KER: Kia esperantumado en Kubo?

Kuba Esperanto-RenkontiĝoLa 13–17an de marto 2013 en la belega feriejo Los Cocos (La kokosoj) okazis KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo) – unu el la atingoj de Kuba Esperanto-Asocio, kiu ebligas liberan esperantumadon, kontrolon de rezultoj, transdonon de spertoj, kunsidadon, montgrimpadon, muzikumadon, sportadon, dancadon… Ĉi-jare en KER renkontiĝis esperantistoj de 13 el la 15 Kubaj provincoj, kaj krome malgrandaj delegitaroj el Francio (3) kaj Meksiko (4), kaj niaj ruzaj rusinoj. Entute partoprenis 234 esperantistoj.

La programo estis riĉa: ekskursoj al montaroj, al greka restoracio, al la belvidejo de la parko Escaleras de Jaruco. Okazis diversnivelaj kursoj de Esperanto, kaj ankaŭ de retrokurado (Retroruning), salso, sorobano kaj origamio. Tradicie okazis maskofesto: unu el la plej amuzaj programeroj ene de KERo. Bone funkciis la prelegejo, lotumado, aŭkcio, libroservo, filmejo, ludejo, naĝejo, sportejo, diskejo. La noktaj programoj estis buntaj; interalie, koncertis la duopo La Fratoj El kaj Amindaj, ili honoris muzike sinjoron Julián Hernández.

La provinca filio el Santiago de Cuba ricevis diplomon pro la elstara agado dum 2012, la geinstruistoj ricevis rekonon nome de la Kuba ILEI-sekcio. Teatraĵoj, rakontoj kaj korusoj ne mankis, grupa gitarumado en la noktaj gufujoj altiris atenton ĝis la frumateno kaj forte konkurencis kun la diskejo. Elstare laboris la instruistaro, ĉar ĉi-jare amaso da lernantoj multe parolis Esperante. La grundo estas fruktodona, nun oni devas ekspluati ĝin.

Fakgrupoj multe agadis dum la renkontiĝo ĉefe KoNoA (Kubaj Naturamantoj) kaj KLERA (Kuba Ligo de Esperantistoj-Radioamatoroj). KoNoAanoj plantis Bombakson kaj kotonarbon. La radioamatoroj elsendis grupe unuafoje, ili profitis la okazon por varbi favore al Esperanto pere de amatoraj radiostacioj kaj sukcesis kontakti dekojn da amatoraj radiostacioj; restas plibonigi la teknikajn kondiĉojn por internaciaj kontaktoj.

KER 2014 estos pli bona ol la ĉijara, niaj spertoj kaj deziroj tion celos, restas al vi sperti la Kuban Esperanto-etoson. Mi konsilas al vi ne maltrafi KERon 2014. Pensu pri partopreno en unu el la plej amasaj aranĝoj en Ameriko.

Javier Ramos Nistal
Pedro Fernández Rodríguez

Ĝi estas artikolo el la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/04/223kubo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi