PEN-kajero pri la esperanto-literaturo en la portugala

SilferDe kelke da tempo aro da universitataj profesoroj (inter ili Fernando Pita) strebas starigi kurson pri esperanto en la Federacia Instituto de Cearao (IFCE, Brazilo). La afero bone marŝas, kaj inter la proponataj lernobjektoj estos kurso pri Esperanta kulturo. Tial prof. Pita rekomendis al la grupanoj adopti la libron Breve historia cultural de la comunidad esperantófona kiel bazan kaj devigan legaĵon. La aŭtoro de la verko Giorgio Silfer volonte konsentas pri la portugaligo fare de kolego Pita; post la kastilia varianto (eldonita en Meksiko de la fama Porrua) ankaŭ la dua grava iberia lingvo trovos produktadon en Ameriko: eble oni devas atendi la katalunan por eldono en Eŭropo…

“Eble la gekolegoj de la Portugala PEN, kiu entreprenis vanan batalon kontraŭ la ortografia reformo de la portugala, ne estos tre kontentaj pri la traduko”, – ironias Silfer, kies tekston iu (kompreneble en Madrido) akuzis pri meksikeco, dum alia (Xavier Alcalde) difinis ĝin “en pure kastilia lingvo”.

Pri la kuneldono ŝajnas interesiĝi Brazila Esperanto-Ligo.

Fonto: HeKo 763 9-B, 17 maj 2021

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi