Velikij Novgorod: LF tradiciiĝas

LF en NovgorodLa 6an de oktobro en Velikij Novgorod okazis la dua lingva festivalo. Per tiu fakto la lingva festivalo en ĉi tiu nordokcidenta Ruslanda urbo iĝis ĉiujara tradicio. La lokaj aktivuloj montris, ke ili ne timas daŭre okupiĝi pri la afero.

Ŝarapov

Maksim Ŝarapov

La Novgoroda festivalo estas inter la malplimulto de la lingvaj festivaloj, organizataj de neesperantista institucio. Ĝin faras la fakultato pri lingvistiko kaj interkultura komunikado de la urba ŝtata universitato. La ĉeforganizanto, postdiploma studanto de la fakultato Maksim Ŝarapov, tamen parolas Esperanton.

Krom la lokaj prelegantoj multaj venis el Peterburgo kaj Moskvo. La rusdevena programisto Petro Saveljev vojaĝis plej longe – el la ĉeĥa urbo Brno – por prezenti la ĉeĥan kaj la finnan, al kiuj li estas enamiĝinta.

Vjaĉeslav Ivanov prezentas Esperanton

Esperanto estis prezentita de Vjaĉeslav Ivanov el Sankt-Peterburgo. Lian prezentadon ĉeestis 19 personoj – pli multe ol ĉiun el la aliaj prezentadoj. La publiko aparte ŝatis la anekdoton pri Grabowski, kaj la ideon, ke Esperanto per sia reguleco ne igas onin aspekti malpli saĝe, kiel la pli komplikaj etnaj lingvoj. Ĉiuj ricevis presitaĵon pri la eblecoj lerni kaj praktiki Esperanton. Oni promesas la trian lingvan festivalon komence de oktobro sekvajare. Venu gaste.

Vjaĉeslav Ivanov

Fotoj de Sofja Greŝnaja

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/10/229lf/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Velikij Novgorod: LF tradiciiĝas

  1. dennis keefe diras:

    Estas tre bone, ke en la urbo Velikij Novgorod, ke NE-esperantista institucio, la fakultato pri lingvistiko de la loka universitato, organizis Lingvan Festivalon.

    Kiel multe da Esperantistoj kiuj mem organizis Lingvan Festivalon scias, la organiza laboro povas bezoni multe da tempo, kaj eventuale, mono. Se aliaj helpas al ni pri la ghenerala laboro de Lingva Festivalo, tio estas bona, char tio permesas al ni fokusighi pri la esperanta parto, kaj limigi niajn financajn riskojn.

    Eble kelkaj Esperantistoj memoros, ke la grandega Lingva Festivalo de Anglio de 2011 estis organizita de NE-Esperantisto Max Marcek. Tamen, en tiu sama festivalo, la Esperantistoj ludis gravan rolon, kaj estis Profesoro John Wells, kiu lanchis tiun festivalon per sia malferma parolado.

    Krome, tiu sama ne-esperantista Lingva Festivalo estis la kialo por la ekapero de Esperanto sur la BBC televida programo. Tutlanda apero pri Esperanto sur tutlanda televido jam okazis ne nur en Anglio, sed ankau en Chinio kaj en Francio. Notinde.

    Estas bone, fakte tre bone, se Esperanistoj organizas Lingvajn Festivalojn, kaj la Rusoj povas fieri pri la longa listo de Lingvaj Festivaloj, tre sukcesaj, kiuj ekaperis en multaj urboj en Rusio. Tio komencighis kun Aleksandro Blinov en Cheboksari, kaj tiu multjara festivalo estigis centojn da novaj eklernantoj de Esperanto. Centoj, lau mia scio. En la lastaj jaroj shajnas, ke neniu alia esperanteca evento tiom sukcesis altiri novajn lernantojn de nia lingvo. Notinde.

    Do, estas bone se Esperantistoj starigas Lingvajn Festivalojn kaj lernas de la Rusoj. Ankau estas bone, ke ne-esperantistoj ludas rolon, char tiu permesas al ni Esperantistoj koncentrighi pri nia lingvo, kaj pri la ekinstruado al novaj gelernantoj.

    Amike,

    Dennis Keefe

  2. A. Künzli diras:

    De nun, mi nomas vin shafoj. Mäh Mäh Blök blök. Chu sufiche kruele?
    http://www.youtube.com/watch?v=N36HCyKKJVM

  3. Väčesláv diras:

    » chi tiuj prezentantoj

    Evidente ĉi tiu dika trolo eĉ ne legas la tekstojn, sub kiuj li serĉas sian trolan manĝon.

  4. Cindy McKee diras:

    Kunzli, vi estas kruela persono.
    Mi publike riproĉas la gastigantojn de tia krueleco. Kial vi permesas tion tiel longe???????
    Li jam kondutas en tiu maniero dum jaroj!
    Dum jaroj, damne.

  5. A. Künzli diras:

    Esperanto kaj shafoj – tre tauga kombino!
    (sed oni ne miras – chi tiuj prezentantoj de Esperanto ne faras tro inteligentan impreson).

Respondi