La demonstra versio de la printempa Ondo

printempaLa 6an de majo 2024 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la marta (printempa, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto. La 41-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava kaj ampleksa 132-paĝa 319a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ kvin semaĵnoj.

La demoversio de la printempa Ondo estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-319demo.pdf.

La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”).

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere:
unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo;
due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.

Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.

La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin eldonas Halina Gorecka kaj redaktas Aleksander Korĵenkov.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2024. La baza abontarifo (15 eŭroj) restas senŝanĝa dum 17 jaroj ekde la lanĉo de la bitversio en 2007.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por la 2023a jaro.
La sekva, somera Ondo aperos fine de junio aŭ komence de julio 2024.

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/ondo-127

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi