Zamenhof-Tagoj en Kaŭno

LEALitova Esperanto-Asocio (LEA) invitas ĉiujn esperantistojn al la tradiciaj Zamenhof-Tagoj-2019, dediĉitaj al la 160a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, kiuj okazos la 14-15an de decembro 2019 en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en Kaŭno (stato Vilniaus 42). La Instrua centro situas en la malnova urboparto de Kaŭno, je 300 metroj de la Esperanto-Domo (strato Zamenhof).

Antaŭ la Zamenhof-Tagoj je la 12a horo sabate okazos la 55-a kongreso (jarkunveno) de Litova Esperanto-Asocio.

Malfermo de la Zamenhof-Tagoj okazos je 14h45 sabate.
Fermo: je 12h30 dimanĉe.

En la programo:

  • Solena malfermo
  • Prelego de Vytautas Šilas “Homoj, kiuj kreis Litovan Esperanto-Asocion” okaze de la 100-jariĝo de LEA
  • Prezento de la litova traduko de la libro Zamenhof: biografia skizo de Aleksander Korĵenkov
  • La Esperantisto de la Jaro 2019: Anonco de la laŭreato (Halina Gorecka)
  • Impresoj pri la 104a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio
  • Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj
  • Libera tribuno, diskutoj, paroloj
  • Kvizo “Zamenhof kaj lia tempo” (Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov)
  • Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero
  • Fermo

Funkcios riĉa butiko kun libroj en/pri Esperanto kaj aliaj esperantaĵoj. Oni povos aliĝi al la 105a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Jelgava, al la 93a kongreso de SAT en Bjalistoko, kaj pagi sian kotizon al UEA kaj LEA. Eventuale okazos aliaj programeroj.

Noktado: en la hotelo de la Instrua centro (strato D. Poškos 23), eventuale en aliaj lokoj. La noktadon en la menciita hotelo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos LEA.
Manĝado: en la kafejo de la Instrua centro, eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. La partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 14an de decembro) en la kafejo de la Instrua centro.
Kotizo: ne ekzistas.

Registrado de la delegitoj kaj gastoj de la 55a kongreso de LEA okazos ekde la 9a horo sabate. La registrado de la partoprenantoj de nur ZT-2019 okazos ekde la 14a horo sabate.

Oni povos veni jam vendrede vespere (la 13an de decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17a ĝis la 22a horo en la kongresejo oni deĵoros kaj direktos la venintojn por la noktumado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj. Sabate matene iru rekte al la kongres-salono.

La kvanto de la partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 9a de decembro (inkluzive) bonvolu informi telefone (poŝtelefono +370 686 69875) aŭ retpoŝte (litova.ea@mail.lt) pri la kvanto da partoprenantoj el via urbo, pri la kvanto da bezonataj lokoj por noktado, pri la tagoj de la alveno kaj forveturo de ĉiu persono. Laŭ la samaj retadreso kaj telefono oni povas ekscii ĉiujn aktualaĵojn.

Bonvenon al Kaŭno!

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

 

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi