Eterne Rima. Samideano: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010.
Preninte la diskon Samideano de Eterne Rima kun 18 mezlongaj kanzonoj, kun prologo kaj epilogo, mi alvizaĝis defian taskon priopinii tion, kio por mi plejparte ne ekzistis dum mia vivo – la hiphop-kulturon kaj ties “muzikon”, ankaŭ nomatan “repo”. Min apenaŭ interesis tio, kio ne estas vera kanto, kiam oni uzas almenaŭ iun melodion voĉe. Do strikte dirante, mi ne opinias tion vera “muziko”.
La historio de ritma recitado iras profundege en la pasinton, sed en nia kazo temas pri tute konkreta stilo komerca kiu “vendiĝas”. Laŭ iuj teorioj, estis speciala sekreta programo ensociigi krimecan konduton per tia muziko kaj rilataj kulturaĵoj, cele pliajn profitojn de la investintoj en privatajn prizonojn en Usono. Sed tio estas alia historio.
La akompana libreto (tradicie bele eldonita de Vinilkosmo) informas, ke sub ĉi bela nomo figuras “fervora muzikisto, repulo kaj kantisto” Igor Wasilewski, naskita en Polujo kaj vivanta en Japanio. Li kontribuis al aliaj albumoj, inter ili Elektronika Kompilo, ĝis li revenis al hiphopo novskolmuzike oscilanta inter Dirty South, Crunk, R&B kaj kalifornia stilo. Skrupulemuloj povas facile esplori pri kio temas. Li mem komponas la muzikon, verkas tekstojn kaj faras produktadon.
Evidente la pleja pezo enhava kuŝas sur la tekstoj, ĉar pri la “muziko” mi diru nur, ke jes ĝi similas, identas kun la nun havebla fluo da tia materialo. Mi eble ne kompetentas pri la profundaj nuancoj karakterizaj pri ĉi stilo, sed mie preskaŭ ĉiuj eroj sonas simile inter si. Ankaŭ sur pluraj paĝoj de la broŝuro aperas similaj fotaĵoj de Igor kun senŝanĝa mieno, tamen kun variaj fonoj kaj vestaĵoj.
Ni atentu la tekstojn. Aparte intrigas “gepatra averto” pri “ofenda enhavo” “al tro sensitivaj delikatuloj”. Nu, ja tio estas integra parto de la kulturo, ĉu ne…
Unue notindas, ke la repulo havas brile senriproĉan prononcon – la diskon eblas kaj indas uzi kiel modelon instrue (ankaŭ por trejni la riĉan leksikon, sed singardeme pri eble tro frue uzitaj neologismoj: ekspekti, bizneso, pelmelo…). La rimoj en la tekstoj estas ĝenerale trafaj – ĉu tion faciligas la naturo de la repo, ne postulanta striktajn ritmajn limigojn, do ebligante pli da manovro? Ankaŭ gramatike ĉio estas ĝuinda, kvankam iam la definita artikolo “la” mankas aŭ misas.
La plenumanto nomas sin “rep-majstro” kiu faras “espo-repon en tiu stranga lingvo”, ke ni ne povas ne konkludi ke per repo “kreiĝu nova historio” kaj la merito de Igor estas, ke li uzas ĉi stilon por la Esperanta publiko. Kial ne? Ankoraŭ unu ilo por fiere fanfaroni, ke ankaŭ en nia kara lingvo eblas tiom digne repi.
Pri kio repas la repulo? Nu, pri sia loko en la vivo (Reĝo strata) – kun videbla emo al megalomanio; pri penoj sin identigi en la spaco kaj tempo (“kreiĝas nova historio”). Ĉu la naiva sklavo tra sia ĉiutageco atingos sian celon? Pri penoj kompreni, kion li signifas por si kaj sia kara virino. En la albumsamtitola peco Samideano staras demandoj “Ĉu vi atendas ĝis la fina venko?” – “Mi ne batalas, [la] mondon ne ŝanĝas, ĉar ne eblas… tio ja kompreneblas…” – jam filozofio kompleta. Dialogante kun sia alia egoo pri certaj fundamentaj ideoj rilataj al Esperanto, la repulo tamen ne venas al respondo je “Kion signifas la familia rondo?”
Kiel kompreni la fanfaronajn “mi havas stilon […], sur mi arĝenta ĉen’” – ĉu narcisisme kaj ke tio estas delikata satiro? En Jam ne plu estas mok’ ni aŭdas “Ni estas frenezuloj / vi estas la saĝul’ / aŭskultu min kacul’”… Mi komprenas ke uzi “fortajn” fek-vortojn plifaciligas la liveron de la mesaĝo (laŭ Ivan Jefremov, en socioj kun plia akumulita malico), sed kiel normala homo mi apenaŭ akceptos iam ĉi rektan insulton kontraŭ mi.
Videble nia heroo serĉas, kio absolute salutindas – “ion eksteran” (ĉu la interna ideo ie sin kaŝas), “alian frekvencon”, “la veran potencon”… Ĉu ni do ricevas novan manieron varbi anojn en nian Esperanto-parolantan komunumon per freŝaj metodoj kiel primoko kaj belaj frazoj kiel “manĝu merdon, stultul’… kacul’”?. Tra agreso – al adoro de nova idolo iva je esprimo! Jo! Mi penis imagi min fandiĝi kun la agresema raŭkvoĉa filingvaĵa protagonisto, eĉ por medicina celo esplora… Ne, mi ne sukcesis.
Promesita al mono – ĉu satiro aŭ himno, se li klare stampas ke “per mono ĉion [li] ricevos”? En Ne kalkulu ni aŭdas “faru nenion, ĉar morgaŭ la aferoj iros kontraŭ vi … [la] vivon kaptu, ĉar vi perdiĝas” – eble plej ŝatebla peco, pro la klare sentebla kaj sukcesa provo prezenti unuecan koncepton, des pli ke prezentatas la plej komprenebla konkludo de ĉio – “sub tero kuŝos vi”. Sincera alvoko esti pasiva. Nu, ni ja scias/komprenas ke tio estas nur satiro, provoko. Aŭ… primoko de… mi… ĉiuj… pri kio?… Mi konfuziĝas.
Plue, mi apenaŭ trovas vere aliajn temojn. Nu, en Oro kaj poluro, denove, sklavecaj revoj kaj disŝiroj inter emoj al oro kaj ceteraj luksaĵoj, unuflanke, kaj la fantoma realaĵo ke ĉi mondo svarmas je parazitoj, aliflanke. Ĉu esti barono kaj konsenti ĝui la belaĵojn, droni en luksaĵoj, aŭ sin venkitigi al jam kiomfoja ŝpruco elinterna de mortigema humoro? Kien fuĝi?
Ankaŭ pri amo temas en Ŝia ĉiel’ – tre konvinka kanzono pri la eterna ideo, ke tamen ne eblas kaj ne endas aĉeti la amon. Kaj en alia priama peco, freŝe kun rokaj ecoj (Rokulino) ni sekvas historion de despera amo al rokulino, kiu ve ne ŝatas repon – abismeniga antagonismo. Mi preskaŭ ploris. Igor, forĵetu tiun dinosaŭrinon, ja la roko estas morta kaj historio!
Kaj albumfine nia heroo penas esplori motivojn, kialojn por ke oni povu sin okupi pri “espo” kaj kialojn de ties malsukcesoj (Vera senc’) kaj rekte konsultas nian Majstron (Zam) pri kion tamen fari nun, ĉar li estas “lasta instanco, unusola ŝanco” pri ĉu dormi aŭ ne dormi kun virino ktp. La ideo estas vere iom tro ekzotika, se temas pri Zamenhof, sed arto estas arto… Kaj la bildo de Z. estas ĉarma, kvankam li respondas eterne rime nur per “ram pam pam”. La Epilogo glorigas la “du literojn”, E kaj R, do la aŭtoron mem.
Konklude: megalomanieca enhavo kun neniuj novaj aŭ freŝaj ideoj, griza “muziko” por specifaj emuloj, bela elparolo, iom da insulta agreso kaj neresponditaj demandoj, perfekta produktado kaj eldono. Ĉu mi interesiĝos pri pluaj eldonoj?
Andrej Peĉonkin
Ĉi tiu recenzo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/06/213recenzo/