Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en majo 2024

majo

2. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Gersi Alfredo Bays (1934-1947- ), brazila instruisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Fonto (1980-2006) kaj de la eldonejo Fonto, aŭtoro de la romano La Profeto el Pedras (2000) kaj de Frazeologia vortaro (2016), membro de Akademio de Esperanto (2000-09); honora membro de UEA (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (1990) kaj de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1996).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 29-30).

6. Antaŭ 185 jaroj naskiĝis Émile Javal (1839-1903-1907), francia judo, eminenta oftalmologo, politikisto kaj esperantisto, reformemulo de Esperanto, la plej proksima Esperanto-amiko de L. Zamenhof, akirinto de la Ordeno de Honora Legio por Zamenhof (1905), la sola esperanisto kiu serioze studis la homaranismon de Zamenhof dum ties vivo; dekomenca membro de Lingva Komitato (1905-07); kunfondinto kaj kunfinancinto (kun H. Sebert) de Esperantista Centra Oficejo en Parizo (1905).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 142-144).

6. Antaŭ 60 jaroj mortis Hideo Yagi (1899-1917-1964), japana ginekologo kaj esperantisto, ĉefdelegito (1953-62), komitatano (1956-64), estrarano (1959-64) kaj la unua azia prezidanto (1962-64) de UEA, prezidanto de LKK de la 50a UK (Tokio, 1965), kies okazigon li ne ĝisvivis.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 301-302).

7. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Marjorie Boulton (1924-1949-2017), angla instruistino kaj esperantistino, prezidanto de Rondo Kato / Esperantista Kat-Amikaro (1986-2017), aŭtorino de libroj beletraj (Kontralte, 1955; Cent ĝojkantoj, 1957; Eroj kaj aliaj poemoj, 1959; Dekdu piedetoj, 1964; Okuloj, 1967; Rimleteroj, kun W. Auld, 1976 k. a.) kaj nefikciaj (Zamenhof. Creator of Esperanto, 1960; Poeto fajrokora, 1983; Faktoj kaj fantazioj, 1984 k. a.); membro de Akademio de Esperanto dum 50 jaroj (1967-2017), honora membro de UEA (1985), laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1998), de la premio Deguĉi (2004) kaj de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2014). En 2022 Esperanto-Asocio de Britio eldonis du volumojn de ŝia plena poezia verkaro Unu animo homa (pli ol 1200 paĝoj).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 43-44).

19. Antaŭ 30 jaroj mortis Emilija Lapenna (fraŭline: Heiligstin, 1910-1931-1994), ŝtatoficistino (financo kaj statistiko) kaj esperantistino, la unua edzino de Ivo Lapenna (1934), sekretario de JEF (1953-55), vicprezidanto de KEL (1955-57), ĉefdelegito (1953-87) kaj komitatano (1957-74) de UEA, kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Radio Zagreb (1956-92), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1965-74); aŭtoro de Teatro en societo (kun Mirko Mamužić, 1956), Nova teatro. Monologoj (1974), Esperanto za svakoga (1980), Lanĉo (1988); tradukinto de pluraj verkoj, honora membro de UEA (1979).

23. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Milda Jakubcová (fraŭline: Pirksts, 1899-1924-1979), latva oficistino kaj esperantistino, post la edziniĝo kun František Jakubec (1932) loĝinta en Ĉeĥoslovakio, Esperanto-instruistino kaj poetino (Elektitaj versaĵoj, 1969; Estrado de animaloj, 1970), tradukinta al Esperanto beletraĵojn el la latva, rusa, ĉeĥa kaj slovaka lingvoj.

23. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Brunetto Casini (1954-1970- ), itala eldonisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Bruĉjo Kasini; ĝenerala sekretario (1973-80) kaj vicprezidanto (1980-81) de TEJO, komitatano de UEA (1990-98), lanĉinto (1977) de la Internacia Junulara Festivalo (IJF) okazanta ĝis nun, prezidanto de Fondumo Zamenhof (2010-2012); fondinto kaj senŝanĝa gvidanto de la eldonejo Edistudio kiu eldonis centojn da libroj en kaj pri Esperanto.

27. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Hjalmar Johannes “Nino” Runeberg (1874-1901-1934), svedlingva finnlanda instruisto, literaturisto kaj esperantisto, iniciatinto (1907) kaj la unua prezidanto de EAF, tradukinto de Jolanta, la filino de l’ reĝo René (H. Hertz, 1908), Tri legendoj, 1909), Sonĝo de Scipio (Cicerono, 1910); dekomenca membro de Lingva Komitato (1905-20).

28. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Vida Jerman (1939-1973-2011), kroata aktorino (rolis en 30 filmoj en kelkaj lingvoj, kvin filmserioj, multaj teatraĵoj) kaj esperantistino; estrarano de Kroata Esperanto-Ligo, kunfondinto kaj direktoro de la teatra trupo Ponto (1997); ŝi prezentis recitalojn kaj rolis en spektakloj dum dekoj de Esperantaj renkontiĝoj kaj kongresoj, inkluzive de dek unu UKoj (1986, 1987, 1990, 1995, 1996, 1997, 1998, 2000, 2001, 2002, 2004); laŭreato de diplomo de UEA pro elstara arta agado (2010).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo listo de jubileoj kaj memordatoj por majo 2024, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/majo-10

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi