La 14an de novembro forpasis en Zagrebo
Lucija Borčić (1921-2015)
Ŝi naskiĝis la 26an de julio 1921 en Podšpilje sur la insulo Vis. Ĝis sia emeritiĝo ŝi laboris kiel oficisto de la Plastikarta Asocio de Kroatio. Ŝi lernis Esperanton en 1940 kaj ekde 1946 aktive partoprenis en la movado, plenumante diversajn funkciojn loke kaj nacie, precipe animante la Esperanto-Societon “Bude Borjan” en Zagrebo, en kiu ŝi estis komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto. Ŝi ankaŭ ofte gvidis kursojn laŭ sia propra rekta metodo, prelegis kaj aktoris.
Borčić estis sekretariino de la 38a UK en Zagrebo (1953). Membro de UEA ekde 1948, ŝi estis vicdelegito en Zagrebo 1952-1961 kaj 1980-2010, kaj fakdelegito pri turismo 1980-1984. Ŝi estis membro de la Akademio Literatura de Esperanto kaj de ĝia antaŭulo Esperantlingva Verkista Asocio.
En Borčić la kroata literaturo perdis sian plej fekundan esperantiganton. Ŝi tradukis Kantoj de l’silento de Zora Heide (kun I. Borovečki kaj E. Lapenna; 1984), La bluoj de Vesna Parun (1999), Lumo kaj ombro de Ivan Golub (kun M. Belošević kaj Z. Heide; 2009), kaj verkojn de multaj aliaj aŭtoroj por antologioj kaj revuoj. Propran orginalan poezion ŝi publikigis en la kolekto Pulsas la viv’; poemoj 1997-2001 (2001). Ŝi tradukis ankaŭ fakan literaturon, i.a. Socialisma memmastrado de E. Kardelj (1986) kaj Mi resanigis PPPetron de P. Čimbur (1995). Kiel vortaristo ŝi aŭtoris Granda vortaro Esperanta-kroata (2008) kaj Granda vortaro kroata-Esperanta (2009), kun resp. 42 000 kaj 57 000 leksikaj unuoj la plej ampleksaj Esperanto-vortaroj por kroatoj.
Pro siaj elstaraj meritoj Lucija Borčić estis elektita kiel Honora Membro de UEA en la 86a UK en Zagrebo (2001).
Ni funebras kaj kondolencas.