Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

ValleUnuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

“Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro”, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. “Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero”.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave. Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu “transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj Esperanto-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj”.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 519.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”1

  1. Reinhard Haupenthal diras:

    UEA-redaktoro

    Libera Folio donis al siaj legantoj du informojn pri ĉi temo: 1) la gazetaran komunikon de UEA (2013-10-17), kaj intervjuon kun Fabricio Valle (sam-date).
    Ni iom analizu la tekstojn:

    1. Kiel en skriba sinprezento oni montras “grandan energion kaj kreemon”? (Formuloj de Fettes.) Kaj kie legeblas la “telefona intervjuo” kiun li faris kun la brazilano?

    2. La “eldon-entrepreno” de Valle konsistas el du titoloj (laŭ la katalogoj de IEMW kaj UEA). Energio kaj kreemo?

    3. La ok numeroj de Brazila Esperantisto redaktitaj de Valle kuŝas antaŭ mi. Kio en ili “elstaris grafike, stile kaj enhave”, mi ne scias. Ke li limiĝis al ok numeroj li mem juĝas “granda mispaŝo”.

    4. Eble la sobro de la realo baldaŭ pikos en la puf-vangajn planojn de Valle kaj ili krevos kiel sap-veziko. Bombasta retoriko ne helpas.

    Pri la intervjuo:

    1. Kion konkrete signifas: “Mia kunredaktoro estas Heraklito […] kiu flustras al mi en la orelon […]” Ĉu jam spiritisma halucino? Similan deliron oni legis jam en “Brazila Esperantisto” (2002: 320, p. 34). Sed Valle scias: “La mondo eterne fluas kaj ĉiam ŝanĝiĝemas.”

    2. Kion, en la lingvaĵo de la duopo Fettes-Valle signifas la metaforado “iri rekte en la kernon kaj pritrakti kompetente la tranĉajn eĝojn”? De kie Valle prenas la certon, ke “la rezulto kontentigos ĉiujn” kaj kion signifas “mi garantias”?

    3. En kiun “novan fazon” eniras laŭ Valle “nia kara lingvo”?

    4. Jen la ĝis nun pruvitaj talentoj de la nova redaktoro: a) komerca peranto, b) eldonisto (de du libroj?), c) distribuanto de kosmetikaĵoj, ĉ) makleristo de nemoveblaĵoj d) peranto de ĉinaj risortaj matracoj.

    5. Valle “startos kampanjon” (kredeble: startigos) por distribui 5000 varbilojn. Sukceso garantiata?

    6. Valle revas “reveni en Roterdamon” “por ĝui la vivon kaj gustumi denove la roterdamajn bierojn”. Ĉu la membroj de UEA financos ĉi bier-vojaĝon?

    7. Jar-deko ekster la fluoj de la Movado – kia kvalifiko estas tio por redaktoro de UEA?

    Post tiom da svagoj oni sci-volas pri agoj. La kurteno leviĝos januare…

    Reinhard Haupenthal

Respondi