Svetlana Smetanina, la nova prezidanto de REU

La 13-14an de aprilo 2013 en Moskvo okazis la 27a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), kun 34 voĉdonrajtaj personoj el 8 urboj. La konferenco diskutis la raporton de la estraro de REU kaj taksis ĝian agadon kontentiga. En la diskutado oni parolis pri la perspektivoj de la movado en Ruslando, pri la disvastigo kaj instruado de Esperanto, kaj pri la regiona agado.

Sekvis elektoj. En sekreta voĉdonado Svetlana Smetanina (Moskvo) ricevis 23 voĉojn, kaj Jurij Karcev (Uljanovsk) 4 voĉojn, Do, la Moskva Esperanto-aktivulino Svetlana Smetanita estis elektita kiel la nova prezidanto de REU. Ŝi estas la unua virino en ĉi tiu posteno. En la novelektita estraro estas ankaŭ Miĥail Ĉertilov, Valentin Seguru (vicprezidantoj), Roman Bolŝakov, Nikolao Gudskov (estraranoj).

La Ondo gratulas la novan prezidantinon de REU!

Ĝi estas artikolo el la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/04/smetanina/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

15 Responses to Svetlana Smetanina, la nova prezidanto de REU

  1. Svetlana diras:

    Karaj geamikoj, malproksimaj geografie, sed proksime anime! Mi sincere dankas chiujn pro la gratuloj pro mia elekto kaj vere bezonataj kaj kuraghigaj bondeziroj! Koran dankon! Bonvenon al Rusio!

  2. Pierre Jaffré diras:

    Kara Svetlana,

    Edith kaj pierre JAFFRÉ (Vannes- Francio) gratulas vin pro via elekto kaj sxatus revidi vin en Bretonio.

    Amike.

  3. Saluton Svetlana, vi jam dufoje speciale venis al Malborko, sed neniam kiel prezidantino de REU – do planu la trian viziton al nia regiono t.e. Pomerio kaj en mia urbo vi estas chiam bonvena. Mi gratulas al vi nome de Pola Asocio Europo-Demokratio-Esperanto kaj bondeziras al vi grandajn sukcesojn. Same kiel EDE-PL supreniras ni esperas ke vi soros la Rusian Esperantistan Union – sanon kaj forton por via grava posteno. Amike, vicprezidanto de EDE-PL

  4. Stanislaw Mandrak diras:

    Kara Svetlana!
    Mi tutkore volas gratuli vin nome de polaj esperantistoj kaj nome de mia E-grupo en Gliwice. Mi scias, ke vi memoras pri via alveno (kvankam mallontempa) al nia urbo. Valoras ripeti tiun alvenon, kvankam nun vi havas certe plimulte da okupoj.
    Amike – Stanislaw Mandrak

  5. A. Kuenzli diras:

    Al kolego Arosev:

    Mi iomete miras pri via reago, char viaj artikoloj en la Ondo mem estis profunde negativaj kaj pesimismaj.

    Kvankam la ghenerala situacio de Esperanto estas aufiche senespera, ne chio estas perdita. La e-istoj devus nur krei inteligentajn enhavojn kaj la “ekstera mondo” automate staros en la vico por interesighi pri Esperanto. Sed char la Eo-movado esence kreas nenion inteligentan, interesan kaj utilan, sekve neniu el la “ekstera mondo” reale interesighas pri Eo. (Tio estas, resume, la chefa eldiro de la 13 hipotezoj, al kiuj mi cetere ricevis ne malmultajn konfirmajn respondojn de diversaj e-istoj, sed certe ne de oficialaj Eo-movadaj funkciuloj finvenkismaj, pragmanifestaj kaj esperantocivitaj).

    Eble relegu miajn diversajn tekstojn sur http://www.planlingvoj.ch kaj vi trovos abundon da utilaj ideoj kaj sugestoj pri kio necesus kaj kion eblus fari. Sed shajnas, ke tio ne tro interesas la e-istojn. Do, ili daurigu putri kaj marasmi en sia verdgeta sauco, kun vjetnama kaj litova folkloroj, honormedaloj de komunismaj registaroj kaj laudaj artikoloj de la amikaro. Min persone chio tio ne interesas, char tio estas tro primitiva, kaj Esperanton mi certe ne bezonas por tio.

  6. Nome de Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio – Intraespo, mi gratulegas la novan estraron de REU, al kiu ni deziras tre fruktodonan laboron por Esperanto en tiu granda kaj bela lando, kiun mi vizitis en 2008 (kun servoj de Svetelana, vigla entreprenistino sur la kampo de Esperanto-turismo) kaj kun la amika kunlaboro de Mikaelo Chertilov kaj Valetin Seguru.
    Mi ne dubas ke REU estas en manoj de tre kompetentaj kaj sindonemaj esperantistoj. Sukceson!

  7. Kara Sveta! Multajn gratulojn kaj grandegajn sukcesojn!!!

  8. Evelin Geist diras:

    Kara Svetlana,
    mi ankaux volas gratuli al vi. Dankon por viaj klopodoj.
    Mi deziras al vi sukceson por la granda laboro.
    Kore, Evelin Geist, Forchheim, Germanio

  9. José Antonio Vergara diras:

    Gratulon al shi kaj al tiuj elektintaj shin! Ni bezonas pli da inoj en la gvidaj postenoj de la E-movado.

    Mi memoras ke mi renkontis shin en iu UK. Shi impresis min kiel serioza aktivulo por Esperanto.

  10. Chimedtseren Enkhee diras:

    Kara Svetlana, mi kore gratulas vin pro via elektigho kiel nova prezidanto de rusia E-movado. Grandajn sukcesojn ni bondeziras al vi!
    Amike,
    Ch.Enkhee, prez. de Mongola E-Societo

  11. Ĵajro diras:

    Mi gratulas REU pro la elekto, deziras bonŝancon al nova gvidantino kaj siaj kunlaborantojn. Meze de ili, tie ĉi en Brazilo, oni komentis pri sro Ĉertilov (kiun mi jam ŝanĝis leterojn) kaj sro Valentin Seguru, kaj per la komentoj kiujn mi aŭdis, Esperanto ne povis esti en plej bonaj manoj.

    Antaŭen kaj supren! Ni volas sekvi vin ĉiujn!

  12. Saluton Svetlana:
    El malproksima Santiago de Cxilio, mi, kiel UEA-Delegito, sendas al vi miajn plej korajn salutojn kaj bondezirojn pro via elektigxo kiel Prezidanto de “Rusia Esperanto Unio”.
    Prave esprimis Ronaldo en sia salutteksto ke “Sen bonvolaj homoj ne povas ekzisti disvastigo de nia kara lingvo”.
    Kaj pri gxi vi havas grandan taskon, tiamaniere ke eble iam en Moskvo povu okazi U.K.
    Sukcesojn!!!!
    Iván Mättig Catalán
    Santiago de Cxilio

  13. Grigorij Arosev diras:

    Andy, trankviligxu. Cxiuj jam delonge scias, ke laux vi cxio estas perdita kaj senescepte cxiuj estas kulpaj pri cxio.

  14. A. Kuenzli diras:

    por komparo:

    34 voĉdonrajtaj personoj el 8 urboj –

    estas proksimume la dimensio de averagha jarkunveno de Svisa Esperanto-Societo, kiu havas proks. 150 memmbrojn. Svislando havas 8 milionojn da loghantoj – Ruslando 140.

  15. Ronaldo diras:

    Kara samideanino,
    okaze de via elekto kiel nova prezidantino de REU mi sincere gratulas al vi kaj deziras sanon, forton kaj neniam pereiĝantan esperon por via grava posteno.
    Sen bonvolaj homoj ne povas ekzisti asocio pri la disvastigo de nia komuna lingvo – do vi havas gravan taskon!
    Ronaldo el Frankfurteto
    vicprezidanto EABB

Respondi