Duncan Charters: Kapabla en kunlaborado

ChartersKial vi decidis kandidati?

Ĉefe ĉar mi deziras servi la Asocion. En alia intervjuo mi parolis pri la signifo de la familio kiun reprezentas UEA, kaj la idealo de Esperanto restas daŭre freŝa kaj inspira pro la vivriĉiĝo kiun mi spertis per ĝi. Se mi povas helpi per mia movada kaj administra sperto progresigi la Asocion por ke ĝi povu diskonigi la valoron kaj utilon de Esperanto al ĉiam pli vasta publiko, mi volonte akceptos.

Antaŭ pli ol dudek jaroj, la tiama estro de la Elekta Komisiono de UEA petis min kandidatiĝi por prezidanto post kiam mi plurjare servis unue kiel prezidanto de la Asocio de Amerikaj Instruistoj de Esperanto (AAIE), kaj poste kiel prezidanto de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun Esperanto-USA. Mi ne atendis ke oni taksis mian prezidadon sufiĉe valora por meriti tiun proponon. Tamen tiumomente ankaŭ malhelpis min akcepti la ideon la respondecoj al mia profesia laboro kaj al mia familio. Mi konkludis ke ne estus juste, nek al ili nek al UEA, tiam akcepti la inviton. Familiaj bezonoj jam malhelpis al mi en tiu epoko ĉeesti ĉiujare internaciajn kongresojn.

Tamen koincide kun la nova peto ke mi konsideru kandidati, mi ĵus finis periodon de intensa instrua kaj administra laboro, kaj de nun instruos normale du aŭ tri universitatajn klasojn kaj rajtas peti forpermeson kiam necesos aŭ kiam mi deziros. Pro normala evoluo de la familia situacio, en la lastaj jaroj mi regule ĉeestadis kaj la U.K. kaj la Kongresojn de ILEI, kaj ĝojas pri la daŭra subteno de mia edzino, Cecily Lee. Ŝi aktive partoprenas tiujn kongresojn kaj jam publike prezentis kun mi al la Internacia Kongresa Universitato pri la temo de sia doktoriĝa tezo, la instruado de interkultura kompetento. Do mi sentas min pli libera kaj hejme apogita, kaj se mi estos elektita, povos fine nun dediĉi regulan tempon al la postuloj de la ofico.

Pri kio vi okupiĝas nuntempe en Esperantujo?

Loke, mi estas aktiva membro de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso en la ŝtato Misurio, apud mia hejmvilaĝo Elsah en Ilinojso, loko de ĉiujara pikniko al kiu mi invitas la esperantistojn kaj interesitojn. Tio signifas ke mi subtenas ĉiumonate kiam mi povas ĝian Konversacian Rondon (KoRo) kaj kunvenojn, kie mi sufiĉe ofte prezentas kaj gvidas ilin pri lingvaj, movadaj kaj mondaj temoj. Lastatempe mi respondecis pri la varbado de nova kaj nun regule ĉeestanta membro kiu montriĝis unue en mia poŝtelefono tra Amikumu, kaj mi vizitis alian universitaton por subteni novan Esperanto-grupon de profesoro kiu interesiĝis pere de Duolingo. Do mi konstatas la gravecon de nia subteno kaj ekspluatado de la novaj fluoj en mondatinga teknologio. Mi partoprenas en la kongresoj de Esperanto-USA, kaj dum lastatempaj forpermesoj (sabatjara kaj persona) mi multe aktivis por Esperanto. Mi instruas Esperanton en mia propra universitato Principia College, kie mi kompreneble havas ĉiutagajn kontaktojn kun la hodiaŭa juna studentaro. Mi interagas multe pli kun gejunuloj ol kun plenaĝuloj, kaj atente sekvas la evoluon de la deziroj kaj interesoj de la nuna generacio. En 2016 mi ĉeestis la Kongreson de TEJO en Vroclavo por konatiĝi pli kun la nuntempa junularo en la movado, kaj ankaŭ partoprenis en la informa laboro pri Esperanto al miloj da gejunuloj dum pluvplena semajno ĉe la rokfestivalo Woodstock, ankaŭ en Pollando.

Mi povis prelegi pri pluraj temoj en la Buchanan-seminario en la Universitato de Liverpolo. Mi ĉeestis kongresojn de la Hispana Esperanto-Federacio, kie en Malago mi parolis hispanlingve kun grupo de profesoroj pri Esperanto. Mi partoprenis la Trian Tutmondan Kolokvon pri la Instruado de Esperanto en Svislando, kaj aranĝojn de la Esperantic Studies Foundation (ESF). Pasintjare post la Lisbona UK mi partoprenis kaj prezentis en la Nitobe-simpozio organizita de ESF. En 2017 mi akceptis inviton fari prelegvojaĝon por prezentadi al deko da Esperanto-grupoj kaj ankaŭ en publikaj aranĝoj por francaj kaj belgaj esperantistoj, la t.n. “franca turneo”. Samjare mi prelegis en Poznan en la Interlingvistika Programo. Kiel universitata profesoro mi faris esplorojn pri la historio de la instruado de Esperanto en kvar bibliotekoj kun Esperanto-kolektoj, kun plejoftaj vizitoj al CDELI kaj la Biblioteko Hodler ĉe UEA, kie por mi estis plezuro povi konatiĝi kun la tre afablaj kaj helpemaj oficistoj, kaj ankaŭ kun vizitantoj al la C.O.

Mi verkis artikolojn anglalingve kaj en Esperanto interalie por JKI, INDECS, kaj IPR (Internacia Pedagogia Revuo de ILEI). Mi estas aktiva trejnita ekzamenanto por la KER-ekzamenoj (ĉi-jare en tri apartaj aranĝoj). Mi nun verkas laŭpete por projekto pri lingvoinstruado. Mi partoprenis en studseminario de AIS, kie mi prelegis kvarlingve pri la fenomeno de poliglotoj kaj kion ni povas lerni de ili pri lingvoakirado. Mi ĉeestis poliglotajn konferencojn, renkontiĝojn kaj seminarion por profesie kompreni kaj klarigi al kolegoj en konferencoj, kaj ankaŭ al miaj studentoj, kiel spertaj lingvolernantoj plej efike akiras lingvojn, kaj por helpi pri la disvastigo de Esperanto en tiu medio. Ĝia akceptiĝo inter poliglotoj ŝuldiĝas grandparte al la rapida sukceso kiun spertas lernantoj por aktivigi nian lingvon, kompare kun la multe pli granda ŝarĝo prezentita de aliaj lingvoj.

En la Akademio de Esperanto, mi laboris post elektiĝo antaŭ tri jaroj pri la reviziado de lernolibroj, kaj interesiĝas pri la sekcioj kiuj pritraktas prononcadon kaj gramatikon, kiujn mi devas pritrakti ĉiutage en mia instrua laboro je ĉiuj lingvoniveloj. Mi instruas la gamon de lingvaj kursoj: al komencantoj kiel lerni lingvojn, kaj al progresintoj kiel interpreti inter lingvoj, pri kio mi havas iom da sperto ankaŭ en Esperanto.

En la programo de NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) kiun mi vizitis en 2017, mi kun aliaj intervjuiĝis por programo de la Nacia Publika Radio en Usono. Pluraj el miaj kolegoj aŭskultis la programon kaj impresiĝis, kaj dekano en la plej prestiĝa loka universitato de mia regiono deklaris ke pro tio li ne plu devas honti pri sia intereso pri la lingvo kiam li interparolas kun kolegoj. De Ivo Lapenna mi lernis ke inter niaj plej gravaj taskoj estis seriozigo de Esperanto en universitataj kaj publikaj rondoj, kaj trovi aŭ krei tiajn okazojn estis por mi daŭra prioritato en miaj profesiaj prezentadoj en konferencoj pri la instruado de lingvoj. Mi prezentis al plena salono de lingvoinstruistoj kaj teknikaj apogantoj ĉe konferenco de CALICO, kie ESF povis aranĝi ĉiujaran premion, kun identigo de Esperanto, por la plej bona lingvoretejo de la jaro. La prezentado temis pri la taksado de la progreso de lingvolernantoj uzantaj la Duolingo-programon, post ekzamenado de studentoj de Esperanto en NASK kaj de miaj pri la hispana. Ĉi-jare mi aliĝis al grupo de profesoroj organizitaj de ESF por kune instrui neĉeeste kurson pri la lingva situacio en la mondo en tiu sama universitato, William Peace, kie okazadas nuntempe la NASK-programo. Mia tasko estis pritrakti la instruadon kaj lernadon de aliaj lingvoj por grupo de studentoj kiuj antaŭ la kurso nenion sciis pri Esperanto. Ankaŭ tiuokaze Esperanto fariĝis normala parto de la konversacio pri lingvoj kaj lingvopolitiko en nia mondo.

En la jaroj 1993–1998 vi estis prezidanto de ILEI. Kvankam temas pri organizaĵo malpli granda ol UEA kaj periodo iom fora, estus interese scii pri viaj spertoj. Kion vi (ne) sukcesis atingi tiam? Pri kio vi estas (mal)kontenta? Kion vi eventuale ellernis en tiu periodo?

Tiu certe por mi estas interesa kaj lerna periodo. Mi neatendite elektiĝis prezidanto post kiam mi akceptis inviton doni improvizitan seminarion pri instrumetodoj en konferenco de ILEI, kaj servis pli longe ol normale, certe pli longe ol mi intencis, parte pro malfacilaĵoj trovi taŭgajn sekvantojn por la oficoj. Estis plezuro tiam kunlabori kun Marija Belošević, kiu havis la taskon de sekretario, kiun ŝi tre konscience plenumis. Mi subtenis ŝin cele al pli bona flegado de la naciaj sekcioj kaj kuraĝigo por ke ili pli efike laboru por la celoj de ILEI, kaj ni atingis niajn celojn tiurilate. Ni certigis ke la konferencoj estis bone organizitaj kaj ke funkciis IPR sub redaktoro kiu sentis nian subtenon. Mi estis pli respondema ol iniciatema, kaj lernis ke respondemo kaj dankemo estis grava elemento por kuraĝigi aliajn en la antaŭenigo de la komuna laboro. Mi ankaŭ spertis kunfrotiĝon de personecoj kaj konstatis ke eĉ en la Esperanto-movado ofte ekzistas tensioj en la kunlaborado kun aliaj membroj, kaj ke tiuj povas dividi kaj konduki al subfosado de la laboro de aliaj. Mi el tiu sperto lernis ke oni ne lasu problemojn sen atento pro naiveco aŭ manko de kuraĝo ilin fronti, tamen ke oni devas maksimume komuniki kaj engaĝi eĉ ŝajnajn oponantojn. Mi havis la okazon praktiki kion mi lernis en posta periodo kiel prezidanto de ELNA kaj en la UK en Valencio. Por ELNA mi decidis ke la Kongresa temo estu la paco, kaj mi preparis festparoladon pri la neceso ke la paco komencu en niaj interpersonaj rilatoj, aparte kun personoj kun kiuj ni dividas hejmon aŭ idealon. Poste venis al mi membro de la estraro kiu konstante disputadis kun alia membro, kaj dankis min pro la parolado ĉar li ekkomprenis ke li devas modifi sian konduton por pli harmoniigi la laboron, kaj ke tio estas esenca parto de nia lernado se ni dediĉas nin al la idealoj de la lingvo. Kiam mi gvidis la Kongresan temon en Valencio en 1993, “Edukado por la 21a jarcento”, mi organizis unuafoje malgrandajn diskutgrupojn pri diversaj aspektoj de la temo. Unu ĉeestanto protestis kion mi planis asertante ke li ne havus la okazon pritrakti temon gravan por li antaŭ la tuta publiko, ĉar tiuj estis jam deciditaj senkonsulte. Mi tuj demandis ĉu aliaj ĉeestantoj aliĝus al grupo kiun li estru pri la temo. Leviĝis manoj, kreiĝis grupo sub lia gvido, kaj li tute akcepteble raportis pri la diskuto. Iu apud mi diris komence ke mi tuj silentigu lin ĉar li ĝenus ĉiujn se mi ne farus. Mi tamen trovis alian solvon, kaj tion mi ĉiam celas fari, kiam la cirkonstancoj aŭ individuoj ne absolute malhelpas.

Kiel vi taksas la lastajn ses jarojn en UEA, t.e. la prezidadon de Mark Fettes? Ĉu vi daŭrigus lian programon aŭ kiel kapitano vi ŝanĝus la kurson de la ŝipego UEA?

Mi ĝojis kiam elektiĝis Mark Fettes, ĉar li havis abundan sperton pri la funkciado de UEA kaj profunde pensis pri la laboro de la Asocio. Li komprenis kiel la laboro de ESF (Esperantic Studies Foundation) al kiu li efike sin dediĉis povas subteni la movadon, kaj havis vizion pri tio kion povos fari UEA. Se oni rigardas la strategian planon de 2001-2010, la strategian deklaron de 2012 (kies Komisionon estris Mark Fettes, kun partopreno de aliaj kiuj ankoraŭ restas aktivaj), kaj la strategian planon de 2013-2017, ankoraŭ validas granda parto de la vizioj kaj la tiamaj konstatoj.

Tamen mankis la kapitalo, tempo kaj la organiza subteno de pagataj oficistoj kiuj ekzistus en pli grandaj organizaĵoj uzantaj volontulan helpon, kaj ne povis organiziĝi dediĉita fokusita laborantaro por efektivigi eĉ parton de la ideoj de la 36-paĝa plano. Ni faris ne tre rapidan progreson pri kelkaj kampoj (ekzemple transformo de paperaj informiloj, dokumentoj, libroj, voĉdoniloj al retaj), tamen ankoraŭ ne sukcesis eĉ post granda moninvesto krei modernaspektan retejon kiu provizu la retan bazon por sukcesigi transiron al uzanto-amika retbazita Jarlibro, libroservo, laborgrupoj, Pasporto kaj aliaj ankoraŭ ne ellaboritaj servoj. La Estraro prilaboris membrecajn kategoriojn cele al faciligo de membreco en nepagipovaj landoj, kun pli grandaj enspezoj en aliaj kategorioj, sed ni ne sukcesis plimodernigi la strukturon por ĉion laŭpaŝe antaŭenigi kaj por taksi la rezultojn. Por sukcesigi ĉiujn elementojn de la strategia plano, necesus strukturo en kiu difinitaj respondeculoj, en la C.O. aŭ ekstere, dediĉus difinitan tempon al la kunigo de la plej spertaj membroj de la Asocio, kaj eventuale de ekstere, por difinitaj taskoj.

Ni bezonas novajn strukturojn ĉar ni ne povos atingi niajn celojn sen profunda reformado kaj adaptiĝo al la hodiaŭa kaj estonta mondo. Netimeme, prudente, sed senŝanceliĝe ni rekonceptu la estontecon de UEA por ke ĝi fariĝu plene servopreta por la novaj generacioj kaj iliaj bezonoj en nia mondo. Fokusgrupoj kaj uzado de amasenketiloj estas ĝis nun apenaŭ uzitaj rimedoj en nia Asocio, sed la utiligo de tiuj helpus organizi la prioritatojn realece kaj aktivigi la Komitaton rapide cele al subteno de iniciatoj de la Estraro kiuj klare vidigas sian utilon. Ni aŭdis kaj vidis plendojn ke la Komitato ne sufiĉe informiĝis aŭ enplektiĝis en la kuraĝajn sed drastajn planojn por redukti la elspezojn de la C.O. Tiun bezonon konstatis la Prezidanto kaj la Estraro, kaj efektive kompateme prenis la paŝojn por efektivigi la ŝanĝojn laŭ la plej favora vojo por la nunaj laborantoj ĉe la C.O. Tamen pro la impreso ke la decido estis prenita sen sufiĉa konsultado kun la Komitato, tiu iniciato minacas fariĝi batalkampo. Tiuj ŝanĝoj estis bone motivitaj por savi la Asocion de baldaŭa bankroto, kaj la nuna Estraro ne volis heredigi la problemon al la nova, kio estas tute laŭdinda. Tamen la financa krizo rezultis parte el la neakiro de esperataj, eĉ atendataj monsubvencioj de aliaj organizaĵoj kiuj kontraŭpezus la deficitojn. Tio estis esperata vojo kiun montris TEJO por siaj projektoj. Kerna prioritato al kiu plene kontribuu la Komitato kaj ĉiuj kiuj povas alporti sperton kaj praktikajn proponojn por ke la Estraro kunlabore kun la Komitato decidu kion efektivigi. Multaj membroj staras pretaj por helpi al UEA. Ni ekzamenu kiel provizi al ili la rimedojn kiujn ili bezonas por subteni sian Asocion.

Kritikaj reagoj ne utilas se ne naskiĝas el ili konkretaj laborŝtupoj kiujn konsekvence supreniru la Estraro kaj celkonceptitaj klare direktitaj kunlaborantaj laborgrupoj. Nova Estraro devos zorge taksi kion ni ja atingis, ekzemple la sukceson de la seminarioj por Aktivula Maturiĝo, la subtenon por Amikumu kaj aliaj iniciatoj kiuj servas la publikon eĉ se ili ne tuj interesiĝas pri Esperanto sed nur konscias ke ĝi peris al ili utilon kaj plezuron. Mi kompreneble havas grandan interesiĝon pri edukado, kaj lingva kaj kultura, aparte pri interkultura kompetento, kiun ni iom hontinde neglektis kaj pro tio kaŭzis skeptikecon pri nia seriozeco inter fakuloj pri internacia komunikado. Servi al individuoj kaj organizaĵoj donante al ili helpon por atingi iliajn celojn estu tute prioritata en niaj planoj. La eldonado de la Unesko-Kuriero estas ekzemplo de iniciato kiu nutras la edukadon de la esperantistoj, kaj samtempe favore impresas pri nia kunlaboremo kaj deziro kontribui laŭ niaj ebloj al la plibonigado de nia mondo. Persisto pri tiaj iniciatoj donos al ni pli da ŝancoj ricevi agnoskadon kaj subtenon por kunlaboro en aliaj reciproke utilaj projektoj.

Ĉu ne malhelpas vin la fakto, ke vi ne estas ĉi-momente estrarano aŭ almenaŭ komitatano de UEA? Kiom bone vi estas informita pri la interna situacio de la asocio?

Mi faris al mi la saman demandon, tamen mi ĉeestis ĉiujn Universalajn Kongresojn ekde Bonaero en 2014, kaj atentis la raportojn kaj diskutojn pri la situacio de la Asocio. Mi sekvis raportojn en la revuo Esperanto kaj la retejo de UEA, kaj en pluraj aliaj informmedioj inkluzive blogojn, kaj konscias pri malsamaj vidpunktoj ĉar mi persone konas estraranojn kaj komitatanojn kiuj dividas kun mi siajn perspektivojn. Mi havis la honoron kaj plezuron observi kaj kunlabori en agadoj kun ses prezidantoj de UEA (ekde Ivo Lapenna), kaj kun tri el ili havis sufiĉe ampleksajn interŝanĝojn pri diversaj temoj dum la pasinta jaro. Mi certe atentos kaj daŭre profitos tiujn rilatojn, kiuj interalie donis al mi utilan perspektivon ankaŭ pri la nuna stato de UEA mem.

Mi konkludis tamen ke povas esti avantaĝo esti individuo kiu ne jam identiĝis kun difinita starpunkto aŭ perspektivo pri la defioj de la Asocio kaj iliaj potencialaj solvoj. Mia trejnado en la Kembriĝa Universitato instruis al mi ke oni devas senlace labori por plene kompreni ĉiujn perspektivojn, aparte tiujn kiujn oni ne emas favori, kaj nur post tio ekagi por trovi komunuman solvon sufiĉe racian por ke ĉiuj unuavice povu kompreni ĝin, kaj duavice laŭeble apogi ĝin post plena diskuto pri la alternativoj.

Kiun Esperanto-libron vi laste legis? Kiu estas via plej ŝatata?

Mi povus respondi Dio ne havas eklezion kaj La infana raso sed tio estus nur parte vera, do mi devas ĝeni vin per pli longa klarigo. Mia vojo al legado de Esperanto-libroj komenciĝis de La junaj detektivoj, poste Kredu min, sinjorino! kaj Anni kaj Montmartre. Mi ne scias kion tio diras pri mia evoluo. Tiuj frue legitaj verkoj estas ankoraŭ karmemoraj, sed ĉiu libro kiun mi legis fariĝis la “plej ŝatata” ĉar dum la legado ĝi montris novan perspektivon kiun mi bezonis.

Nu, efektive mi emas legi plurajn samtempe. Mi verkis en la memorlibro por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, eseon pri kial oni legu literaturon, kaj literaturon en Esperanto, ĉar interesis min la fakto ke profesoroj pri literaturo plejofte instruas ĝin sen iu ajn diskuto kun la studentoj pri la valoro por iliaj vivoj legi literaturon. Mi krome dezirus ke pli da parolantoj de Esperanto trovu la plezuron legi el nia originala kaj tradukita literaturo, ĉar multe tro lamas la vendado de niaj eldonaĵoj se ni estu kulture nutrita popolo. Mi trovas tiun memorlibron aparte riĉa, kaj ne sukcesis ĝin finlegi. Tamen kiel relative nova Akademiano mi sentas ian devon konatiĝi almenaŭ kun la eseoj kiuj tuŝas lingvajn demandojn. La titolo mem donas al mi inspiron kaj modelon, ĉar Humphrey komprenas la gravecon de tiu arto antaŭ ĉio por sukcesigi nian movadon. Tio kondukis min al aparta intereso pri interkultura kompreno kaj konfliktsolvado, kaj miaj vivcirkonstancoj devigis min praktiki la principojn sur kiuj ili baziĝas. Rilate UEA, mi intence aĉetis por pliinformiĝi ĉiujn verkojn de Ziko Sikosek (van Dijk) kaj kompreneble tiun de Humphrey pri la nuna Movado. Rilate literaturon, mi lastatempe plikonatiĝis kun la mirinda laboro de niaj hispanlingvaj aŭtoroj kaj tradukistoj, kaj tio riĉigis ankaŭ mian profesian vivon pro mia dediĉo al la hispana lingvo, kulturo kaj literaturo.

Mi diru pri Esperanta literaturo ke aparte interesis min la verkoj de Trevor Steele, ne ĉar mi aparte “ŝatas” ilin, sed ĉar ili prezentas perspektivon pri la vivo kiu tute malsamas al la mia, kaj estas pro tio defiaj en la senco ke ili devigas min lerni pri tiuj aliaj perspektivoj. Sed nur fragmento estas elstara unua romano. La lasta kiun mi akiris estis Dio ne havas eklezion parte ĉar la titolo logis min, kaj mi trovis en ĝi interesajn klarigojn pri la propraj spertoj kaj konceptoj de la aŭtoro. Fine, mi neniam forgesos mian sperton en klaso en San-Francisko de William Auld kiam li klarigis pri sia verko La infana raso. Kio cetere memorigas min ke mi baldaŭ ĉeestos gravan festadon de la NASK-programo, en kiu mi partoprenis ekde la komenco kaj priparolos la evoluon kiun mi spertis de programo kiu aparte pro la sindediĉo de Cathy Schulze tiom altigis la nivelon de la lingvouzo de usonanoj.
Kion pozitivan vi povas diri pri la du aliaj kandidatoj: Fernando Maia Jr. kaj Adalberto Soczówka?

Pri Fernando Maia, ni tute ne havis la okazon reciproke konatiĝi ĝis antaŭ nelonge. Mi aparte ĝojas ke li kiel jama estrarano decidiĝis prezenti alian kandidatan vizaĝon al la Komitato kaj al la publiko, ĉar mi apenaŭ povis kredi ke ne okazis vera elekto inter kandidatoj en tiu ĉi jarmilo. Konfirmiĝis en niaj interŝanĝoj la opinioj de multaj, ke li estas dediĉita laboranto por la celoj de UEA kiu estimas ĉiujn siajn kolegojn kaj iliajn kontribuojn. Li ne nur havas ideojn sed laboras por efektivigi ilin. Li havas kulturan sentemon kaj deziras vidi plimoderniĝon de la laboro kaj sintenoj en la Movado, kio multe valoras kaj necesas por ke ni povu progresi. Mi certe volonte akceptus tian individuon inter la gvidantoj de nia movado, ĉar li alportas freŝan perspektivon kaj kredas je demokratia proceduro, kaj jam montris ke li akceptus kaj subtenus la decidojn de la plimulto eĉ se tiuj ne kongruas kun lia propra opinio, kvankam li certe prezentus kaj defendus ĝin.

Mi ne povas komenti pri Adalberto Soczówka, ĉar mi ne memoras ian renkontiĝon kun li nek legis pri liaj starpunktoj kaj opinioj. Mi tamen estimas ĉiujn kiuj deziras servi la movadon kaj la Asocion.

Kaj kial vi pensas, ke tamen vi estus pli bona kiel prezidanto de UEA?

Mi ne kapablas objektive juĝi ke mi estus “pli bona” kiel prezidanto de UEA. Laŭ miaj spertoj, mi jam estis prezidanto de pluraj organizaĵoj en kaj ekster la Esperanto-Movado, estas katedra profesoro pri humanismaj studoj de mia universitato, kaj dojeno kiu pasintjare estis invitita prezidi nian diplomiĝan ceremonion kiam tio ne eblis al nia rektoro. Mi servis kiel fakestro pri lingvoj kaj fakultatestro pri humanismaj studoj en mia universitato, kaj en tre malfacilaj situacioj oni taksis min trankvila, diplomatia, kaj elstare aŭskultema kaj nedogmema, cedema antaŭ saĝaj juĝoj de aliaj kiuj kapablis instigi modifojn de tro fiksitaj ideoj. Krome kaj eble plej grave, kapabla en la kunlaborado kun aliaj, cele al alveno al harmoniaj konkludoj kaj decidoj post la esprimado de eventuale tre kontraŭaj sintenoj.

Mi multfoje intervjuiĝis por radiaj kaj televidaj programoj, ĉefe pri Esperanto, kaj tion faris komforte en tri lingvoj. Mi kredas ke mi lernis en mia vivo gravajn lecionojn, en mia profesia laboro kaj en la Esperanto-movado, kiuj helpus pri la organizado kaj ekspluatado de la talentoj de ĉiuj sinceraj laborantoj por niaj idealoj. Per reciproka estimo, inspiro, inteligento kaj kompatemo ni povos fronti la necesajn ŝanĝojn por la estonteco. Fine mi tute certas ke Fernando Maia havos postan okazon por servi se li ne elektiĝos nun, kaj efektive mi dezirus ĝuste tian kunlaboron kiu plej bone preparus lin por tiu celo.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/06/charters

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.