Granda vortaro aperis en Litovio

Litova vortaroĴus aperis La Granda Litova-Esperanta Vortaro. Ĝia ĉefaŭtoro estas la konata litova pedagogo, landesploristo, redaktoro, tradukisto kaj vortaristo Petras Čeliauskas, kiu bazis sian laboron sur la antaŭaj vortaroj de Konstantinas Puodėnas (1923-2009).

La vortaron eldonis Monda centro de litovoj pri kulturo, scienco kaj edukado kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estas eldonita renkonte al la venont-jara centjariĝo de LEA.

Ĉi tiu 816-paĝa vortaro, enhavanta 45 mil vortojn, estas rezulto de pli ol 30-jara ege diligenta kaj akurata laboro. Tiom ampleksa Esperanto-vortaro en Litovio ĝis nun ne ekzistis. La lastan fojon litova-Esperanta kaj Esperanta-litova vortaro de Konstantinas Puodėnas aperis en 1988 sur 288 paĝoj, kaj ĝi delonge fariĝis raraĵo, do nova vortaro en Litovio estas ege bezonata.

La vortaro estas kompilita surbaze de la akademia vortaro de la nuntempa litova lingvo, litovlingva vortaro de internaciaj vortoj kaj Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Estis uzitaj ankaŭ pluraj aliaj litovaj kaj Esperantaj vortaroj. En la vortaro estas prezentata la leksiko de la nuntempa litova lingvo kaj la plej ofte uzata scienca terminologio. Fine de la libro estas listo de propraj nomoj en Esperanto kaj reguloj de la Esperanta vortfarado.

La eldonkvanto de la vortaro estas 1000 ekzempleroj. Ĝin presis UAB Morkūnas ir Ko, kiu jam presis multajn Esperanto-librojn por LEA kaj por la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado). La vortaron redaktis Antanas Grincevičius kaj Danutė Vidrinskienė. La aŭtoro de la kovrilo estas Virginija Jokubkaitė.

La unua litova-Esperanta vortareto, nur 80-paĝa, aperis en 1921. Balys Giedra kaj Petras Lapienė en 1940 estis preparintaj Plenan litovan-Esperantan vortaron (ĉ. 35 mil vortoj ), ĝi estis transdonita al presejo, sed la Sovetunia okupacio neniigis ĉi tiun grandiozan laboron. Nur post dudek jaroj en 1960 estis eldonita malpli vasta litova-Esperanta vortareto de Stasys Sabalis (ĉ. 5 mil vortoj, 15 mil ekz.). Poste pri vortaroj okupiĝis ĉefe Konstantinas Puodėnas. En 1988 estas eldonita lia anbaŭflanka Esperanta-litova kaj litova-Esperanta vortaro (40 mil ekz.), redaktita de Adomas Vaitilavičius. Ĝia dua parto ampleksis 195 paĝojn (ĉ. 15000 vortoj ).

Konstantinas Puodėnas preparis ankaŭ malnetan tajposkripton de pli vasta litova-Esperanta vortaro, kiun tamen necesis esence refari, korekti, redakti, ampleksigi. Tamen tiu malneto faciligis la preparadon de la ĵus eldonita vortaro. Tial Konstantinas Puodėnas estas traktata kiel kunaŭtoro de la nova vortaro.

La vortaron eblas aĉeti en la Monda centro de litovoj pri kulturo, scienco kaj edukado (Kaŭno, str. Daukanto 11), en la libroservo de LEA (Kaŭno, str. Zamenhofo 5) kaj rete https://leidiniai.plc.lt. Ĝi kostas 25 eŭrojn.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №12.
Rete: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2018/12/litovio-29

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi