Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!

Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2012 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. La Papo bondeziris en Esperanto. Li diris: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. La tutmonda televida elsendo montris ilin dum la Papo eldiris la Esperant-lingvan bondeziron.


Ĉeestis Patrizio Cilli, Giovanni Daminelli, Isabel Leòn Fonseca, Felice Sorosina, Filomena Canzano, Francesco Maurelli, Luca kaj Vito Tornillo, Elio Bonomolo, Jitka Skalická, Ranieri Clerici kaj Giovanni Conti. Carlo Sarandrea realigis la fotografadon.
La Esperantlingva bondeziro de la Papo estas spektebla:
video MPEG
video MP4

Pli da fotoj estas en la retejo de IKUE
surbaze de kiu estas kompilita la supra raporto.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!

  1. A. Kuenzli diras:

    Estas ja tute bele kaj ghojige, ke la papo en Romo konservis siajn tradiciajn salutvortojn kaj bondezirojn en Eo. Sed mi timas, ke tiu chi dufoje jare okazanta ritualo farighis jam iom banala kaj teda, precipe se ghi ne estas akompanata de iu pli altnivela agado.

    Por ke Esperanto akiru pli da signifo, eble necesus almenau traduki la predikojn kaj enciklikojn de la papo al tiu chi lingvo (pri scienca traktado de tiuj tekstoj en Eo mi tute ne parolu). Sen tio, Esperanto riskas resti iom ridinda afero sur tiu primitiva “panela nivelo”.

    Cetere, mi shatus ekscii, chu entute iu novulo lernas Esperanton post tiu vatikana spektaklo, kiun vidas kaj audas probable unu miliardo da homoj en la mondo.

  2. Valdas BANAITIS diras:

    BONA BENO KAJ AGRABLA AGNOSKO JE KRISTNASKO KAJ PASKO. Se ne estus SE kaj TAMEN, mi al chio dirus AMEN

Respondi