Literatura numero de la Ondo

OndoLa 1an de julio aperis la sepa ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas la dua speciala eldono en 2019 – la marta Ondo estis dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio, kaj en la fokuso de la julia Ondo estas la Esperanta literaturo.

En la revu-komenca “Ronda Tablo” Gerrit Berveling, Jorge Camacho, Edwin de Kock, Miguel Fernández, Sten Johansson, Julian Modest, Suso Moinhos, Nicola Ruggiero, Giorgio Silfer, Anita Stecay kaj Spomenka Štimec respondas al la kvin redakciaj demandoj:
1. Kion vi verkas nun?
2. Kion vi taksas la ĉefa atingaĵo de la Esperanta literaturo post la cent­jariĝo de Esperanto?
3. Kio laŭ vi nuntempe pleje mankas al la Esperanta literaturo?
4. Kion vi pensas pri nia literatura kritiko?
5. Kiun Esperanto-libron vi laste legis? Kiel ĝi impresis vin?

La respondojn de la dek unu verkistoj sekvas ampleksa intervjuo kun unu el ili, Jorge Camacho, kiu respondas al la demandoj de Paweł Fischer-Kotowski pri verkado, poezio, Beletra Almanako, Esperanto, Akademio, Civito, Bonalingvismo kaj aliaj temoj.

Nature, en la literatura numero, kiu ĉi-foje aperis sur 71 paĝoj, gravan rolon havas beletro: noveloj de Julian Modest kaj Trevor Steele, fragmentoj el verkataj romanoj de Anna Löwenstein kaj Spomenka Štimec, kaj poemoj de Jorge Camacho.

Ankaŭ en la la sekcio “Arkivo” post la ĉiumonata listo de la Esperantaj jubileoj kaj memordatoj estas beletraĵo: novelo “Moko de l’ fato” de Alen Kris, verkita antaŭ trideko da jaroj.

Pro la abundo de (pri)literaturaj tekstoj en julio mankas la sekcioj “Tribuno” kaj “Mozaiko”, sed enestas la primovada sekcio “Eventoj” (nur 16-paĝa), en kiu oni povas legi pri pluraj esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj kaj seminarioj, interalie, pri la landaj kongresoj en Germanio, Slovakio kaj pri la komuna Nordamerika kongreso.

La sekva aŭgusta-septembra eldono de la Ondo aperos la 2an de septembro. Same kiel ĉiujare, en la duobla, postkongresa numero estos publikigitaj artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto kaj pri multaj aliaj eventoj de ĉi-jara Kongresa Sezono.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la ampleksa literatura suplemento Orienta almanako.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Ronda Tablo
6 Ronda Tablo pri la Esperanta literaturo (Gerrit Berveling, Jorge Camacho, Edwin de Kock, Miguel Fernández, Sten Johansson, Julian Modest, Suso Moinhos, Nicola Ruggiero, Giorgio Silfer, Anita Stecay, Spomenka Štimec)

13 Kulturo
14 Jorge Camacho: Esperanto restos nobla kaj nenoca hobio (Intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski)
17 Jorge Camacho. en la ŝedo; mrt; Potencialoj; Palestino; La landlimo
19 Anna Löwenstein. La memoraĵoj de Julia Agripina (Romanfragmento)
23 Julian Modest. Dancanta anĝelo
27 Trevor Steele. Olda Johano memoras
30 Spomenka Štimec. Bastardo (Dua ĉapitro)
22 Literatura Foiro, 2019, №299
34 Aleksander Korĵenkov. Aperis nova eldono de Baza Literatura Krestomatio
36 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2018, №32, 33
37 Ricevitaj gazetoj
38 Probal Daŝgupto. Rerigardi nin tra ‘Norma Prismo’ (Recenzo: Gorecka H., Korĵenkov A. Nia Diligenta Kolegaro)

44 Eventoj
45 Mark Fettes. Du demisioj kaj tri laborreduktoj en Roterdamo
46 Peter Baláž. Polyglot Gathering 2019 – la plej granda kaj riĉenhava
48 Ulrich Brandenburg. Neumünster: En la Unesko-jaro de indiĝenaj lingvoj
49 Ihor Glagolevsjkij. En la ĉefurbo de Ukrainio
50 Bill Harris. Nordamerikanoj kongresis en Bostono
51 Peter Baláž. Slovakio: Prelegoj, ekskursoj, elektoj
53 Thierry Spanjaard. INOE: Vivi en naturo senveste
54 Hong Sungcho. IERM: Meditadi en Esperanto
56 Juan Carlos Montero Medina. 40 jarojn konstruante pontojn
56 Abengo. Monata kunveno en Tajvano
57 UEA kongresos en Belfasto en 2021
58 Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2019-2022
58 La Azia-Oceania Komisiono de UEA renovigis sin
59 Peter Baláž. SES kaj SEP – samtempe kaj samloke
60 Koncize
60 Nekrologe

61 Arkivo
62 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2019
63 Alen Kris. Moko de l’ fato

69 Kiel aboni La Ondon
71 Reklamo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi