Pro poŝtaj problemoj ni ricevas la Beletran Almanakon ne en Kaliningrado, sed en Kaŭno. Dum iom pli ol unu jaro ni ne vizitis Litovion post la prezentado de Nia Diligenta Kolegaro en Vilno pasintaprile. Sed komence de junio okaze de laborvizito, ligita kun reeldono de Baza Literatura Krestomatio, ni ricevis la 32an kaj 33an kajerojn de BA por junio kaj oktobro 2018 respektive. Ŝajnas, ke pli freŝaj eldonoj ankoraŭ ne aperis.
En mia suba prezento mi ne listigos ĉiujn aŭtorojn kaj verkojn, tion oni povas facile trovi en la almanaka retejo. Mi haltos ĉe kelkaj tekstoj, kiuj diverskiale tiris mian atenton.
Mi ĉiam tralegas la Prezenton, kiun verkas iu el la granda redakcia teamo; foje ĝi rilatas al la enhavo, foje tute ne. En la 32a Boao Jesper Lykke Jacobsen prezentas mensan eksperimenton, se “Esperanto neniam ekzistus” – amuze. Probal Daŝgupto en sia prezento de la 33a tuŝas la rilaton de esperantistoj al debato, preteco (ne)diskuti, (ne)interŝanĝi opiniojn: “Ni kiel uzantoj de Esperanto dumvive lernas la arton labori kune sed pensi propre”.
Tradukitaj prozo kaj poezio en la du almanakoj ebligas konatiĝi kun aŭtoroj nekonataj internacie, pri kiuj mi ne facile povas trovi ruslingvajn informojn.
En la 32a Boao mi ŝatis plurajn tekstojn. Olivoj preskaŭ senpagaj de la rumana verkisto Alexandru Vlad (trad. Ionel Oneţ), memorigas dolore konatan situacion el la socialisma epoko, kvankam sopirantoj pri tiu tempo memoras nur, ke “pano kostis 3 leojn, kaj la olivoj estis preskaŭ senpagaj”.
Malkovro por mi estis finnlande konata (kaj rekonata per premioj) Zinaida Lindé (naskiĝinta kiel Uŝakova en Leningrado). Ŝia kazo estas interesa el la lingva vidpunkto, kion ni, esperantistoj, aparte ŝatas: tradukistino el la sveda al la rusa, ŝi loĝas kun sia svedlingva edzo kaj infanoj en Finnlando, verkas svede kaj ruse. Ŝia rakonto Konversacia rondo (imagu tiun por Esperanto) havas kaj lingvan dimension kaj soci-politikan pro la fadeno Pollando-Ruslando. Mi jam trovis rete ŝiajn ruslingvajn verkojn, al kiuj mi revenos, kiam mi liberiĝos de provlegado. La tradukon faris la svedia finno Kalle Kniivilä.
Sten Johansson lerte disvolvas sian esplor-rakonton pri la dua familia nomo de la fama hispana esperantisto kun tre interesa vivhistorio: Julio Mangada Rosenörn, signifanta “Rozaglo”. Stranga kaj bedaŭrinda plago trafadis inojn de la branĉo Rosenörn, kiuj estis mortantaj junaĝe, ankaŭ la patrino kaj la du filinoj de nia protagonisto. Samkajere aperas ankaŭ lia rakonto Polvo pri sopiro al la maro, ĉu sopiro ŝanĝi la vivon realiĝos? Fini romanon en la sekva kajero – ĉu jam antaŭplanita romanofino ŝanĝiĝos?
Kial la kovrilon kaj internon de la 32a almanako ornamas bildoj de simioj, klarigas Jorge Camacho, kiu ankaŭ prezentas sian poemon Personecoj, dediĉitan al la ĉimpanzo Guillermo. Ekde la unua numero de BA estas lia tasko elekti la bildojn, en la oktobra aperas fotoj de rifuĝejoj gigantaj kaj etaj.
Mi mensogus, se mi asertus, ke mi indiferentis pri la recenza eseo de Probal Daŝgupto titolita Rerigardi nin tra “Norma Prismo” pri Nia Diligenta Kolegaro. Ĉi tie oni ne trovas listigojn de famuloj, kiuj mankas al la enciklopedio, kiujn oni vidas en aliaj recenzoj de nia enciklopedio – Daŝgupto atentas la kernan aferon: “… la verko klare manifestas en siaj artikoloj interesan principon rilate al la multaj demandoj, kiuj dividas la pacajn batalantojn. Nome, disecojn de pensado kaj agado registru nur se el ili aperis formale nova institucia strukturo”. Kaj li ekzempligas sian tezon per konkretaj citaĵoj el la biografioj. Ĉi-recenze kaj en aliaj liaj artikoloj literaturemuloj plezure malkovras aludojn al certaj Esperantaj verkoj, kiel en la frazo “la nuna momento ne estas kaldrone granda”. Danke al la afabla permeso de li kaj de la redakcio de la almanako ne nur mi, sed ankaŭ vi povas tralegi ĉi tiun pli-ol-recenzon (vd. p. 38-43).
Oni trovas en ĉi tiuj du volumetoj ankaŭ pliajn recenzojn, multajn tradukaĵojn, deklaron de Jorge Camacho, ke li ĉesas verki poezion en Esperanto, prelegotekston de Nicola Ruggiero Esperanto – ponto al naciaj literaturoj kaj multon alian.
Halina Gorecka
Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/07/ba-2