Danci por la paco

danci

Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21a septembro 2024, grupo de NROj partneraj de Unesko (inter kiuj UEA) prezentos programon kun interalie kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por la paco.

Ĉu vi pretas danci por la paco? Ĉu vi konas dancistojn, profesiajn aŭ ne, esperantistajn aŭ ne, kiuj pretos danci por la paco? Se vi pretos kontribui (sendi duminutan filmeton de via danco por la paco), bonvolu aliĝi pere de la retejo: https://danse-paix2024.org/eo/.

Bonvolu diskonigi tiun ĉi informon al ĉiuj, kiuj povus esti interesataj, esperantistoj aŭ ne. Filmado de duminuta danco estas facila afero, kiu ne postulas vojaĝon nek verajn elspezojn. En septembro ni organizos eventon en Parizo, dum kiu oni (interalie) prezentos la ricevitajn filmetojn.

François Lo Jacomo

Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj/message/5317

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi