Iom pri “La Ondo de Esperanto”

La stelo de SaĥarovLa suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en la artikolaro Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero. La teksto estis aktualigita en 2019 sojle de la apero de la tricenta numero de La Ondo (oktobro 2019).

Antaŭhistorio

Aleksandr Saĥarov en Rememoroj de centprocenta esperantisto jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiĝo de La Ondo de Esperanto:

Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare ĝi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaŭ ĉio ĝi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en ĝi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble ĝin trafus la sama sorto… Bonŝance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon <…> en la jaro 1909 la Ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn Esperanto-rusa organo <…> Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj ĝi baldaŭ okupis tre firman staton.

Saĥarov pravis. Kvankam Esperanto aperis en Ruslanda Imperio, kie loĝis plejmulto da pioniraj esperantistoj, nur 17 jarojn post la naskiĝo de la lingvo en Ruslando estis ricevita permeso eldoni esperantistan gazeton. La gazeton Esperanto en 1904 fondis en Peterburgo Ilja Davidoviĉ Ostrovskij, loĝinta en Jalta (Krimeo), kiu redaktis ĝin kun la asisto de la prezidanto de la Peterburga societo Espero Aleksandr Isaakoviĉ Asnes.

Post tri kajeroj la gazeto Esperanto ĉesis, ĉar Asnes akceptis la redaktorecon en Ruslanda Esperantisto, la organo de Espero, kiu eldonis ĝin dum tri jaroj kun esperantistaj informoj, beletraĵoj, kaj artikoloj pri aktualaj sociaj problemoj. Ĝuste en Ruslanda Esperantisto Zamenhof publikigis sian studon Dogmoj de Hilelismo.

En 1908 post apero de la unua numero, Ruslanda Esperantisto ekpaŭzis, ĉar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija (Heroldo de Scio) Vilhelm Vilhelmoviĉ Bitner aperigi suplemente al ĝi ĉiumonatan revuon Espero kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Bitner post unujara eldonado rezignis, ĉar esperantistoj apenaŭ helpis la revuon.

Tamen granda estis la propaganda efiko de Espero, kiun dum tuta jaro ricevadis (sen investo de esperantista kapitalo) preskaŭ cent mil abonantoj de Vestnik Znanija. Inter la dekmiloj da legantoj estis centoj da interesiĝantoj pri Esperanto, kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo, sed Ruslanda Esperantisto ankoraŭ ne reaperis por disponigi al ili tian legaĵon.

La Ondo de Esperanto de Aleksandr Saĥarov

SaĥarovĈi tiun favoran konjunkturon komence de 1909 lerte uzis Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov, kiu post sia 15-jara laboro kiel financa oficisto en Ardatov (Simbirska gubernio), forlasis la bone pagatan ŝtatan servon kaj plentempe dediĉis sin al Esperanto.

Jam komence de sia vivo esperantista Saĥarov decidis ekokupiĝi pri eldonado. Saĥarov utiligis sian partoprenon en la 2a kaj 3a Universalaj Kongresoj (1906, 1907) kaj postkongresajn restadojn en Parizo kaj Berlino por spertiĝi pri Esperanto-eldonado, kaj en 1907 li fondis en Moskvo la librejon (vendejon kaj eldonejon) Esperanto, ĉe kiu aperis trideko da libroj. Fine de 1908 li ricevis la permeson eldoni la monatan gazeton La Ondo de Esperanto.

La unua numero de La Ondo de Esperanto aperis en februaro 1909 en la granda formato de tagĵurnalo, en la eldonkvanto 10 mil ekzempleroj. Saĥarov anoncis pri La Ondo en Ruslanda gazetaro, sendis ĝin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis ĝin al moskvaj gazetvendistoj (nur 20 ekzempleroj estis venditaj).

Zamenhof salutis la novan gazeton:

Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “La Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj.

Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton. Ĉar ĝi estis lia privata establo, li – malkiel movada instanco – toleris la malprofiton de la gazeto, kiun kovris la profito de la librejo.

Dum la unuaj monatoj… la gazeto estis donanta al ni sufiĉe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, ĉar ni vidis, ke dank’ al ĝi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis.

La Ondo de EsperantoKrome, La Ondo aperis akurate, ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj, nek tuŝis temojn religiajn aŭ politikajn.

Ekde 1910 La Ondo de Esperanto estis eldonata ĉiumonate en la pli kutima revua formato, en la eldonkvanto 2 mil ekz. Fine de 1910 Saĥarov dediĉis sin ĉefe al administrado kaj dungis kiel redaktoron la junan juriston Boris Isidoroviĉ Kotzin, bonevon de Zamenhof (pli ĝuste Kocyn = Коцын, li estis filo de Isidor Kocyn kaj Teresa Zilbernik, la fratino de Klara Zilbernik).

La rubrikaro de La Ondo estis tradicia: “Esperanto en Ruslando”, “Esperanto eksterlande” (en la rusa lingvo), “Bibliografio”, “Diversaĵoj”, “Amuza fako”. Aperis beletraĵoj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj, jaraj revuoj de la Esperanto-movado. La abonantoj jarfine ricevis senpage libron (Princo Serebrjanij de Aleksej K. Tolstoj, Orienta Almanako, 3a volumo de la plena verkaro de Devjatnin k. a.). En La Ondo aperis serio de portretoj de pli ol cent famaj esperantistoj, ruslingvaj ĉefartikoloj.

Tamen en la gazeto sentiĝis opoziciemo al la Peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Esperantista Ligo; kvankam Saĥarov ne estis denaska moskvano, li ja loĝis en Moskvo, ĝuis kunlaboron de Moskvaj esperantistoj kaj ne povis leviĝi super la tradicie malvarmaj rilatoj inter la du Ruslandaj ĉefurboj.

Ĝis sia malapero La Ondo restis la plej legata Esperanto-revuo en Ruslando, kvankam intertempe kelkaj aliaj gazetoj aperis. La 2a Ruslanda Esperanto-Kongreso (Kievo, aŭgusto 1913) decidis, ke La Ondo de Esperanto estu oficiala Ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.

Por La Ondo verkis Georgij Deŝkin, Vasilij Devjatnin, Andrej Fiŝer, Sergej Obruĉev, Timofej Ŝĉavinskij, Maria Ŝidlovskaja kaj aliaj Ruslandaj esperantistoj. Alilandaj konstantaj kunlaborantoj estis malmultaj.

Dum la Unua Mondmilito ĝi estis unu el nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La ŝovinisma haladzo nur en la unuaj militaj monatoj iomete sentiĝis en La Ondo, kaj poste pri la milito memorigis ĉefe mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.

En la plej lasta Ondo (№100-101, aprilo-majo 1917) Kotzin profetis:

La ĵus okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon… La devizo “Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu” necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de ĉiu laboristo.

Sed post la bolŝevista revolucio la privataj sendependaj gazetoj ne povis ekzisti en la kondiĉoj de la “proleta diktaturo”. Ĉesis ankaŭ la “etburĝa” Ondo.

Poste adeptoj de la Zamenhofa lingvo en Ruslando kaj Sovetunio multfoje provis lanĉi revuon, kiu ŝtopus la breĉon aperintan pro la ĉeso de La Ondo. Tamen nek la organoj de SEU kaj ASE, nek la samizdataj Amikeco, Literatura skatolo kaj Sezonoj, nek la multaj primovadaj informil(et)oj sukcesis kompensi la mankon de La Ondo, kiu ne nur listis Esperanto-eventojn, sed ankaŭ kontribuis al la internacia Esperanta kulturo.

Renaskiĝo: Kial en Uralo?

Nur post 74 jaroj La Ondo de Esperanto reaperis. Ne en Moskvo aŭ Peterburgo, sed en Sverdlovsko, la ĉefa urbo de Uralo.

Komence de la 1980aj jaroj en Uralo kaj Siberio aperis grupo da (plejparte) junaj kulturemuloj, kiuj ekde 1984 eldonis la trimonatan samizdatan almanakon Sezonoj, kunlaboris en ĝi kaj en Hungara Vivo kaj Literatura Foiro, eldonis samizdatajn libr(et)ojn, okazigis plurajn kulturtemajn semajnfinojn kaj semajnojn, starigis kaj nutris la Kolektivan Esperantan Bibliotekon kaj la literaturan konkurson Liro. Kompreneble, ĉio ĉi okazis neoficiale kaj ekster tiamaj leĝoj, kiuj reguligis la socian aktivadon en Sovetunio.

SezonojĈiuj 26 kajeroj de la almanako Sezonoj estis presitaj en Litovio, kie la aŭtoritatoj malpli suspekteme ol en Ruslando rilatis al eksterleĝa eldonado, se ne temis pri politiko.

En ĉi tiu grupo, konata kiel Esperanta Rondo Kulturo, diversmaniere aktivis, interalie, Aleksej Birjulin, Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Halina Gorecka, Alen Kris (la sola neorientano), Aleksander Korĵenkov, Miĥail Korotkov, Nikolai Lozgaĉev, Jelena Lozgaĉeva, Aleksandr Mikiŝev, Aleksandr kaj Andrej Parfentjev, Pavel Pavlov, Viktor Sapoĵnikov, Aleksandr Zagvazdin… Ili estis eble ne samideanoj, sed ja similideanoj malentuziasmaj pri la komunisma ideologio en la stagnanta Sovetunio. Ili skeptikis pri tiutempa oficiala Esperanto-movado, kunordigata de ASE, kaj pri la agado de plejparto de la iamaj SEJM-aktivuloj, orientitaj al aferoj movadaj (varbado, instruado, kluboj, tendaroj ktp).

En 1990 H. Gorecka, A. Korĵenkov kaj N. Lozgaĉev kreis la koncepton, laŭ kiu la almanako Sezonoj ĉesu, ĝia stabo transiru al la pli vastatema revuo La Ondo de Esperanto, kaj Ekzakte, monata informilo de Urala Esperantista Societo (UES), transformiĝu al tutlanda movada gazeto Ruslanda Esperantisto.

La Ondo de EsperantoLa prezidanto de UES, Sverdlovska ĵurnalisto, redaktoro kaj eldonisto Viktor Kloĉkov tiutempe forlasis la gvidadon de la plej granda ŝtata eldonejo en Uralo kaj fondis la sendependan eldonejon Ural-Sovety. Li volonte aliĝis al la projekto, precipe al ties libroeldona direkto, kaj meze de la 1990a jaro la tajpaĵo de la unua numero de la nova revuo, pretigita de ĝia redaktoro A. Korĵenkov, estis donita al tradici-teĥnika presejo por kompostado. Kelkajn monatojn daŭris la kompostado kaj korektado, kaj fine la ideo estis ŝanĝita: la Sverdlovska komputisto kaj esperantisto Viktor Kulakov kreis en la fino de 1990 la Esperantajn tiparojn per kiuj estis kompostita la novelaro Sveda alumeto de Ĉeĥov kaj la jam parte malaktualiĝinta unua numero de la revuo.

Meze de majo 1991 per la kopiilo de la Sverdlovska eldonejo Ural-Sovety estis presitaj kaj mane vinktitaj la unuaj ekzempleroj de №1 de La Ondo de Esperanto. La 23an de majo Halina, Aleksander kaj Viktor venis aviadile al Nederlando kaj disdonis la freŝbakitan Ondon al oficistoj de la Centra Oficejo en Roterdamo… Ekde tiam la 23an de majo ni festas ne nur la naskiĝdatrevenon de Aleksander, la senŝanĝa redaktoro de La Ondo, sed ankaŭ de la revuo mem.

La nova Ondo

La Ondo de EsperantoNefacila estis nia situacio. Ja estis facile eldoni la samtempe refonditan Ruslandan Esperantiston, kun informoj pri la ĉefaj eventoj en Esperantujo, kaj centoj da ruslandanoj kaj dekoj da alilandanoj abonis ĝin. Ĝi estis presata sur kvar (poste sur ok) paĝoj kaj malmultekoste dissendata en ordinaraj leterkovertoj. Sed komence de la 1990aj jaroj la averaĝa Ruslanda esperantisto apenaŭ povis pagi pli ol kvarpaĝan informilon. La pli ampleksa kaj varia Ondo havis en 1991-97 nur malmultajn abonantojn en Ruslando, sed konservi tiujn legantojn kaj aŭtorojn ni opiniis tasko, praviganta la malprofitan eldonadon de la dumonata Ondo.

Tiutempe La Ondo havis tri ĉefajn direktojn:

Unue, ni klopodis rakonti al la internacia legantaro pri la situacio en Ruslando, Sovetunio kaj Orienta Eŭropo.

Due, la revuo analizis kulturajn, sociajn kaj lingvajn aspektojn de Esperanto.

Trie, La Ondo daŭrigis la literaturan tradicion de la almanako Sezonoj, ankaŭ per represado de pluraj gravaj tekstoj, aperintaj pli frue en ĉi tiu almanako kaj nekonataj internacie (nur kelkaj eksterlandanoj ricevadis ĝin).

Movadaj novaĵoj estis ekster la ĉefa atento de La Ondo.

La Ondo de EsperantoMalgraŭ la sociaj kataklismoj, prezosaltado, inflacio, praktika malebligo de civilizita entreprenado, transpagaj problemoj, misfunkcianta poŝto kaj dudeko da aliaj Ruslandaj Esperantaj periodaĵoj La Ondo ne mortis. Post kelkaj jaroj klariĝis, ke danke al pliboniĝo de la ekonomio (la averaĝa salajro kreskis de ĉ. 30$ al ĉ. 150$ monate), ankaŭ en Ruslando oni povas ekeldoni dignan ĉiumonatan revuon kaj per tio kontribui al la riĉigo de la internacia esperantista vivo. Do, meze de la jaro 1997 La Ondo ensorbis ĉiujn rubrikojn de Ruslanda Esperantisto kaj transformiĝis al ĉiumonata revuo, oficiale registrita. La samizdata periodo finiĝis.

Post ĉi tiu transformiĝo La Ondo de Esperanto ĉiumonate aperis kiel presita magazino dum preskaŭ du jardekoj, ekde julio 1997 ĝis decembro 2016, kaj ĝi estis sendata al pli ol 500 adresoj en kvindeko da landoj.

La nova gazeto, malkiel la du antaŭaj, celis ne (nur) la Ruslandan, sed la internacian legantaron, kaj por internaciigi la enhavon ni invitis spertajn kunlaborantojn el aliaj landoj. Bill Auld, Peter Baláž, Detlev Blanke, Renato Corsetti, Fernando de Diego, István Ertl, Georgo Handzlik, Reinhard Haupenthal, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Dennis Keefe, Wolfgang Kirschstein, Andreas Künzli, Glebo Malcev, Flo Martorell, Paŭlo Moĵajevo, Vytautas Šilas, Walter Żelazny kaj multaj aliaj aŭtoroj, foje ne tre konkordaj inter si, volonte konsentis kunlabori en nia gazeto sendependa de influo de iu movada strukturo. Plu kunlaboris Ruslandaj aŭtoroj malnovaj (Aleksej Birjulin, Alen Kris, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij k. a.) kaj novaj (Grigorij Arosev, Stanislao Belov, Irina Gonĉarova, Vjaĉeslav Ivanov k. a.).

La Ondo de EsperantoLa ŝanĝo sentiĝis tre baldaŭ en la abonstatistiko: en 1998 pli ol duono de la abonantoj loĝis en Ruslando, sed en la lasta papera jaro 2016, nur 13% da abonantoj de La Ondo estis ruslandanoj, kaj en la unua senpapera jaro en Ruslando estis nur 9% da abonantoj.

Ne plu okazis drastaj ŝanĝoj, sed jen kelkaj menciindaĵoj pri la evoluo de La Ondo de Esperanto:

– apero de novaj rubrikoj, interalie, de la kleriga rubriko “Nia trezoro”,
– aŭtoraj kolumnoj “Vide el Bruselo” kaj “Vortoj de Komitatano Z”,
– dissendo de la revuo al la membroj de EAB kiu kelkatempe malhavis sian propran organon,
– migro de la redakcio al Kaliningrado kaj establo de kunlaboro kun esperantistoj el Pollando, Germanio kaj Litovio,
– fondo de la EEU-suplemento “Eŭropa Bulteno”, kiu poste iĝis aparta gazeto,
– specialaj numeroj literaturaj kaj interlingvistikaj,
– literaturaj suplementoj,
– rondaj tabloj pri la rezulto de la pasinta Esperanto-jaro,
– lanĉo kaj subteno de la projekto La Esperantisto de la Jaro,
– internacia Fotokonkurso kaj la literatura konkurso Liro,
– lanĉo de la podkasta servo, kiu transformiĝis al “Radio Esperanto”,
– presado de la revuo en Pollando,
– naskiĝo kaj populariĝo de la elektronika versio,
– establo de nia ekspedejo en Litovio,
kaj fine
– transiro al senpapera eldonado en januaro 2017.

La Ondo de EsperantoNi hipokritus, se ni dirus ke antaŭ 30 jaroj ni ne revis pri tio, ke ni forlasos niajn sekurajn ŝtatajn oficojn kaj vivtenos nin per eldonado de Esperantaj libroj kaj de la vera Esperanto-magazino. Ni ja revis, sed revante ni komprenis ke temas pri io ege malfacile atingebla, kiel flugo al Marso aŭ la Fina Venko. Sed ni ja transiris Rubikonon, maldungiĝis kaj, simile al Aleksandr Saĥarov, ni dediĉis nin al nia iama hobio, kaj dum pli ol kvarona jarcento vivas danke al nia Esperanto-eldonado.

La revo realiĝis! En la reta voĉdonado pri la plej abonindaj internaciaj Esperanto-gazetoj, okazinta en junio 2015, evidentiĝis, ke La Ondo de Esperanto ricevis plej multajn voĉojn, sekvata de Beletra Almanako, Monato, Kontakto kaj Esperanto.

Tio okazis nur et-parte pro ni mem. Fari ion seriozan dum longa tempo oni ne povas sen subteno. Feliĉe ni trovis vastan subtenon.

Ni dankas niajn elstarajn aŭtorojn kaj la ordinarajn esperantistojn, kiuj dediĉas parton de sia tempo al verkado de artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj por La Ondo.
Ni dankas niajn legantojn, kiuj vivtenas la revuon per abonoj kaj donacoj.
Ni dankas niajn perantojn.
Ni dankas niajn kritikantojn, sen kiuj nia vivo estus malpli interesa.

Estas iom malgaje, sed nenio daŭras eterne, kaj nia longa laborado neeviteble komencas proksimiĝi al la fino, sed ankoraŭ ni ne finis ĝin kaj invitas vin festi la 300an numeron de La Ondo, kiu aperos komence de oktobro. Poste aperos du pliaj numeroj, kaj fine de la 2019a jaro nia misio estos finita.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2011/09/ondo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Iom pri “La Ondo de Esperanto”

  1. Walt Schultz diras:

    Mi sxatas legi la rakanto ke aperis en La Ondo de Eseranto No. 11.
    Kiel mi povas fari tio? W. Schultz

  2. Jan de Kloe diras:

    After his six months in Irkutsk he was stationed in Krasnoyarsk for 6 months. There he gave a lecture about Esperanto, gave courses and published articles in the newspaper Krasnoyarksiy Vestnik to popularize Esperanto. He tried to establish the 27th member city in the Russian Esperanto League and to obtain support from the Yenisei Province. Did this ever happen?

  3. Jan de Kloe diras:

    In 1909, Boris Perott wrote articles in Vostochnaya Zarya about Esperanto. He was living in Irkutsk till September 1, then moved back to Saint Petersburg. Did he ever publish in Ruslanda E?
    He left Russia in 1920.
    Please answer in English or Russian
    Jan

Respondi