Baldaŭ 24 aŭ eĉ 30 lingvoj, sen Esperanto

Vide el Bruselo

Foto de EK

Ĉu la estontaj generacioj de eŭropanoj parolos nur angle? (Foto de la Eŭropa Komisiono)

Antaŭ 50 jaroj la esperantistoj esperis, ke la Zamenhofa kreaĵo estos inter la la oficialaj lingvoj de la Eŭropaj institucioj apud la franca, germana, itala kaj nederlanda. En 1974, kiam aldoniĝis la dana kaj la angla, tiaj esperoj restis en esperantistaj rondoj. Nekredeble, sed la esperoj de la plej entuziasmaj esperantistoj ne disiĝis, kiam aldoniĝis la greka (1981), portugala kaj hispana (1986), finna kaj sveda (1995).

Eĉ en la mensoj de la plej duraj esperantistoj la jaro 2004a devintus konfirmi, ke Esperanto politike tute ne eblas en la Eŭropa Unio (EU). Tiam la Eŭropaj institucioj saltis de 11 al 20 oficialaj lingvoj pro la aldono de la ĉeĥa, estona, hungara, latva, litova, malta, pola, slovaka kaj slovena. La plej freŝaj aldonoj estas la bulgara, irlanda kaj rumana (2007) kaj baldaŭ la kroata. Eĉ se aliĝanta lando devas traduki pli ol 100 mil paĝojn de EU-leĝoj al sia nacia lingvo, ĝi ne pripensis alian solvon ol promocii nur sian nacian lingvon.

La 1an de julio, kiam Kroatio aliĝos, EU havos 24 oficialajn lingvojn kaj estos survoje al pli ol 30 lingvoj. Plej grave, la Eŭropa Komisiono (EK) ŝajne dungos la saman kvanton da tradukistoj kaj interpretistoj por la serba, montenegra kaj bosna, kiam tiuj landoj aliĝos al EU. Antaŭ dudek jaroj dum la interna milito en la eksa Jugoslavio tiuj lingvoj estis kutime konsiderataj kiel unu sama lingvo, same kiel hodiaŭ neniu parolas pri la aŭstra kiel lingvo aparta de la germana. Tio ankaŭ estas konfirmo de la principo, ke lingvo estas konstruaĵo de ŝtato ne bazita sur la principoj de facileco aŭ neŭtraleco.

Fronte al la aliĝo de Kroatio, EK-funkciuloj ankoraŭ ne povas respondi al la demando: ĉu ĝi bezonos nur 61 tradukistojn por traduki kroaten aŭ poste trioble sesdek por la serba, montenegra kaj bosna. “Serbio, Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino ankoraŭ ne estas membro-landoj. Sekve, la Komisiono ne havas starpunkton pri la nombro de tradukistoj por la lingvoj de tiuj landoj”, – diris funkciulo.

La serba-kroata ne estas unika kazo. Nuntempe, la moldova estas la oficiala lingvo de Moldovio, sed granda parto de ties parolantoj ĝin konsideras varianto de la rumana. Eĉ la Rumania registaro neas, ke la moldova estas lingvo. Kaj multaj bulgaroj nevolonte akceptas la makedonan kiel apartan lingvon. Feliĉe en la Okcidenta Eŭropo la flandra varianto de la nederlanda ne fariĝis oficiala EU-lingvo. Ni ankaŭ ne havas tradukistojn kaj interpretistojn por la skota, kimra kaj irlanda versioj de la angla.

Nur tre timide en EK oni komencas pripensi, kiel plenumi sian leĝan devon havigi tradukon en “oficialaj” lingvoj laŭ la Eŭropaj Traktatoj kaj en la reglamento 1/1958 de EK. “Kiel la Komisiono organizos sian laboron plenumante tiun devon, estas interna afero pri kiu la Komisiono decidos kiam proksimiĝos la membriĝo de tiuj landoj”, – respondis la funkciulo.

Pro la pligrandiĝo de EU kaj kresko de ties kompetento kaj agadoj, la traduka departemento de EK en 2012 traktis ĉ. unu milionon 750 mil paĝojn pere de 2300 oficistoj, du trionoj de kiuj estas tradukistoj. EK plu argumentas, ke la tradukado kostas “nur” 330 milionojn da eŭroj ĉiujare, t. e. 0,60 EUR por ĉiu EU-civitano. Aliflanke, EU kun siaj 23 lingvoj jam funkcias plejparte angle. En la pasinta jaro 77,06% de la dokumentoj tradukitaj en EK estis origine skribitaj angle, nur 5.2% france kaj 2.9% germane.

EK-funkciuloj proklamas, ke ĝi limigis la kreskon de la traduk-kostoj al nur 20% dum 2004–07, kiam la nombro de la oficialaj EU-lingvoj duobliĝis. Funkciuloj ankoraŭ diras, ke la suma kosto de ĉiuj lingvaj servoj – inkluzive de interpretistoj – en ĉiuj EU-institucioj estas malpli ol 1% de la ĝenerala jar-buĝeto de EU, do malpli ol 2 eŭroj por ĉiu eŭropano jare.

Pro la bezono redukti la buĝeton, la Komisiono studas eblojn eviti la kostojn. Oni esploras la eblojn de interkompreniĝo inter parolantoj de similaj lingvoj – menciante la serbo-kroatan kaj latinan lingvojn, ankaŭ la ĉeĥan, slovakan kaj polan. Plie, oni vidas tian eblon por la dana kaj sveda.

EK havas ankaŭ pli realisman esperon je maŝina tradukado kun pli bona kaj pli konfidenca kvalito ol tiu de Google, speciale en la retejoj de EU.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/05/baldau-24-au-ec-30-lingvoj-sen-esperanto/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Baldaŭ 24 aŭ eĉ 30 lingvoj, sen Esperanto

  1. A. Kuenzli diras:

    Koncerne la fantaziojn kaj iluziojn pri la nombro de parolantoj de planlingvoj Osmo Buller faris antau nelonge tute taugan komenton:

    http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7575

  2. Membronombroj de asocioj: maltaŭga kriterio por la bonfarto de lingvo

    Vi pravas, ke la E-asocioj stagnas aŭ eĉ ŝrumpas – sed mi ne konsideras tion kiel bonan kriterion pri la nombro de Esperanto-parolantoj. Ĉu vi konas studon, kiu montras, ke la grandeco de asocio pri iu ajn lingvo estas forta indiko pri la nombro de ĝiaj parolantoj? Ĉu ekzemple laŭ vi la 35.000 membroj de la prigermana asocio “Verein Deutsche Sprache” (kaj ties kresko) indikas, ke la lernado de la germana lingvo en eksterlando kreskas aŭ malkreskas – aŭ ĉu eble tio estas du tre sendependaj eventoj?!

    Laŭ mi simple la allogeco de la tradiciaj asocioj malgrandiĝis dum la pasintaj jardekoj. Ekzemple sur http://esperanto.de/beitritt# oni listigas la (eblajn) personajn avantaĝojn. Komenciĝas per
    – ricevo de plej proksima kontaktadreso
    – informoj pri Esperanto-kursoj
    – ricevo de senkosta kursomaterialo por lerni hejme
    – informo pri Esperanto-renkontiĝoj en- kaj eksterlande.
    Eble tio estis argumentoj antaŭ jardekoj – sed hodiaŭ ĉio ĉi troveblas rete – kaj se oni bezonas helpon por trovi la informojn, oni povas peti en iu retlisto, forumo, lernu.net, Facebook aŭ alia. En Germanio la jara kotizo estas nun 72 eŭroj kaj ne ĉiu Esperanto-lernanto aŭ -parolanto opinias, ke elspezi tiun monon indas pro la personaj avantaĝoj aŭ pro la por-Esperanto-agado de la asocio…

    Se oni volas prijuĝi la nombron de Esperanto-parolantoj aŭ, multe pli interese, la faktan uzadon de Esperanto, oni rigardu la objektivajn, rektajn kriteriojn. Ekzemple la nombron de Esperanto-parolantoj en Hungario, http://www.eszperanto.hu/egyeb/alk/nepszamlalas-2011.htm . Tiuj nombroj nun jam la trian fojon duobliĝis – de 1941 al 1990, poste al 2001 kaj nun al 2011. Indas konsideri pliajn kriteriojn pri la uzado de Esperanto listigitajn sur http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo . Nelaste gravas la nombro de Esperanto-vortoj en la reto; mi antaŭnelonge iomete kaj provcele ripetis la enketon de Grefenstette/Nioche (el la jaro 2000) kaj ŝajnas, ke estas proksimume unu ĝis dek miliardoj da Esperanto-vortoj en la interreto, ĉ. 0,1 % kompare kun la anglalingva enhavo.

  3. A. Kuenzli diras:

    Kredu kion vi volas, mi ne deziras kaj ne intencas detrui viajn iluziojn.

    Esperanton parolas malpli kaj malpli da homoj. Tion montras la stagnado kaj shrumpado de la membronombroj de Eo-asocioj. Esperanto en principo finighis en 1989, la simbola jaro por tiu fino, char la komunismaj shtatoj estis la plej lasta bastiono de Esperanto, dum en Okcidento oni jam delonge ne plu interesighas pri ghi. Ne kredu, ke la interreto estos alternativo kaj savos Esperanton. En la interreto kolektighas plej diversaj kuriozuloj kaj kuriozajhoj – de kolektantoj de artefaritaj mushoj ghis parolantoj de sekretaj lingvoj. Esperanto apartenas al tiu kategorio de hobioj.

    Kiel jam dirite en la hipotezoj de http://www.planlingvoj.ch: Esperanto povintus eble farighi io serioza, sed la e-istoj bedaurinde mem detruis ghin, pere de sia senlima idiotismo aplikata en la agado kaj propagandado.

  4. Kara Andy, mia temo ĉi tie ĉefe estas, ĉu Esperanto estas minoritata lingvo kaj ĉu oni eble rekonos tion en lingvistiko kaj politiko. Ĉi-teme min ne multe interesas, ĉu iam Sabine Fiedler eble sekvis la poziciojn de Detlev Blanke (laŭ mi almenaŭ nun kelkloke ne), ĉu Mark Fettes sekvas al Humphrey Tonkin aŭ ĉu iu atakis aŭ plu atakas la anglan. Gravas por mi precipe la detaligo de la demando pri la statuso de Esperanto – ĉu minoritata lingvo aŭ ne. La argumentado de Fiedler kaj Kimura laŭ mi estas konvinka; la artikolon de Fettes mi ne akiris, do ne legis.

    Mi supozas, ke iom post iom venos pli da tekstoj pri la demando – kaj eble iam Esperanto atingos tiun statuson, unue en lingvistiko, iam eble eĉ en politiko (sed pri tio vidu sube). Se iuj fakuloj iom premos… (Sed mi ne scias, ĉu ekzemple UEA aŭ aliaj Esperanto-organizaĵoj iel partoprenas en la diskutoj, kiu lingvo estas minoritata kaj kiun pozicion ili havas pri Esperanto kiel minoritata lingvo…) Ne tro grava paŝo, sed ja paŝeto.

    Laŭ mi Esperanto kaj la ideo, ke pli kaj pli da homoj lernos kaj parolos ĝin, estas minacego al la profesiaj pozicioj, laborlokoj kaj enspezoj de multegaj lingvo-fakuloj – instruistoj, tradukistoj, interpretistoj, profesoroj kaj eĉ homoj, kiuj ofte profesie uzas plurajn fremdlingvojn. Ni ĉiuj scias, ke la ŝancoj de Esperanto signife disvastiĝi kaj atingi pozicion similan al la angla nun estas malgrandaj; ankaŭ la lingvofakuloj scias. Tamen – se Esperanto vere iam atingus tiun staton, ili grandparte havus multajn malavantaĝojn, oni ekz. simple bezonus multe malpli da instruistoj kaj profesoroj ktp. pri la angla. Pro tio – laŭ mia opinio – multaj el ili ne ŝatas Esperanton, kelkaj atakas Esperanton, malavantaĝigas ĝin kaj rakontas fabelojn pri ĝi; ekzistas klaraj ekzemploj pri tio.

    Pri ĉiu temo ekzistas naturaj aliancanoj kaj naturaj malamikoj. La impostoficejo estas natura malamiko de preskaŭ ĉiu, ekzemple… La lingvo-fakularo laŭ mi estas natura malamiko de Esperanto, eĉ se unuopuloj estas favoraj al ĝi. Estas same kiel la teksistoj, kiuj agis kontraŭ la teksadomaŝinoj, aŭ la koĉeroj, kiuj malamis la aŭtojn… La praktikantoj de la malnova tekniko nature malamas la novan teknikon, kiu pro la atendebla raciigo minacas laborlokojn.

    La politikistoj estras la ŝtatan dungitaron, do ankaŭ la instruistojn pri fremdlingvoj. Se ili subtenus Esperanton, ili gajnus malmulton, sed komencus militon kontraŭ la lingvoinstruistoj. Sekve ili ne faras… Malmulto atendeblas de ili, almenaŭ supozeble neniu malkaŝa subtenado de nia afero; kontraste subvencioj por internacia kunlaboro povas flui ankaŭ al Esperanto-organizaĵoj, kiel oni scias.

    Vi skribis kiel okan tezon, http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf : “Interlingvistiko ne estas sufiĉe serioze konsiderata de la scienca mondo, inter alie ĉar ĝi tro servis kiel propaganda instrumento por pravigi la laŭdiran superecon de Esperanto.” Mi ne kredas tion. Laŭ mi, kiel dirite, Esperanto enhavas la potencialon minaci la laborlokojn de la scienca lingvo-mondo. Do egale, kion interlingvistiko produktas, ĝi ĉiam estas malbonvena ĉe multaj lingvistoj.

    Restas la demando, kiu estas natura aliancano. Apenaŭ iu grupo, ĉar pli malpli ĉiu plenkreskulo, eĉ pli la profesie sukcesaj homoj, jam lernis iun lingvon aŭ eĉ iujn. Restas do nur unuopuloj, kiuj havas propran intereson okupiĝi pri Esperanto en sia libera tempo, pro amuziĝo. Dekdujaruloj, kiuj entuziasmas pri la rapide lernebla kaj fleksebla lingvo. Pli aĝaj lernantoj, studentoj, homoj el ĉiuj aĝoj – ĉiam nur malmultaj. Tie estas niaj celgrupoj – la politiko taŭgas ĉefe por havi temon de forumaj diskutoj 🙂 sed tie ne troviĝas grava vojo.

  5. A. Kuenzli diras:

    La pozicio de S. Fiedler estas komentita de mi en
    http://www.planlingvoj.ch/Recenzoj_diversaj.pdf
    (unua artikolo)
    Lau mi shi remachas pli malpli la opiniojn de Blanke, sen havi proprajn vidpunktojn.

    M. Fettes ne estas lingvisto, sed ideologo. Li reprezentas en principo la pozicion de sia “superpatro” Tonkin kaj lau mia impreso ne havas propran opinion. Ilia kritiko kontrau la angla estas esprimita lau kashformuloj (ekzemple la tuta palavrado pri la neceso konservi “kulturan kaj lingvan diversecon en la mondo” k.s., prezentitan en la Praga Manifesto).

    Pri Kimura mi ne scias.

    Sed certe vi prave menciis gravan aspekton, ke la senpartieco de lingvistoj estas granda problemo.

    Char interlingvistiko kaj esperantologio servis unuavice al la pravigo de la “supereco” de Esperanto kaj ghia propagando, ghi ne estis serioze konsiderita de aliaj lingvistoj, despli se tiuj estis “naciismaj” kaj esence faris la saman eraron kiel la e-istoj kaj fanatike defendis kaj propagandis sian propran idiomon, kiel ekzemple C. Hagege, kiu, kvankam li esprimis certagradan simpation al Eo (sed tamen dubante pri ghi utileco), fanatike defendis la francan lingvon. (Antau nelonge mi legis liajn librojn kaj estis iom shokita pro la unuflankeco de la vidpunktoj de tiu franca “sciencisto”. Li multe memorigis al mi la manieron de C. Piron, kiu fanatike pravigis Eon, ech utiligante la chinan lingvon, sed kies problemo estis, ke mankis al li la statuso de profesia “lingvisto”).

    Mi pensas, ke la plej interesa kaj plej kredinda lingvisto, kiu iom pli profunde kaj sciencece esprimighis pri Eo, estis Baudouin de Courtenay. Bedaurinde, li ne plu estas ofte citita de la nuntempaj e-istoj kaj -ologoj, kiuj preferas sekvi la strangajhojn chirkau “lingva demokratio”, “lingva justeco” kaj “lingva ekologio”, esprimitajn de diversaj pseudo-lingvistoj el diversaj landoj, lau mi, kiuj miksas pomojn kun piroj, au bananoj, kaj nepre chiam akompanatajn de pli malpli apertaj kaj irraciaj atakoj kontrau la angla lingvo (kio kompreneble estas tute sensenca). Despli ke LLZ neniam esprimis sin KONTRAU iu ajn lingvo.
    Sed kiel klarigite en la 13 hipotezoj de http://www.planlingvoj.ch, la polemiko de la e-istoj kontrau la angla lingvo estas motivita ne unuavice pro lingvaj au lingvistikaj, sed precipe kaj esence pro POLITIKAJ kialoj.

  6. Multan dankon, kara Andy, pro via detala respondo! Rilate al viaj punktoj:

    1 a. Mi komprenas, ke oni povas pridubi la senpartiecon de la esperantlingvaj lingvistoj rilate al Esperanto. Tamen mi sugestas konsideri, ĉu la anglalingvaj lingvistoj estas senpartiaj rilate al la angla (kaj tamen estas ili, kiujn oni aŭskultas rilate al la angla; homojn, kiuj ne regas la anglan, oni ne konsideras…); same pri la lingvistoj parolantaj kaj esplorantaj la kartvelan. Eble ĉiuj ne senpartiaj, sed tamen estas ili, kiuj plejmulton scias pri la temo…

    Cetere supozeble ne estas tiel, ke ĉiuj esperantlingvaj (aŭ simpatiaj al Esperanto) lingvistoj kaj aliaj E-uloj subtenas la ideon, ke Esperanto estas minoritata lingvo – mi ja menciis, ke TEJO esprimis sin kontraŭ tiu ideo. Komparu eble ankaŭ Johannes Klare http://www2.hu-berlin.de/festschrift-kattenbusch/klare-esperanto.html . De TEJO mi ne jam legis argumentojn. La argumentoj de Klare parte ne estas akcepteblaj (pri neceseco de regiono ekzemple).

    1 b. Vi asertas, ke “la samaj lingvistoj” polemikas kontraŭ la angla lingvo. Mi ne certas; eble detale analizu. Mi ne konas kontraŭ-anglajn polemikojn de Fettes, Fiedler kaj Kimura – kaj estas ili kiuj artikole subtenis la ideon de Esperanto kiel minoritata lingvo.

    1 c. Ekzistas kelkaj homoj en la ekstera mondo, kiuj agnoskas la minoritatecon de la Esperanto-lingvokomunumo. Ekzemple John Edwards skribas en ‘Minority Languages and Group Identity: Cases and Categories’ (Amsterdam: John Benjamins, 2010), p. 12, pri “this rather special minority language” (tiu iom speciala minoritata lingvo); rete legebla en http://books.google.de . La gazeto Spiegel Online skribas pri la “Sprache einer extrem gut vernetzten Minderheit” (lingvo de ekstreme bone interligita minoritato), kio almenaŭ survojas tiudirekten (24a de julio 2012). Interese, ke ambaŭ fontoj eĉ ne diskutas la temon, sed tute nature uzas la nocion ‘minoritato’ (kion mi povas bone kompreni, ĉar estas iom evidente, ke ni ne estas majoritato…).

    2. Evidente la Esperanto-parolantaro ne povas esti konsiderata aŭ fariĝi unu sola etno. Mi tamen opinias, ke ne estas saĝe limigi la nocion de minoritata lingvo al unuetnaj lingvoj. Ŝajne la svahila lingvo estas pluretna lingvo (kaj ekzistas pluraj tiaj lingvoj en Afriko kaj Hindio – la hindia lingvo – supozeble ankaŭ aliregione). Ĉu tiaj pluretnaj lingvoj povas iuregione esti minoritataj lingvoj? Se jes, ankaŭ pri la pluretna Esperanto oni konsideru tion.

    3. Mi konsentas, ke Esperanto plurloke havas iom oficialan statuson. Mi atentigas, ke ankaŭ en Germanio la kulturministra konferenco komunikis (1954/61), ke la lingvo povas esti instruata en lernejoj dum fakultativaj kursoj. En Bavario la koncerna ministerio informis parlamente (4-a de julio 1980), ke Esperanto povas esti lingvo de baza kurso en la superaj tri gimnaziaj jaroj.

    4. Mi ne kredas je la alvokoj al pli alta kvalito de Esperantumado, al malpli da hobieco kaj libertempeco. Kontraste mi tre kredas, ke ĉio estas ankaŭ demando de kvanto. Se pli ol mil homoj membras en la Facebook-grupo pri ŝercoj, tio estas brila atingo – ili per tio plibonigas sian bazan Esperanto-nivelon; sekve tiuj kelkaj el ili, kiuj kapablos kaj emos verki ĵurnalisme aŭ science, akiras la lingvan kapablon por fari tion. Kaj kiam estos dek mil aŭ eĉ cent mil homoj en la Esperanto-grupo pri ŝercoj, ankaŭ la publiko por legi la seriozajn artikolojn estos pli granda kaj sekve la seriozuloj pli multe emos verki.

    La vojo al progreso de Esperanto ne konsistas en la pledado por pli da kvalito (aŭ malpli da malseriozaĵoj), sed en la allogado de plej diversaj homoj al Esperantujo, kie ĉiu serĉu kion tiu ŝatas. Mi ja ankaŭ ne finas mian uzadon de la germana lingvo, ĉar ekzistas bulvardaj gazetoj kiel “Bild”…

  7. A. Kuenzli diras:

    La demandoj starigitaj de Lu estas pravigitaj, kaj iom malfacile respondeblaj. Tamen, jen kelkaj provoj:

    1. Estas klare, ke la esperantistaj lingvistoj asertas, ke Esperanto estas lingva minoritato, ech se neniu en la “ekstera mondo” agnoskas tiun aserton. Sed la samaj lingvistoj (chefe maldekstruloj) polemikas ankau kontrau la angla lingvo kaj asertas diversan alian fatrason, do ilia objektivieco estas apriorie limigita.

    2. Lau tradicia kompreno, lingva minoritateco estas ligita kun ETNECO. Chi tiu faktoro mankas che Esperanto (kiu ja ankau tute vole konsideras sin SENETNA lingvo, almenau en SAT-medioj). Do, oni devas elekti kion oni volas esti, chu etno au “senetno” (au “maletno”). Oni ne povas prediki, ke oni konsideras sin senetna, sed volas esti agnoskita kiel etno (au kvazau-etno), char tio signifus ke oni dancus sur du diversaj geedzighaj festoj, kio ghenerale ne estas bone akceptata.

    3. Oficialan statuson Esperanto havis kaj daure havas pere de NROj, kiuj estis/as oficiale agnoskitaj, ekzemple UEA kiel kunlaboranta NRO de la UN-sistemo. Alian specon de oficiala agnosko Esperanto havis en iuj komunismaj landoj kiel fakultative instruita lingvo (au rezerva lingvo en la lerneja sistemo) au kiel lingvo de radiostacioj. Precipe sur la du plej lastaj kampoj Esperanto grandparte perdis tiun statuson (tiun statuson Esperanto daure havas en Chinio kaj Kubo, sed pri la primitiva kaj nauza politika propagando el tiuj komunismaj landoj oni povas rezigni).

    4. Esperanto eventuale ricevos pli da atento, sed ghi kapablos altigi sian intelektan signifon kaj forlasas sian ghisnunan hobian kaj libertempan karakteron. Antau ol tiu intelekta signifo ne estas sufiche forta en la mondo, la e-istoj ankorau longe povas revi pri oficiala statuso. Krom intelekta, Esperanto devus havi ankau pli da signifo en scienco kaj tekniko, sed chio tio estas kunligita. Ech ne unu gazeto ekzistas en Esperanto, kiu estus komparebla kun la grandaj kaj gravaj publicaj magazinoj de la mondo.

    Do, antau ol Esperanto povu akiri pli altnivelan politikan statuson, devus esti solvitaj kelkaj ideologiaj konfliktoj kaj altigita la intelekta nivelo de Esperanto.

  8. Ĉu Esperanto estas lingvo de minoritato?

    Andy Kuenzli mencias la rekonon de kelkaj lingvoj de etnaj minoritatoj (kimra k.a.) kaj la fakton, ke Esperanto “eĉ tiun statuson ne havas”.

    Estas laŭ mi interesa demando, ĉu rekono de Esperanto kiel minoritata lingvo helpus al Esperanto survoje al pli bona rekono ĝenerale kaj eventuale eĉ survoje al ia statuso en Eŭropa Unio. (Kvankam mi supozas, ke la dungitoj de EU ne havas personan intereson pri Esperanto, kies enkonduko signifus perdon de laborloko kaj salajroparto por multaj el ili…)

    Unua demando por tio: Ĉu laŭ lingvistika vidpunkto Esperanto _estas_ minoritata lingvo? Kelkaj aŭtoroj tion pli malpli jesas, ekz. Sabine Fiedler kaj KIMURA Goro Christoph; vidu la fontojn sur http://eo.wikipedia.org/wiki/Minoritata_lingvo .

    Kontraste laŭ la “Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO” (2011) “TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon.” Oni ne bone scias, kial. (Ĉu iu el vi konas la kaŭzon?) Notinde, ke TEJO parolas nur pri la propra volo, ne pri la faktoj.

    Resume:

    1) Ĉu Esperanto hodiaŭ _estas_ (lingvistike) minoritata lingvo? (Nu, pli precize: Ĉu la plimulto de la lingvistoj tion opinias?)
    2) Ĉu ie estas ŝanco, ke Esperanto estu rekonita kiel minoritata lingvo? (Ne laŭ la “Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj”, ĉar Esperanto ne estas ‘tradicie’ parolata. Sed ja eble ŝtatoj estas liberaj apliki alian difinon… En la Ĉarto ŝajne enmetiĝis “tradicie” por eviti, ke lingvoj de enmigrintoj ricevos apartajn avantaĝojn…)
    3) Ĉu la statuso de minoritata lingvo helpos al Esperanto?

  9. A. Kuenzli diras:

    En tiu ĉi diskuto la e-istoj ĉiam forgesis, ke laŭ la nuntempe valida lingvo-regularo Esperanto NE povas esti kaj ne povis/as fariĝi lingvo de EU, ĉar ekzistas neniu ŝtato kun Esperanto kiel oficiala lingvo kaj Esperanto nenie en la membroŝtataro de EU estas agnoskita kiel oficiala lingvo (sed tiu ĉi dua punkto jam ne gravas, ĉar la kataluna, kiu estas unu el la oficialaj lingvoj de Hispanio, tamen ne estas oficiala lingvo de EU, same la kaŝuba, kimra, feroa, romanĉa kaj kelkaj aliaj idiomoj, sed ili estas agnoskitaj kiel lingvoj de etnaj minoritatoj, dum Esperanto eĉ tiun statuson ne havas). Kiel konate, nur la ĉefaj lingvoj de la membroŝtatoj povas esti oficialaj lingvoj de EU. Do, esperi estas tute vane, ke Esperanto iam fariĝos oficiala lingvo de EU, ĉar tio ne eblas pro la supre montritaj kaŭzoj.

    La e-istoj ankaŭ ofte forgesas, ke la latina lingvo daŭre havas grandan signifon kaj grandan lobion en Eŭropo. La latina lingvo daŭre estas DEVIGE instruata en multaj eŭropaj lernejoj (precipe gimnazioj kaj universitatoj). Do, la pretendon por esti konsiderata kiel “interlingvo“ de Eŭropo certe anoncus la latinistoj, kvankam en Eŭropo neniu kredas pri la estonteco aŭ revivigo de la latina kiel tuteŭropa lingvo. Se Vatikano, kie la latina lingvo estas oficiala lingvo, estus membro de EU, la latina probable estus ankaŭ unu el la oficialaj lingvoj de EU.

    Koncerne la rumanan/moldavan lingvon, la homaro neniam komprenis, ke esence temas pri la sama lingvo. Kiel konate, dum la sovetia periodo la “moldava“ lingvo (la rumana lingvo de Moldavio estis tiel nomita pro politikaj kaŭzoj) estis leksike kaj semantike forte rusigita kaj la alfabeto utiligis la cirilajn (rusajn) literojn. Tio jam estis la solaj ĉefaj diferencoj de tiuj 2 VERSIOJ DE LA SAMA LINGVO. Se oni volas esti kompetente konsilata pri ĉi tiu temo, oni legu la verkojn de prof. Peyfuss, kiu estis unu el la ĉefaj fakuloj en Okcidento pri tiu iom konfuza temo.

    Se la lingvo estis la sama tio ne signifas, ke la moldavoj ne flegis sian propran identecon ene de la rumana mondo, kiu konsistas el diversaj etnografiaj partoj. La moldavoj havis/as sian propran historion, sian propran folkloron (kaj muzikon), siajn proprajn verkistojn, kiuj diversilate diferenciĝas de la rumanoj en Transilvanio, Muntenio, Oltenio, Banato, Maramures ktp. La ĉefa organo de la moldavaj verkistoj, “Literatura si arta“, estis unu el la plej interesaj kaj bonkvalitaj intelektulaj periodaĵoj en la rumana lingvo, kiu aperis en Sovetunio kaj Eŭropo. (Ĉar mia kuzo en Svislando, kiu estis romanisto, abonis ĝin dum multaj jaroj, mi havis la okazon regule trafoliumi ĝin.)

    Kiam en 1989 mi vizitis sovetian Moldavion, mi renkontis tie tre primitivan situacion de la “moldava” lingvo. Mi memoras, ke mi vizitis librovendejojn kaj aĉetis multajn librojn en la moldava lingvo, kiujn mi sendis al mia kuzo en Svislando, kiu tiel povis starigi elstaran bibliotekon de moldava literaturo.

Respondi