Beletra Almanako, 2023, №48

Beletra AlmanakoPrezento, malfermanta la oktobran (2023) numeron de Beletra Almanako, estas aŭtorita de Probal Daŝgupto. Li rakontas sian kvankam delongan (sed ree aktualan por multaj) sperton troviĝi en situacio, kiam venas, laŭ la difino de Probal, emocia anesteziĝo. Li sugestas: “Aŭskultu kun nova kompreno la vortojn “ne al glavo sangon soifanta”. Fieru pri la soifo kiun nur vi, kaj aliaj esperantistoj, kapablas soifi”.

Originala prozo aperas el la plumo de kvar aŭtoroj. En sia rakonto Bukedo por Fraŭlino Antonija Spomenka Štimec rekonstruas eventojn el la vivo de kroata esperantistino de antaŭ pli ol jarcento kun literatura transponto al Ĉinio. Legindas kiel memstara rakonto Fine de la rememoro, fragmento el la libro Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo de Cho Sung Ho, reverkita de la korea aŭtoro en Esperanto. Yin Jiaxin aŭtoris amhistorion de ĉina junulino. Kaj Mikaelo Bronŝtejn pripensas, kiel okazas evoluo de sincera amo al kruela hato.

Tradukita prozo ĉeestas per ok rakontoj de Roberto Pérez-Franco, panama esperantisto verkanta en la hispana (trad. Norberto Díaz Guevara), rakonto kun sardia fono de la nobelpremiita itala verkistino Grazia Deledda (trad. Sara Spanò).

Tradukita poezio prezentas du similsortajn poetinojn. Paĉjo (trad. Brandon Sowers) estas la plej fama poemo de usonanino Sylvia Plath, kiu famiĝis post sia sinmortigo je la aĝo de tridek jaroj. Ŝi estas konsiderta kiel unu el la fondintoj de la ĝenro de “konfesia poezio” en anglalingva literaturo. Alia sinmortiginta poetino, jam itala, estas Antonia Pozzi: du ŝiajn poemojn tradukis Manuela Ronco.

Geoffrey Sutton leteris al la redakcio (kaj al ni, legantoj) pri la “memorinda citaĵo pri nia afero”, nome tiu de George Orwell: “… multaj homoj imagas, ke la rekomendantoj de internacia lingvo celas subpremi la naturajn lingvojn, afero, kiun neniu iam serioze sugestis”. Geoffrey Sutton eseas pri postkoloniismo, Trevor Steele analizas la (am)rilaton de Hitler al virinoj.

En la recenza fako oni trovas analizon de Jan P. Sandel pri Plena Vortaro Germana-Esperanto en tri volumoj de Erich-Dieter Krause per komparo de la eldono 2023 kun la antaŭlasta recenzita de tri bone konataj movadanoj, kaj lian pledon por formo elektronika okaze de vortaroj.

Jorge Camacho recenzas la dulingvan La taŭrofelo. La pell de brau de Salvador Espriu (trad. Abel Montagut), verkon profunde politike kaj socie engaĝitan.

Analizante la libron Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia (Esperanto kaj lingvoj de internaciismo en revolucia Ruslando) de Brigid O’Keeffe, Brandon Sowers substrekas ŝian fakecon kiel historiisto: “O’Keeffe zorge atentas la pli vastan kulturan pejzaĝon, de kiu Esperanto formis parton”. Fakte, sen legi la anglalingvan verkon, oni ricevas sufiĉe bonan imagon pri la enhavo.

La recenzanto Laurent Ramette rimarkigas, ke La okulvitroj de Lidia de Aitor Arana “estas kaj stranga kaj interesa kombinaĵo”, ja en ĝi temas kaj pri la plej juna ido de Zamenhof, kaj pri Hitlero.

Estas ne recenzo pri A 1930s bicycle adventure from Holland to North Africa, sed fakte rerakonto de ties enhavo, kiun faras Javier Alcalde. Temas pri la bicikla vojaĝo de la juna nederlanda esperantisto Siem de Waal, kiun oni konas kiel la masoniston kiu en 1935 konstruis Esperanto-monumenton en la nederlanda insulo Texel. Multas interesaj detaloj pri la trapasataj landoj kaj la politika pejzaĝo precipe en Eŭropo.

Kovrila kaj rubrikaj bildoj venas de Marc van Oostendorp pere de apo por artefarita intelekto, populariĝanta kaj pli kaj pli vaste uzata.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/ba-15

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi