Petras Čeliauskas – 90-jara!

Antaŭ 90 jaroj, la 18an de marto 1929 en la vilaĝo Surinkiškiai (distrikto Švėkšna, okcidenta Litovio) naskiĝis Petras Čeliauskas. En 1948 li finis la mezlernejon en Švėkšna kaj post unu jaro eklaboris en ĝi kiel instruisto de matematiko. Čeliauskas koresponde studis en la Vilna Pedagogia Instituto kaj en 1960 ricevis diplomon de instruisto. Li laboris en la lernejo entute dum 45 jaroj kiel instruisto de matematiko kaj astronomio, dum 17 jaroj ankaŭ kiel vicdirektoro. Čeliauskas estas konata lokhistoriisto, fondinto de la loka muzeo, aŭtoro de multaj artikoloj kaj de kelkaj libroj en la litova lingvo, interalie, de la enciklopedio Švėkšna: homoj, regiono, eventoj (2012). Laŭreato de la distrikta premio La Arĝenta Kano (1995) kaj de la tutlanda konkurso Vilaĝa Lumradio (2012).

Petras Čeliauskas lernis Esperanton en 1957 per kurso en la revuo Švyturys. Li organizis kaj gvidis fakultativan Esperanto-kurson en sia lernejo. Partoprenis en pli ol dudek BEToj, kie li prelegis kaj prezentis siajn verkojn kaj tradukojn. Li verkis la librojn Nuo Babelio iki esperanto (De Babelo ĝis Esperanto) kaj Litovio dum jarcentoj (2002), kompilis bibliografion de litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (2008), kaj tradukis plurajn librojn el la litova lingvo en Esperanton. Inter liaj poeziaj tradukoj estas poemoj de 23 litovaj kaj 16 alilingvaj poetoj kaj 86 kantoj.

Dum 11 jaroj Čeliauskas estis redaktoro de Litova Stelo (1995-2005) kaj redaktis ĉiutagajn informilojn de pluraj BEToj. En Litova Stelo kaj en aliaj Esperanto-gazetoj aperis multaj liaj artikoloj pri diversaj temoj. Petras Čeliauskas estis membro de LKK de la 90a UK (Vilno, 2005) kaj redaktoro de la kongresa kuriero Vilna Sonoro. Li estas laŭreato de la premio de la Fondaĵo Grabowski (1997) kaj Honora Membro de UEA (1999). Okaze de lia 80-jariĝo en 2009 aperis la 520-paĝa volumo El mia Esperanta skatolo kun liaj tradukoj kaj artikoloj, kaj en 2018 estis eldonia lia 816-paĝa Granda Litova-Esperanta Vortaro.

Ni kore gratulan nian jubileantan samideanon kaj amikon kaj deziras al li sanon kaj multajn serenajn tagojn!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Foto: Petras Čeliauskas subskribas sian vortaron (Foto de Gražvydas Jurgelevičius)

La supra teksto estas verkita surbaze de la artikolo pri Petras Čeliauskas en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (Kaliningrado; Kaunas, 2018. P. 65-66).

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi