LEA 100-jaras jam!

LEAPost du semajnoj, la 14an de decembro 2019 en Kaŭno okazos jarkongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiu ĉi-jare festas sian centjaran datrevenon, pri kiu Vytautas Šilas artikolis en La Ondo de Esperanto. Ni publikigas lian artikolon.

Dambrauskas La unua litova esperantisto estis la romkatolika pastro Aleksandras Dambrauskas (en Esperantujo konata kiel Aleksandro Dombrovski), kiu esperantistiĝis jam septembre 1887, estante studento de Sankt-Peterburga Teologia Akademio. Sed kiam aperis la litova Esperanto-movado? Ve, nur antaŭ cent jaroj – en la jaro 1919a!

La unuaj Esperanto-organizaĵoj en la teritorio de la nuna Litovio aperis sufiĉe frue: jam junie 1892 fondiĝis Vilna Esperanto-klubo; fine de 1909 en Kaŭno estis registrita Kovna Esperanto-Societo. Sed per Esperanto ili popularigis la rusan, sed ne la litovan kulturon. En ili ja dominis rusparolantoj. Tio estis parto de la ruslanda Esperanto-movado en la litova teritorio. Litovio longe estis aneksita de Ruslanda Imperio, kaj tiam la ĉefa celo de litovoj estis batalo por rajtoj de sia gepatra lingvo, ĉar la Ruslandaj regantoj ĝis 1904 malpermesis la publikan uzadon de la litova lingvo kaj ĝian lernejan instruadon, la polaj ekleziuloj ĉiel ĝenis ĝin en litovaj preĝejoj.

Fine de la Unua Mondmilito disfalis Ruslanda kaj Aŭstra-Hungara imperioj. En iliaj periferiaj partoj formiĝis naciaj ŝtatoj (pola, hungara, slovena, kartvela k. a.). Ne postrestis ankaŭ la litova popolo. La 16an de februaro 1918 Litova Konsilio (Lietuvos taryba) deklaris restarigon de la litovia ŝtato kun la malnova ĉefurbo Vilno.

Por kompreni la cirkonstancojn, en kiuj ekagis litovaj esperantistoj, ni konatiĝu kun tiutempa enlanda situacio. En decembro 1918 Litovion invadis la Ruĝa armeo, kiu okupis la nordorientan teritorion kaj la ĉefurbon Vilno. Nur en aŭgusto 1919 litovoj venkis ĝin. Sed intertempe la ĉefurbon Vilno kaj la apudan sudorientan parton de Litovio okupis armeo de la antaŭnelonge sendependiĝinta Pollando. Kvazaŭ aliance kun poloj, julie 1919 el Latvio en nordan Litovion rabire invadis porgermana armeo de kolonelo Bermond (formita el rusaj blankgvardianoj kaj armeanoj de kapitulacinta Germanio). Decembre 1919 la bermondanoj estis venkitaj kaj forpuŝitaj el Litovio. Pluan penetradon de poloj (kiuj celis aneksi la tutan Litovion) Litovio haltigis nur fine de novembro 1920. La historia litova ĉefurbo Vilno restis sub la Pollanda jugo ĝis oktobro 1939. Pro tio la provizora ĉefurbo de Litovio iĝis Kaŭno. Februare 1919 en Litovio estis enkondukita reĝimo de milita stato, kiu reguligis ankaŭ la ordon de kunvenoj, fondon de organizaĵoj, funkciadon de gazetaro k.t.p.

Do la litova Esperanto-movado ĝermis en la batalanta kaj leviĝanta Litovio. Fine de marto 1919 la tagĵurnalo Lietuva (№60, pĝ. 2) sciigis: “Grupo da kaŭnaj esperantistoj pretas revivigi la antaŭmilitan Kaŭnan Esperantistan Societon kaj organizi kurson de la lingvo Esperanto”. La gazeto invitis interesiĝantojn kontakti la kursgvidonton, junan instruiston kaj ĵurnaliston Juozas Mačernis.

MedemLa 6an de julio 1919 en la Kaŭna urbodomo okazis reviviga kunveno de Kaŭna Esperanto-Societo. La prezidanto de la renovigita KES iĝis la antaŭmilita prezidanto Paŭlo von Medem (plue nomata Povilas Medemas), la vicprezidanto – A. Dambrauskas (la antaŭmilita vicprezidanto), la sekretario – Juozas Mačernis. La sidejo kaj kunvenejo de KES iĝis la loĝejo de Medem en la strato Smėlių №12 (antaŭe: strato Pesĉanaja).

Post ses semajnoj, la 20an de aŭgusto 1919 en la loĝejo de P. Medemas kunvenis pli ol 20 esperantistoj de Litovio, kiuj fondis Litovan Esperanto-Asocion (LEA). La asocio estis oficiale registrita la 10an de decembro 1919, post kiam la estraro finpretigis la regularon. La sigelitan enskribon №3077 pri la registro №9 subskribis la Kaŭna urbestro Kajetonas Sklėrius.

La unua estraro de LEA estis kvinpersona: A. Dambrauskas (prezidanto), J. Mačernis (sekretario), P. Medemas (kasisto), Adolfas Klimas (librovendado), Apolinaras Opulskis (membro). La 27an de februaro 1921 pro granda okupateco el la estraro eksiĝis P. Medemas, kiu ĝis tiam administris la asocion. Pri la kaso ekzorgis A. Opulskis. Post la ĝenerala kunveno de LEA, okazinta la 22an de oktobro 1922, la estraro estis: A. Dambrauskas (prezidanto), A. Klimas (vicprezidanto), J. Mačernis, A. Opulskis, Stasys Tijūnaitis. Kiel la sidejo de LEA estis deklarita la loĝejo de Medemas.

Jam en 1919 LEA proponis al la ministerio pri popolklerigado enkonduki instruadon de Esperanto en lernejojn (Esperanto Triumfonta, 1920, №7, pĝ. 1, 2). La ministerio respondis, ke ĝi konsideras la demandon traktinda, sed atentigis, ke por tio mankas instruistoj de la lingvo Esperanto. Por forigi tiun mankon ekzorgis J. Mačernis. En 1920 Esperanto jam estis instruata en la ĉefa Porinstruista Somera Kurso (seminario). J. Mačernis vizitis la urbojn Alytus, Marijampolė, Jurbarkas, Šiauliai, Ukmergė, kaj tie por loka instruistaro faris propagandajn paroladojn pri Esperanto kun enkondukaj lecionoj de la lingvo.

La kursgvidado frontis mankon de porlitovaj lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto. Por solvi la problemon la 27an de februaro 1921 estis formita komisiono por preparo kaj eldonado de Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj en la konsisto: P. Medemas, S. Tijūnaitis, J. Mačernis, A. Klimas kaj A. Dambrauskas. Samjare P. Medemas en Dresdeno eldonis la lernolibron Tarptautinės kalbos Esperanto vadovėlis de A. Klimas. Sekvajare LEA en Kaŭno aperigis la dudirektan vortareton Esperantiškai-lietuviškas ir lietuviškai-esperantiškas žodynėlis de J. Mačernis kaj Petras Gaigalas. Decembre 1921 LEA petis la ministerion pri popolklerigo kaj ricevis ĝeneralan permeson organizi Esperanto-kursojn en la tuta Litovio. Ekde januaro 1922 laŭ permeso de la ministerio en la sidejo de KES (Kaŭno, Smėlių str. 12) sub la gvido de P. Medemas komenciĝis perfektiga Esperanto-kurso, kies kursfinintoj ricevis legitimilojn de Esperanto-instruisto.

Litova SteloAŭguste 1921 P. Medemas partoprenis la 13an UK en Prago, kie li, kiel rajtigita reprezentanto de la Litovia ministro pri financo, komerco kaj industrio, salutis la kongreson. Reveninte, li faris raporton al la ministro (ekde 1922 ĉefministro) Ernestas Galvanauskas kaj esploris la eblon de ŝtata financa subteno por la eldonota revuo Litova Stelo. Ricevinte la registaran subvencion, LEA kontrakte kun Litova Telegrafa Agentejo ELTA, en januaro 1922 aperigis la unuan numeron de Litova Stelo. La revuo celis diskonigi la vivon de la renaskiĝanta litova ŝtato. Dum ses jaroj ĝin redaktis A. Dambrauskas. La enkondukan artikolon en la unua numero verkis P. Medemas, kiu skribis:

“Ni bezonas kunhelpon de ĉiulandaj samideanoj. Helpu al ni, tradukante artikolojn el Litova Stelo kaj presigante ilin en viaj naciaj gazetoj kaj ĵurnaloj. Vi helpos al fratiĝo de nia popolo kun la tuta mondo. Tiel vi firmigos la internan ideon de Esperantismo, vi ĝojigos la spiriton de nia mortinta Majstro, kiu al la sama celo dediĉis sian vivon. Atentu, ke d-ro Zamenhof mem estis Litovano, li naskiĝis en historia Litovujo”.

La eldonkvanto de Litova Stelo estis celata al eksterlando kaj en 1924 atingis 1500 ekzemplerojn (nur 250 ekz. restis por Litovio). La revuo estis sendata al 1106 adresoj en 42 landoj.

Elstara estis la jaro 1923a. La 4an de junio la Kaŭna Urba Konsilantaro, laŭ la propono de A. Dambrauskas, decidis al la antaŭa Pažų gatvė (Paĝia strato), kie loĝis la gebopatroj de d-ro Zamenhof gesinjoroj Silbernik, atribui la nomon Zamenhofo gatvė (Zamenhof-strato). Aŭguste preskaŭ 30 litovaj esperantistoj karavane iris al la 15a Universala Kongreso en Nürnberg (Germanio), la urbo, kie en 1889 aperis la unua Esperanto-periodaĵo La Esperantisto. Jam aprile la revuo Esperanto Triumfonta informis: “La klopodoj de l’ prezidanto de Kaŭna Esp. Societo [P. Medemas – V. Š.] kroniĝis per sukceso: Litova Ministraro favoris al [litovaj – V. Š] kongresanoj de la XV senpagan eksterlandan pasporton kaj rabaton je 75% por fervojaj biletprezoj”.

La 1an de januaro 1925 la kreskanta litova movado suferis perdon – la Novjaran nokton pro korhalto mortis Povilas Medemas (Medem). Prelate vestita A. Dambrauskas hejme ĉe la forpasinto preĝparolis kaj kortuŝe predikis. La amasan solenan adiaŭon en la Kaŭna luterana tombejo la 3an de januaro partoprenis ankaŭ la Kaŭna urbestro J. Vileišis.


Kaŭno

La 20an de aŭgusto 2019 grupo da esperantistoj venis al la domo de Medem en Kaŭno, kie LEA fondiĝis antaŭ 100 jaroj. La domo, kiu iam havis la adreson Smėlių №12, nun estas anguldomo Grunvaldo №18 / Gedimino №2. La Medema familio posedis sep ĉambrojn en la dua etaĝo (okcidente: la unua etaĝo) kaj tri ĉambrojn en la subtegmenta etaĝo; unu el ili estis destinita por ĉiusemajnaj Esperanto-kunvenoj. (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Vytautas Šilas

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/11/litovio-34

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

style=”margin-right: 14px;”

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.