Medalo pro Esperanto

Edward KozyraEdward Kozyra, konata Esperanto-aktivulo kaj propagandisto de la internacia lingvo, vicprezidanto de la Pollanda asocio “Eŭropo-Demokratio-Esperanto”, ricevis la Bronzan Krucon de Merito pro la promociado de Esperanto.

La premiado okazis en la Ŝekspira Teatro en Gdansko kadre de la konferenco “25 jaroj de memregado. Defioj por la venontaj 25 jaroj”. Komisiite de la Pollanda prezidento Bronisław Komorowski, la Pomeria vojevodo Ryszard Stachurski enmanigis la Oran Krucon de Merito al Gabriela Lisius pro la libervola sangodonado; la Arĝentan Krucon de Merito ricevis Jerzy Kapejewski pro popularigado de la pollandaj historio kaj kulturo. Inter la tri laŭreatoj de la Bronza Krucon de Merito estas Edward Kozyra, ricevinta la ŝtatan distingon pro la promociado de Esperanto.

La ceremonion ĉeestis, interalie, Bogdan Borusewicz, prezidanto de la Pollanda Senato, Pomeriaj senatanoj, lokaj aŭtoritatoj. En la festa ceremonio Edward Kozyra transdonis al kelkaj el la altrangaj ĉeestantoj sian freŝe eldonitan preskaŭ dumilpaĝan kvinvoluman Esperantan-anglan-polan vortaron.

Halina Gorecka

La redakcio de La Ondo de Esperanto kaj de La Balta Ondo gratulas la senlacan samideanon Kozyra!

Fontoj:
http://www.gdansk.uw.gov.pl/urzad/aktualnosci/item/1403-25-lat-samorzadnosci-medale-dla-zasluzonych
http://www.malbork1.pl/artykul/39979/medal-za-propagowanie-esperanto

Ĉi tiu artikolo aperos en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/07/pollando-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Medalo pro Esperanto

  1. Paul Desailly diras:

    Multajn dankojn kaj gratulojn. Wielkie podziękowania i gratulacje

  2. Mikaelo Povorin diras:

    Malofta okazo! Koran gratulon al la premiito! Eh, ne ĉiuj ŝtatoj tiel aprezas esperantistojn…

  3. Eduardo diras:

    Jen la ligilo al la ceremonio de premiado per la shtataj ordenoj (la Merir-krucoj) en Shekspir-teatro en Gdansko, sur la foto la unua de dekstre estas Vojevodo de Pomerio Ryszard Stachurski kaj meze staras esperantisto Eduardo Kozyra: http://www.liniewo.pl/wp-content/uploads/2015/07/P6300010.jpg

  4. Eugeno Macko diras:

    Kara Eduardo,
    gratulon por la ricevo de la gravan distingon de la Pollanda Prezidento Branislaw Komorowski por viaj diligentaj multflankaj laboroj por Esperanto. Mi memoras kiel jam kelkaj jaroj kiam ni renkontighis,unu de viaj plej gravaj temoj estis chiam la vortaro.
    Amike
    Eugeno Macko

  5. Dennis Keefe diras:

    Estas interese kiam Esperantistoj premias aliajn Esperantistojn, sed estas multoble pli interese kiam homoj ekster la Movadoj faras tian premiadon al ni Esperantistoj.

    Shajnas, ke tiu kvinvoluma vortaro mirinda laboro. Mi esperas iam legi pri lia verkado de tiu impona verko, char mia shatokupo estas vortaroj, kaj mi chiam interesighas pri kial kaj kiamaniere verkistoj de vortaroj elektis ghuste tian malfacilan kaj tre longan tasko.

Respondi