Kroatio: La deka kongreso

Foto de Siniša Milašinović

La dekan fojon kongresis la kroata esperantistaro en sia jubilea kongreso en Koprivnica la 22an–24an de junio ĉi-jare. Aliĝis preskaŭ 180 geesperantistoj el Kroatio kaj 14 aliaj landoj de kvar kontinentoj, el kiuj alvenis ĉirkaŭ 140 kongresanoj.

La unuan kongresan tagon oni rezervis grandparte por la jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kiu daŭris pli ol ses horojn (duoble pli ol planite). Pro tio dum la unua kongresa tago malfruis aŭ entute ne okazis la aliaj planitaj programoj. El pluraj planitaj prelegoj okazis nur la prelego de Zlatko Tišljar La vivfilozofio de Tibor Sekelj kaj la publika prezento de la libro Sonĝoj kaj ombroj de Zdravko Seleš. Pro la sama kaŭzo malfruegis ankaŭ la koncerto de la itala kantisto Manŭel kaj prokrastiĝis la amika vespero de malnovaj brigadanoj-esperantistoj.

La organizantoj esprimis sian grandan bedaŭron pro tia evoluo de la programo, ĉar ĉio estis zorge planita, sed pro la internaj problemoj de KEL diskutitaj en la jarkunveno, la planoj fiaskis. Dum posttagmezaj horoj, por ĉiuj kongresanoj estis organizita vizito al Muzeo de nutrado.

Tamen, la dua kongresa tago estis brila. La programo komenciĝis kaj finiĝis maksimume akurate. El la politikaj funkciuloj partoprenis kaj salutis la kongreson la anstataŭanto de la departementestro Ivan Pal kaj la konsilistino de la urbestrino Helena Hećimović, kiuj tre favore parolis pri Esperanto. En la kultura programo partoprenis la Kulturarta societo “Koprivnica” per la kroata kaj Esperanta himnoj, per la kanto “Koprivnica” (la urba himno) kaj per du koreografioj de la regiona folkloro.

“Kaposvár salutas Koprivnicon” estis interesa maniero kunligi per Esperanto la ĝemelajn urbojn Kaposvár (Hungario) kaj Koprivnica (Kroatio). Per la iniciato de esperantistoj, el Kaposvár venis speciala Esperanto-sendito de la urbestro Károly Szita. Li estis la kapoŝvara esperantisto Béla Apáti Kóvacs, kiu alportis specialan salutleteron al la urbestrino de Koprivnica, Vesna Želježnjak.

En la daŭro de la programo estis omaĝita la forpasinta kroata aktorino Vida Jerman, al kiu pasintjare estis atribuita la premio “Kalendulo” establita de la kroata esperantisto Neven Kovačić. Riĉigis la programon per sia kabaredaĵo Posttagmezo kun Saša la konata Esperanto-artisto Saša Pilipović, kaj longan koncerton prezentis la operkantisto Neven Mrzlečki el Zagrebo. Aparte estis omaĝita la Esperanta poeto Đuro Rašan okaze de lia centa naskiĝdatreveno. La kultura programo finiĝis per kantado de Eŭropa himno (prezentita
de Neven Mrzlečki), ĉar Kroatio troviĝas ĉe la sojlo de la plenrajta membreco en la komunumo de eŭropaj ŝtatoj (tiun statuson ĝi akiros komence de julio 2013).

La Organiza komitato de la kongreso regalis ĉiujn kongresanojn per komuna tagmanĝo en la Hotelo “Podravina”, post kio venis busoj kiuj transportis ilin al senpaga sed riĉa kongresa ekskurso.

La unua ekskursa celo estis la vilaĝo Koprivnički Bregi, kie estis inaŭgurita nova ZEO: memortabulo al Ilija Puhalo (1899–1937) okaze de la 75a datreveno de lia morto.

Li estis unu el la ĉefaj figuroj de la fervojista Esperanto-movado kaj la persono kiu pleje elstaris en la disvastigo de Esperanto en la nordkroataj regionoj. La memortabulon kune malkovris la estro de la Komunuma konsilio Darko Sobota nome de la komunumo Koprivnički Bregi kaj Josip Pleadin nome de Dokumenta Esperanto-Centro, kiu iniciatis la starigon de la tabulo.

Post tio la kongresanoj vizitis la vilaĝon Hlebine, la lulilon de la kroata naiva (pentro)arto. La lasta celo de la ekskurso estis la urbeto Đurđevac, kie tiutage okazadis la fina festo de la turisma kaj kultura manifestacio “Picokijada”. La kongresanoj spektis nekutiman teatraĵon en la ekstera scenejo, kiu okazis nokte kun multaj aktoroj, statistoj, rajdantoj kaj sonaj kaj lumaj efektoj. Post la teatraĵo, je la noktomezo, estis spektita ankaŭ la impona piroteknika spektaklo.

Por la tria kongresa tago estis preparita malstreĉiĝo en la urbaj naĝbasenoj kaj aparte riĉa pikniko en la vinberejo de Josip Kolarević apud Đurđevac.

El specialaj kongresaj programoj menciindas, ke en la montrofenestroj de la biblioteko kaj legejo Fran Galović en Koprivnica estis prezentita ekspozicio rilate al la 125-a datreveno de Esperanto. Kunlabore kun Filatelista societo de Koprivnica estis lanĉita filatela koverto, kaj la Kroata poŝto la 23an de junio uzis specialan poŝtan stampon en sia oficejo en Koprivnica.

La kongreson oficiale aŭspiciis la departemento Koprivnica-Križevci kaj la Urbo Koprivnica, sed sian financan kaj alian helpon donis pluraj sponsoroj. La organizanto de la kongreso estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, komisiita de KEL. La Organiza komitato konsistis el naŭ aktivuloj kiuj la tutan laboron plenumis sub la lerta gvidado de sia sekretario Josip Pleadin.

Dokumenta Esperanto-Centro eluzis la kongresan partoprenon de la brazila geedza paro Gilberto kaj Aparecida Menegasso por organizi la postkongresajn prelegojn “Brazilo – koninda lando”, kiuj okazis la 26-an de junio en Bjelovar kaj la 27-an de junio en Sisak kaj Petrinja.

Menciindas, ke la geedzojn Menegaso en oficiala vizito akceptis ankaŭ la urbestro de Bjelovar, kaj la iniciaton salutis per sia letero la ambasadoro de Brazilo en Kroatio, Luiz Fernando G. de Athayde.

Davor Grgat

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/06/213kroatio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi