Venu al la unua IJK en Litovio!

ijk

Litova Esperanta Junulara Organizo (LEJO) invitas vin al la 80a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos ĉi-jare en Šventoji la 18-25an de aŭgusto. La kongreso estas jubilea, 80a kongreso kaj estas vere historia, la unua en Litovio kaj ankaŭ en la Baltiaj landoj. Ĝi estas grava fakto por nia Esperanto-movado.

La nombro da partoprenantoj, kiun ni atendas, estas ĉirkaŭ 200-300 el la tuta mondo. Sciante, ke okazos kutimaj grandaj eventoj – Baltiaj Esperanto-Tagoj en Tartu (la 10-14an de julio) kaj la Universala Kongreso en Tanzanio (la 3-10an de aŭgusto), ni okazigos la IJK-on en la antaŭlasta semajno de aŭgusto kaj do ĝi estos bona tempo por finĝui someron. Ni kredas, ke Litovio fariĝos vere alloga centro dum ĉi tiu kongresa semajno kaj por esperantistoj kaj por feriaj turistoj. La kongresurbo Šventoji fariĝos la ĉefurbo de diversaj kulturoj.

Konsiderante, ke la mondo nun estas en geopolitikaj streĉiĝoj, kaj ke estas la dudeka datreveno de la aliĝo de Litovio al NATO kaj EU, ni decidis, ke la temo de la ĉi-jara kongreso estas Packonstruado. Ni ne dubas, ke la kongreso estos bonega okazo por litovoj kaj eksterlandaj gastoj diskuti, profundigi, demandi kaj dividi la spertojn. Organizante internacian eventon kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), ni certigas, ke la teamo mem estas ankaŭ internacia. La teamanoj estas junuloj el Eŭropo, Sudameriko kaj Azio. Kunlaboro kun homoj el diversaj kulturaj regionoj certigas kvalitan eventon, konsiderante la bezonojn de ĉiu homo.

Sed mi ne estas junulo?..
Malgraŭ tio, ke IJK estas oficiale destinita al la esperantistaro de la TEJO-aĝo (18-35 jaroj), oni bonvenigas ĉiujn, kiuj sentas sin juna. LEJO opinias, ke ĉi tiu historia 80a evento devas akcepti ĉiujn, kiuj volas ĝui la fakton, ke ĝi estas la unua tia evento en Litovio, al kiu ni dediĉas sian tutan liberan tempon por havi plej bonan kongreson. Plej grave estas, ke ni volas senti la subtenon de la loka Esperanto-movado.

Kion ni povas atendi el la kongreso?
La kongresa programo ankoraŭ estas kreata. Sed ĝi ja estos simila al aliaj Esperanto-renkontiĝoj. Tage estos prelegoj pri diversaj temoj, Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj ekskursoj. Ekzemple, piedmarŝo al Latvio, vizito de la lago Plateliai, ĉirkaŭaj muzeoj ktp. Ni havos buntegan internacian vesperon kun naciaj manĝoj, t(d)rinkaĵoj portitaj de partoprenantoj mem. Plej probable okazos koncerto de la fama sveda esperantisto Bertilo, kaj vespero de la plej malnova litova folklora ensemblo Ratilio. Ĉiuvespere ni havos ejojn por danci, babili aŭ kunkanti.

Kie mi trovu pli da informoj pri aliĝo al la kongreso?
Ĉefa informejo: https://ijk2024.tejo.org
Aliĝilo: https://ijk2024.tejo.org/alighilo

La unua aliĝperiodo, dum kiu estas la plej favora prezo por rezervi sian lokon, finiĝos la 21an de aprilo.

Loĝado: https://ijk2024.tejo.org/ijk-2024/kongresejo/logxado

La kongreso okazos en “Energetikas – nameliai prie jūros”. La lokoj por loĝi estos lignaj dometoj de “Energetikas” en bazaj kondiĉoj, kaj pli bonkondiĉa loĝado estos je unuminuta perpieda distanco de la kongresejo, en la hotelo “Banga”.

Se vi aliĝas kaj havas proponon por la kongresa programo, bonvolu plenigi la formularon https://forms.gle/9RKm4euLoacFmY1Y6.

Se vi havas demandojn aŭ konsilojn al ni, bv. skribu esperante al ijk2024@tejo.org.

La celo de LEJO por la IJK estas montri Litovion kiel ege progresantan kulturriĉan kaj belan landon kaj ni ege ĝojos, se vi estos parto de tio!

Jogailė Čojutė
Litova Esperanta Junulara Organizo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi