Aprilo 2013: Jubileoj, memordatoj, festoj

01. Ŝercotago (Stultula tago).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la rumandevena usona esperantistino Giselle (Ĝiĝi) Harabagiu (1913–2001), stariginta omaĝe al sia frato Henriko la pokalon Harabagiu por honori novajn talentojn en la Belartaj Konkursoj de UEA.

02. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la armena sovetia verkistino Marietta Ŝaginjan (1888–1982).
Antaŭ 500 jaroj (1513) la hispana konkistadoro Juan Ponce de León malkovris Floridon.
La malkovro de Florido
04. Antaŭ 1825 jaroj naskiĝis Karakalo (Septimius Bassianus Caracalla, 188–217), imperiestro de Romio (211–217).

05. Antaŭ 100 jaroj (1913) Niels Bohr finverkis sian artikolon “Pri konsisto de atomoj kaj molekuloj“, kiu estas la fundamento de la kvantuma teorio.
Antaŭ 125 jaroj forpasis la rusa verkisto Vsevolod Garŝin (1855–1888).

06. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la prezidento de Ekvadoro (2007–) Rafael Vicente Correa Delgado (1963–).
Anunciacio
07. Monda tago de la sano.
Anunciacio laŭ la Julia kalendaro.
Antaŭ 50 jaroj (1963) Federacia Popola Respubliko Jugoslavio iĝis Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio.

08. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la gana diplomato Kofi Atta Annan (1938–) la sepa Ĝenerala sekretario de UN (1997–2006).
Bagdado
09. Antaŭ dek jaroj (2003) usonaj armeaj trupoj okupis Bagdadon.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Viktor Ĉernomyrdin (1938–2010), ĉefministro de Ruslando (1992–1998).

Fjodor Ŝaljapin12. Antaŭ 75 jaroj forpasis la rusa kantisto Fjodor Ŝaljapin (1873–1938).

13. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Garri Kasparov (Vajnŝtejn, 1963–) la 13a monĉampiono pri ŝako.

14. Antaŭ 175 jaroj forpasis la ruslanda mondvojaĝanto kaj etnografo Nikolaj Mikluĥo-Maklaj (1846–1888).

15. Antaŭ 375 jaroj (1638) per sturmo de la kastelo Hara en Japanio estis likvidita la Ŝimabara ribelo de japanaj kamparanoj, plejparte kristanaj.

16. Antaŭ 900 jaroj forpasis Svjatopolko Izjaslavido (1050–1113), granda princo Kieva (1093–1113).

18. Monda Radioamatora Tago.

Diakono Ivano en sia presejo19. Antaŭ 550 jaroj (1563) en Moskvo ekfunkciis la presejo de Ivan Fjodorov kaj Pjotr Mstislavec.

21. Komenco de la bahaisma festaro Ridvano.

25. Antaŭ 25 jaroj (1988) en Israelo estis mortkondamnita la ukraina militkrimulo Ivan Demjanjuk (1920–2012), poste la verdikto estis mildigita.

26. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Stasys Tijūnaitis (1888–1966) – litova pedagogo, ĵurnalisto, sociaganto kaj esperantisto.

28. Antaŭ 200 jaroj forpasis Miĥail Kutuzov (1745–1813), ĉefkomandanto de la ruslanda armeo dum la invado de la Napoleona armeo.
Kutuzov
29. Internacia tago de la danco.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la usona financisto Bernard Madoff) (1938–), eksprezidanto de la direktoraro de NASDAQ, kreinto de la plej granda “financa piramido” en la mondo, kondamita en 2009 al 150-jara restado en prizono.

30. Antaŭ 175 jaroj (1838) Nikaragvo sendependiĝis de la Centr-Amerika federacio.
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la germana inventisto kaj filmproduktanto Max Skladanowsky (1863–1939), kiu kun sia frato Emil montris per sia inventaĵo Bioskopo la unuajn movbildojn je du monatoj antaŭ la unua publika montrado de la fartoj Lumière.
Antaŭ 950 jaroj forpasis Renzong (Zhao Zhen, 1010–1063), la kvara imperiestro de Ĉinio en la dinastio Song.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/04/aprilo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Aprilo 2013: Jubileoj, memordatoj, festoj

  1. AlKo diras:

    Jes, ĉi tiu dato estas grava, sed en nia listo estas nur la “rondaj” datoj, okazintaj antaŭ 25, 50, 75, 100 ktp jaroj, escepte ankaŭ antaŭ 10 jaroj.

  2. Fehér Andor diras:

    Por mi, hungaro, la tago, al kiu memorinda okazajxo ligigxas, estas la 4-a de aprilo, kiam, en la jaro 1945-a, sovetaj trupoj finis la liberigon de mia patrujo el la jugo de fasxismaj registaroj kaj armeoj.
    J. Petik

Respondi