj; koncertoj de vilaĝa kapelo el Lazdijai kaj de esperantistoj el Panevėžys; spektakleto Sigutė de Kaunasa junulara E-klubo; ekspozicio de florkomponaĵoj de Algimantas Raižys. Okazis ankaŭ katolika meso kaj ekumena diservo. La partoprenantoj vizitis lokan muzeeton, kie estas ankaŭ anguleto dediĉita al L.Zamenhof. La partoprenantoj ĉiutage senpage ricevadis informilon Laga Ondo.

BET-34

BET-34: En koncerto

Tamen la ĉefa evento sendube estis inaŭguro de nova monumento al la kreinto de Esperanto. La iniciatintoj de la monumento estis pastro Pranas Gavėnas kaj Alfonsas Vitkauskas el regiona centro Alytus. La buston de Ludoviko Zamenhof el granito ĉizis skulptisto Julius Narušis. La inaŭguron, kiu okazis la 22an de julio en urba parko, honoris nepo de la aŭtoro de Esperanto L. Zaleski-Zamenhof veninta el Parizo. Lia parolado estas publikigita aparte. Salut-mesaĝon sendis ŝtatprezidento de Litovio. En la inaŭguro partoprenis oficialaj reprezentantoj de distrikta kaj loka administracio, du parlamentanoj, multaj loĝantoj de Veisiejai. Ĉe la nova monumento oni metis florojn…

Surskribo en la litova kaj en Esperanto tekstas:

Kreinto de Esperanto
Ludoviko Zamenhof
en 1885 verkis en Veisiejai
unuan lernolibron de la Internacia Lingvo.

Sur la flankaj platoj de la piedestalo oni povas tralegi en la ambaŭ lingvoj citaĵon el parolo de L. Zamenhof en Londono dum Universala Kongreso en 1907, kie li mencias Litovion:

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro…

BET-34

La monumento en la urbeto, kie Zamenhof iam loĝis, dece kompletigos liston de ZEOj en la tuta mondo.

Saluto de la Litovia ŝtatprezidento

Estimataj esperantistoj,

mi ĉiam estis sorĉita kaj ravita pri Via agado, kiu enhavas kulturan sperton de la homaro kaj instigas komunikiĝon kaj interkompreniĝon. Al Via agado ĉiutage aliĝas ĉiam pli multe da homoj, disvastiĝas geografio de lingvo Esperanto, kaj la aranĝoj iĝas tradiciaj. Tio signifas, ke la kreaĵo de Ludoviko Zamenhof ne restos nur historia memoraĵo, sed ĉiam estos viva kaj bezonata por la homoj.

Mi esperas, ke la monumento en Veisiejai iĝos parteto de nia dankemo al Ludoviko Zamenhof pro tio, ke nomo de Litovio ofte en la mondo estas menciata kiel naskiĝlando de Esperanto.

Mi elkore salutas Vian kunvenon. Mi deziras varman kunlaboron, enhavoriĉan agadon kaj belajn rezultojn.

Vilnius, la 19an de julio 1998
Valdas Adamkus

Parolado de L. Zaleski-Zamenhof

La 22an de julio 1998 dum la inaŭguro de la monumento en Veisiejai

Kun varma, kortuŝa amsento mi revenas hodiaŭ, dank‘al via afabla invito, al Veisiejai por ĉeesti kun vi la inaŭguron de la impona monumento, kiun vi starigis por honori la memoron de Doktoro Zamenhof.

La ĉarma urbeto de Veisiejai estas ja mejloŝtono sur la vojo de la vivo de mia Avo. Ĉi tie Li startis, kiel juna kuracisto, Lian profesian karieron ĉi tie Li finrafinis verkon de Lia vivo: La lingvon Internacian. La vejsejanoj de Lia epoko rakontadis al siaj infanoj, ke preskaŭ neniam ili povis observi estingon de lumo en la fenestro de “la Doktoro”: dumtage Li sindoneme helpis homojn venki malsanon de ilia korpo; dumnokte Li pacience ellaboris la rimedon kontraŭ la malsano de ilia animo: kontraŭ malamo inter homoj diversnaciaj, homoj diverskulturaj, homoj diverslingvaj; malamo kaŭzata de la reciproka malkompreno…

Multaj personoj tra la mondo, multaj grupoj ŝatas diskuti pri la origino de mia Avo. Oni kutimas en la enciklopedioj difini Doktoron Zamenhof kiel “polan kuraciston”; aliloke oni trovas lies difinon kiel de “ruslanda hebreo”; tamen mi trovis ankaŭ tekston, verkitan okaze de lia centjara jubileo, kie profesoro Waringhien, konata franca esperantologo, skribas: “…Litovujon li sentis kiel sian patrujon, …ĉar li pasigis siajn plej feliĉajn feriojn en Veisiejai…” Kaj ni ne forgesu, ke al tiu feliĉo ja kontribuis juna fraŭlino el Kaunas, tiam fianĉino, poste edzino kaj patrino de Liaj infanoj, litovianino, daŭre amata de Li dum tuta vivo…

Fakte, naskiĝinte en, tiam ruslanda, Bjalistoko, Ludoviko Zamenhof, ankoraŭ kiel juna knabo, translokiĝis kun la familio al Varsovio; Li poste studis en Moskvo, en Varsovio kaj en Vieno; sekve Li profesiis en Litovujo, en Belorusio, en Ukrainio kaj fine en Pollando, tiam sub la rusa kaj poste sub la germana regado. Kaj estis la francoj, kiuj nomis Doktoron Zamenhof Kavaliro de la Honora Legio, same kiel la hispanoj, kiuj honoris Lin per la medalo de Isabella la Catolica. Fine tamen estis Svislando, kiun Li elektis por edukado de siaj infanoj… Kiel ĝuste skribis siatempe profesoro Lapenna: “Zamenhof… leviĝis super sia popolo kaj fariĝis loĝanto de la mondo, apartenanto al la homaro…”

Sekve, Doktoro Zamenhof, laŭ Liaj propraj vortoj, esprimitaj jam en la jaro 1905, dum la Unua Kongresparolado en Bulonjo sur Maro, apartenas al ni ĉiuj: “… membroj de … malsamaj popoloj, starantaj unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke… kaj premas al si reciproke la manojn… sincere, kiel homo al homo…” Tial en la solena momento de inaŭguro de tiu monumento omaĝe al mia glora Avo, en la loko de Lia feliĉa juneco, mi citu la “Saluton al Zamenhof” verkitan de Lia fidela svisa amiko, tiam ankaŭ tre juna, Edmond Privat:

Al ĉiuj popoloj benatan donacon
Vi faris trafante la vojon plej bonan:
En korojn de l‘homoj eksemis vi pacon,
Sur lipojn semante la lingvon belsonan.

Mi ŝatus aldoni, ke tiu “benata donaco”, tiu neŭtrala “lingvo belsona” celas servi la protektadon de medio kultura, la protektadon de lingvoj naciaj – vehikloj de kultura diverseco; kontribuante tiamaniere al la longdaŭro de kultura riĉeco de la homaro. Same kiel protektado de medio natura kontribuas al la longdaŭro de vivo sur nia terglobo. Mi deziras omaĝe mencii la tiurilatan sindoneman agadon de Doktoro Valdas Adamkus, la meritplena Prezidento de Litova Respubliko, varma subtenanto de la hodiaŭa evento.

BET-34

Inaŭguro de la Zamenhof-monumento en BET-34. Parolas Ludoviko Zaleski-Zamenhof, maldekstre staras Povilas Jegorovas. Fore en la unua vico de maldekstre Jonas Sidaravičius (Veisiejai), tiama litova parlamentano nun membro de La Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis (Vilnius), Arimantas Račkauskas (Kaunas), la lasta dekstre Algimantas Piliponis (Vilnius). En la dua vico de maldekstre Zenonas Sabaliauskas (Veisiejai).

Okaze de la inaŭguro de Zamenhof-monumento en Veisiejai

Estimataj partoprenantoj,

mi elkore salutas vin ĉiujn en ĉi grava momento, kiam en Veisiejai estas inaŭgurata monumento honore al la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, D-ro L.L.Zamenhof. Mi gratulas la lokajn aŭtoritatojn kaj la lokajn esperantistojn, ke en via urbo ekde nun estas unu plia konkreta omaĝo al la memoro de tiu nobla humanisto, kiun Unesko siatempe oficiale agnoskis aparteni al la grandaj personecoj de la homaro.

D-ro Zamenhof apartenas ankaŭ al la historio de Veisiejai, ĉar dum iom da tempo li mem estis vejsiejano. Liaj noblaj trajtoj kiel kuracisto, kiu flegis malriĉulojn eĉ sen pago, ofte aperis ĝuste en tiu periodo. En biografioj pri Zamenhof oni legas, ke ankoraŭ longe post lia foriro oni parolis pri li kiel “bona ruĝbarba kuracisto”.

Sed se Zamenhof estas parto de la historio de Veisiejai, same ankaŭ Veisiejai apartenas al la historio de Esperanto. Ĝuste tie la aŭtoro de Esperanto donis al sia lingvo ties finan poluritan formon. Tial Veisiejai signifas gravan mejloŝtonon en la historio de la Internacia Lingvo kaj ĝian nomon trafos ĉiuj, kiuj studos la evoluon de tiu lingvo kaj la vivon de ĝia aŭtoro.

Konante tiun historian fonon mi tre bedaŭras ne povante mem ĉeesti tiun ĉi festan okazaĵon. Des pli mi do esperas, ke mi ne bezonos longe atendi la tagon, kiam mi ja havos okazon propraokule admiri la monumenton, kiun vi nun havas la honoron inaŭguri.

Tiu ĉi inaŭguro estas samtempe la kulmino de la 34aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Tial mi adresas miajn salutojn tute aparte al ĝiaj partoprenantoj, dezirante al vi agrablajn tagojn, dum kiuj vi ĉerpos multe da nova energio por plu porti antaŭen la ideojn de tiu granda vejsejano, pri kies vivoverko memorigas la nova monumento.

Roterdamo, la 22an de julio 1998
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio

Alvoko de la partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj – 34
al Klerigministerioj de Estonio, Latvio, Litovio

La internacia kunlaboro tutmonde kaj en Baltiaj landoj konstante pliintensiĝas. Nuntempe en lernejoj de Baltiaj respublikoj gelernantoj devas lerni kelkajn lingvojn. Lernado de dua nacia fremda lingvo estas granda ŝarĝo por lernantoj ankaŭ por niaj ŝtatoj.

Ni proponas solvon, kiu permesas ŝpari monon kaj donas eblecon pli bone ellerni gepatrajn lingvojn kaj aliajn pli necesajn studobjektojn. Jam pli ol 110 jarojn en la mondo sukcese funkcias neŭtrala internacia lingvo Esperanto, agnoskata kaj rekomendata de UNESCO. Logika gramatiko, klara fonetiko kaj konstanta loko de akcento en vortoj ebligas multfoje pli rapide ĝin ellerni ol naciajn lingvojn. Ĝi estas ankaŭ fleksebla kaj esprimriĉa. Ĉiujare okazas tutmondaj kongresoj de esperantistoj, kie miloj da diversnaciaj partoprenantoj interkomunikiĝas sen interpretistoj. Uzado de Esperanto pli kaj pli disvastiĝas en la mondo. Pri tio atestas ankaŭ riĉaj paĝoj en Interneto.

Instruado de Esperanto en Baltiaj landoj plivastiĝas. Ekzemple, oni fakultative instruas Esperanton en Litovio: en universitatoj de Klaipėda kaj Šiauliai. Kiel elekteblan studobjekton oni lernas Esperanton en Pedagogia lernejo de Marijampolė, en 37a lernejo de Kaunas. Kiel elektitan lingvon oni studas ĝin en Latvio: en Ekonomika kaj kultura altlernejo en Riga kaj aliloke.

En 1997 direktorino de Kleriga departamento de Litovia Klerigministerio jam subskribis dokumenton, laŭ kiu estas oficiale permesita instruado de Esperanto en Litoviaj lernejoj kiel libere elektita studobjekto kun deviga vizitado de lecionoj.

Ni afable petas Klerigministeriojn de Estonia, Latvia kaj Litovia Respublikoj rekomendi instruadon de Esperanto kiel de dua libere elektita fremda lingvo en niaj ŝtatoj. Ni opinias, ke tio efektive kaj praktike plifortigos kunlaboradon inter niaj popoloj.

Je la nomo de partoprenantoj de koncernaj Esperanto-Asocioj:
Prezidanto de Estona Asocio de Esperanto Aŭgusto Kilk
Prezidanto de Latva Esperanto-Asocio Alida Zigmunde
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas

La 23an de julio 1998

Fonto: Litova Stelo, 1998 №5, p. 1-7

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/03/bet-37/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al BET-34 en Veisiejai (1998)1

  1. Valdas Banaitis diras:

    Mi vizitis ambaŭ BETojn en Vejsejo: BET-6 (1964) kaj BET-34 (1998)
    Al la unua mi venis kun 16 kursanoj el Kovna studenta turista klubo, uniformitaj per verdaj ĵinzoj. Rekte el la tendaro 1ni + 4 moskvanoj en 5 tendoj aŭtosopis al Uĵgorod por marŝi piede tra Karpatio parolante esperante kaj kantante: “Marŝu, marŝu, kamaradoj, helan estontecon havas ni! Estas seka la botel’, kaj malplena la sitel’, kaj Karpata pado estas antaŭ ni!!El tiu tempo restis memoro pri Tatjana Preobraĵenskaja el Moskvo, kiu perdiĝis en montaro kaj estis revokita per sonora krio PREO!!!n Ĝis nun ni uzas tion resonan krion EO! por atentigi konaton rimarkitan en amaso. Funkcias mojose.
    Post la dua restis romano de Trevor Steele pri Bergen-Belsen, kiun mi prunte tralegis kaj decudis nepre aĉeti. Sed La monumento de Zamenhof estas tute neadekvata. Li venis al Vejseja ŝtetlo apenaŭ 25-jara kaj tie finpretigis La Lnuan Libron. Lingvon li tovan li ne konis kaj nur unu oportunan vorteton (TUJ) prenis el ĝi. Li tute ne aspektis tia kalva maljunulo. La citaĵo sur la monumento venas el jaro 1908, post 24 jaroj, kaj temas pri lia infaneco en Belostoko ĝis 13-jara aĝo, ne pri Litovio, sed pri Litvo – la tuta teritorio norde de Pripjat-rivero, kies loĝantoj parolis kaj nun parolas lingvon rutenan(bjelarusan). Lingvo litova tiam estis parolata nur trans la Sejna limo, ekde la la baseno de Ŝeŝupa rivero, kion atestas la unua rakonto pri Litovio, originale verkita de Osip Elleder kaj presita tra tri numeroj de “The Esperantist” en 1905.

Respondi